İçerik Görüntüleme

Uzado de komparo en esperanta gramatiko

başlangıç Diego113, 28 Mayıs 2020

Mesajlar: 4

Dil: Esperanto

Diego113 (Profili görüntüle) 28 Mayıs 2020 18:07:01

Saluton al ĉiuj.
Antaŭe, kiam mi skribis en alia forumo, alvenis al mi unu dubo pri esperanta gramatiko.
Laŭ vi, kiel estas pli korekte skribi:

1. Estas pli facile OL KE oni povus pensi
2. Estas pli facile OL TIO, KION oni povus pensi
3. Estas pli facile OL KIOM oni povus pensi

Aŭ alie?

Dankon!

StefKo (Profili görüntüle) 28 Mayıs 2020 20:07:31

Diego113:Saluton al ĉiuj.
Antaŭe, kiam mi skribis en alia forumo, alvenis al mi unu dubo pri esperanta gramatiko.
Laŭ vi, kiel estas pli korekte skribi:

1. Estas pli facile OL KE oni povus pensi
2. Estas pli facile OL TIO, KION oni povus pensi
3. Estas pli facile OL KIOM oni povus pensi

Aŭ alie?

Dankon!
Tri ekzemploj el PEMG:

Mi pli volonte estas ĉi tie OL tie.
Ĝi estis al mi pli kara, OL mi povas diri.
Ŝi komencis per voĉo malpli seka, OL KIEL ŝi parolis ĝis nun.

Do sufiĉas:

Estas pli facile OL oni povus pensi (ke estas - subkomprenata)

Diego113 (Profili görüntüle) 28 Mayıs 2020 20:20:41

Dankon, vi tre bone klarigis al mi!

Altebrilas (Profili görüntüle) 30 Mayıs 2020 09:53:22

Kiam ne estas subjekto, oni uzas adverbon anstataŭ adjektivon post esti:

Tio estas bela / Estas bele
Ĝi estas tia / Estas tiel

(tiu lasta esprimo estas titolo de KD de la fama muzikgrupo Amplifiki)

Kaj dankon pri via ekzemplo, ĝi estas sintakse interesa.

Başa geri dön