İçerik Görüntüleme

Vortfina Senvoĉigo

başlangıç nornen, 18 Ağustos 2020

Mesajlar: 12

Dil: Esperanto

nornen (Profili görüntüle) 18 Ağustos 2020 16:39:33

Bonan, amikoj.

Ĉu via lingvo havas "vortfinan senvoĉigon"? Tio estas, ĉu en via lingvo oni prononcas ĉe la vortfino voĉajn konsonantojn (ekz B, D, G, ktp) senvoĉe (P, T, K, ktp)?

Ekzemple la Germana kaj la Rusa ja havas vortfinan senvoĉigon:
En la Germana oni prononcas ekz la vorton "Tag" kiel /tak/ kaj en la Rusa la vorton "труд" kiel "трут".

Se via lingvo havas tiun ĉi elparolecon, ĉu tio malfaciligas al vi la prononcon de lingvoj, kiuj ne havas ĝin?
Ekzemple, ĉu vi havas inklinon prononci la anglan vorton "edge" kiel "etch", aŭ la Esperantan vorton "sed" kiel "set"?

(La sama demando estas interesa, se via lingvo tute ne konas vortfinajn voĉajn konsonantojn.)

StefKo (Profili görüntüle) 18 Ağustos 2020 19:13:14

En la pola - jes. Tre ofte, ekz. b, zad, bieg, rów, raz. En ĉi tiuj ekzemploj finaj voĉaj konsonantoj poloj prononcas senvoĉe (ĉirkaŭ: domp, zat, bjek, ruf, ras. Pro tiu maniero por poloj estas problemoj por prononci la konsonantojn, ekz. en la franca. Mi rimarkis tion en mezlernejo kiam miaj gekolegoj lernis la lingvon. Pri tio povus diri plu la francoj kiuj aŭdas poloj parolantaj france.

nornen (Profili görüntüle) 19 Ağustos 2020 18:41:51

StefKo:En la pola - jes. Tre ofte, ekz. b, zad, bieg, rów, raz. En ĉi tiuj ekzemploj finaj voĉaj konsonantoj poloj prononcas senvoĉe (ĉirkaŭ: domp, zat, bjek, ruf, ras. Pro tiu maniero por poloj estas problemoj por prononci la konsonantojn, ekz. en la franca. Mi rimarkis tion en mezlernejo kiam miaj gekolegoj lernis la lingvon. Pri tio povus diri plu la francoj kiuj aŭdas poloj parolantaj france.
Ĉu mi konjektas ĝuste, ke kvankam la nominativo dąb prononciĝas kiel /domp/, la genitivo dębu ja prononciĝas kiel /dembu/, ĉar la B ne plu troviĝas vortfine?

Ĉu dąbczak ankaŭ hava P, ĉar post la voĉa B sekvas senvoĉa CZ? Paralele al tio, kion vi klarigis en alia fadeno pri "w Tajlandii".

StefKo (Profili görüntüle) 20 Ağustos 2020 06:00:09

nornen:
StefKo:En la pola - jes. Tre ofte, ekz. b, zad, bieg, rów, raz. En ĉi tiuj ekzemploj finaj voĉaj konsonantoj poloj prononcas senvoĉe (ĉirkaŭ: domp, zat, bjek, ruf, ras. Pro tiu maniero por poloj estas problemoj por prononci la konsonantojn, ekz. en la franca. Mi rimarkis tion en mezlernejo kiam miaj gekolegoj lernis la lingvon. Pri tio povus diri plu la francoj kiuj aŭdas poloj parolantaj france.
Ĉu mi konjektas ĝuste, ke kvankam la nominativo dąb prononciĝas kiel /domp/, la genitivo dębu ja prononciĝas kiel /dembu/, ĉar la B ne plu troviĝas vortfine?

Ĉu dąbczak ankaŭ hava P, ĉar post la voĉa B sekvas senvoĉa CZ? Paralele al tio, kion vi klarigis en alia fadeno pri "w Tajlandii".
Jes. Ekzakte tiel.

nornen (Profili görüntüle) 25 Ağustos 2020 15:34:05

Kio okazas, kiam unu vorto finiĝas per voĉa konsonanto (kiu senvoĉigas) kaj la sekvanta vorto komenciĝas per voĉa konsonanto?

Ekz: dąb z Niemiec

Ĉu ĉi tie la senvoĉigo ne okazas, ĉar la voĉa Z voĉigas la finan B?
Ĉu tio prononciĝas kiel /domb z njemjec/ ili kiel /domp z njemjec/ ?

Ekz: труд дня

Ĉu /трут дня/ ĉu /труд дня/ ?

StefKo (Profili görüntüle) 26 Ağustos 2020 07:02:17

nornen:Kio okazas, kiam unu vorto finiĝas per voĉa konsonanto (kiu senvoĉigas) kaj la sekvanta vorto komenciĝas per voĉa konsonanto?

Ekz: dąb z Niemiec

Ĉu ĉi tie la senvoĉigo ne okazas, ĉar la voĉa Z voĉigas la finan B?
Ĉu tio prononciĝas kiel /domb z njemjec/ ili kiel /domp z njemjec/ ?

Ekz: труд дня

Ĉu /трут дня/ ĉu /труд дня/ ?
Oni prononcas tiel: domp znjemjec.

Pli-malpli, ĉar oni ne aŭdas la sonon j post n, nur molan n, kiel franca gn aŭ hispana n kun tildo. Pole tiun sonon oni skribas ń. La dua j estas aŭdebla. Do mi ekskribas tiun vorton tiel: ńemjec.

Inter la vorto dąb kaj z estas paŭzo. La konjunkcio z kuniĝas kun la vorto ńemjec. Polo prononocas ilin kiel unu vorto zńemjec. Nur komencantoj legi (infanoj) kaj homoj kiuj ne legas flue tralegas tion: z ńemjec sed parolante (sen teksto), tiaj persono diras ankaŭ zńemjec.

nornen (Profili görüntüle) 26 Ağustos 2020 18:00:21

Mi dankas. Mi ne sciis, ke tie estis paŭzo en la pola. Mi demandis, ĉar en la hispana ni ofte kunigas tutajn frazojn en nur unu vorton. Ekzemple "¿Qué hubo?" (Kio okazis?) prononciĝas kiel /kju.vo/ sen paŭzo. Kaj eĉ frazoj pli longaj kiel "Creo que él va a venir con ella." (Mi supozas, ke li venos kun ŝi.) fariĝas unu nura vorto /kreŭ.kel.va.ve.nir.ko.ne.ja/ (eĉ la N saltas el unu silabo al alia).

- - - -
Pli precise: /kʝu.βo/ kaj /kɾew.kel.βa.βe.nir.ko.ne.ʝa/.

StefKo (Profili görüntüle) 26 Ağustos 2020 18:37:27

nornen:Mi dankas. Mi ne sciis, ke tie estis paŭzo en la pola. Mi demandis, ĉar en la hispana ni ofte kunigas tutajn frazojn en nur unu vorton. Ekzemple "¿Qué hubo?" (Kio okazis?) prononciĝas kiel /kju.vo/ sen paŭzo. Kaj eĉ frazoj pli longaj kiel "Creo que él va a venir con ella." (Mi supozas, ke li venos kun ŝi.) fariĝas unu nura vorto /kreŭ.kel.va.ve.nir.ko.ne.ja/ (eĉ la N saltas el unu silabo al alia).

- - - -
Pli precise: /kʝu.βo/ kaj /kɾew.kel.βa.βe.nir.ko.ne.ʝa/.
Mi, kiu ne konas bone legi hispane, tralegus tiun frazon tiel:

Kreo ke el va avenir kon elja.

Ĉu tio estus ridinda? Kaj komprenebla?
Ĉu en ĉiu hispanalingva lando oni legus same tiun frazon?

nornen (Profili görüntüle) 26 Ağustos 2020 19:51:01

StefKo:Ĉu tio estus ridinda? Kaj komprenebla?
Ĉu en ĉiu hispanalingva lando oni legus same tiun frazon?
Tute ne ridinda kaj tute komprenebla. Ĉeestas nur tri stranĝaĵoj: la /r/ (trilo) post la K anstataŭ la frapeto /ɾ/, la kunigo /avenir/ kaj la memstara prononco de ĉiu vorto. Tamen tio ne gravas rilate al la komprenebleco.

Se vi prononcas tiun frazon ekzemple per tre malbona telefona konekto, vi povas prononci ĝin po-silabe:
kɾé – ó – ké – él – bá – á – bé – nír – kón – é – ʝá

Se vi prononcas ĝin tre malrapide, peze kaj serioze, vi povas prononci ĝin tiel:
kɾé.o – ke.él – ba.a.ve.nír – ko.né.ʝa

Kaj rapide, flue, ĉiutage, kiel mi menciis malsube.

StefKo:Ĉu en ĉiu hispanalingva lando oni legus same tiun frazon?
Tute ne. Tiun ĉi frazon multe da homoj prononcos malsame, ĉefe la vorton “ella”: /’e.ja/, /’e.ʝa/, /’e.ʎa/, /’e.ʒa/, /’e.ʃa/ (esperante pli malpli: eja, eĝa, elja, eĵa, eŝa). Ankaŭ la melodio (“kanteto”) ŝanĝiĝas kun diversaj parolantoj.

Pliaj malsamecoj (forestantaj en la ekzempla frazo) inter variantoj de la hispana estas inter aliaj:
z, ce, ci: eble S, eble angla TH.
silabfina kaj intervokala s: S aŭ Ĥ aŭ H aŭ mute.
simpla r: kiel L anstataŭ ɾ.
y: same kiel la LL en “ella”.
Kaj multe pli.

Ankaŭ dependas de la lando la personaj pronomoj kaj la konjugacio. (vi amas = tú amas, tú amás, vos amás, vos amái, usted ama, vosotros amáis, vosotras amáis, ustedes aman)

- - - -

Kaj se aliaj kvar ĉi-forumaj hispanparolantoj respondus al via demando, vi ricevos kvin malsamajn respondojn.

StefKo (Profili görüntüle) 27 Ağustos 2020 07:15:23

Do oni povas diri ke formiĝas lingvofamilio de la hispana? Ĉu kontraŭe - ekzistas iaj provoj por unuecigi tiujn hispanajn lingvojn en apartaj hispanlingvaj landoj?

Başa geri dön