Al la enhavo

Cenzuro en ĉina interreto

de diogotux, 2008-aŭgusto-14

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-14 03:36:45

Jam mi vidas en novaĵoj (portugala novaĵpaĝaro) ke registaro ĉina malfermetis la cenzuron por interreto en ĉina teritorio, sed paĝaroj pri Tibeto, vilaĝo Uigur kaj Falun Gong restas sub cenzuro.

Ĉu ĉinuja registaro ne promesis liberan interreton por la Internaciaj Sportludoj? Kial ili ne plenumis sian promeson?

Ne temas pri pravo de tiu aŭ tiu ĉi ideo, sed pri libereco de esprimo kaj de informo. Ĉinujo devus malfermi atingeblon al ĉiuj paĝaroj kaj lasi la popolon decidi kio estas ĝuste kaj kio estas ne. Tio estas grava atako al homaj rajtoj pri liberpenso.

Mi esploradis tiom multe, kaj ne trovis kialon. Kial Falun Gong estas malkorekta? Ĉu oni ne pentras Diablon pli malbelan ol ĝi ja estas?

谢谢
再见!

draklight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 20:23:05

Prave. Sed ankaŭe kritikinda estas la sinteno de la Eŭropaj Ŝtatoj. Estas kiel kiam en 1931 Japanujo atakis ĉinon. La Francujo, Anglujo, Usono ktp kondamnis tiun atakon, sed...faris nenion.
Ekzemple, Nicolas Sarkozy(Franca prezidento)havas grandan kontrakton kun la ĉino: ni vendos al ili aviadilojn kaj nukleajn centralojn, por ĉirkaŭ 20 000 000 000 eŭroj.
Nicolas do tute ne volas kveriliĝi kun sia aĉetonto.
Oni do faras ĉion por mono. Cetere, estas 100 000 ĉinaj policanoj pagataj por kontroli la interreto.

Zorevij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 20:25:45

Mi ne tute komprenas, kio estas la cenzuro de Interreto en Ĉinio? Ĉu ĉinoj ne havas atingon al alialandaj paĝaroj aŭ homoj el aliaj landoj ne povas legi ĉinaj paĝoj?

Se Ĉinio malfermis interreton por siaj civitanoj, ĉu tio estas portempa akciono, dum Sportludoj, aŭ ĉu tio estas por ĉiam?

Cenzuroj estas ne nur en Ĉinio. En multaj landoj polico fermas paĝarojn, kiun enhavas pornografion aŭ informon pri terorismo. Ĉu tio ne limigas la liberon de informo?

Elv (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 06:57:36

Zorevij:Cenzuroj estas ne nur en Ĉinio. En multaj landoj polico fermas paĝarojn, kiun enhavas pornografion aŭ informon pri terorismo. Ĉu tio ne limigas la liberon de informo?
Vi estas tute prava. Ĉiuj registaroj cenzuras pli aŭ malpli.

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 09:21:59

Lastatempe vorton 'cenzuro' oni kutime uzas malbonsence. Cenzuro estas nur kontrolo pri enhavo de iu informilo. Ekzemple cenzuro postulas ne montri erotikon antaŭ noktmezo. Ĉu malbone? Tute alia afero estas politika cenzuro, sed fakte ĝi ofte ankaŭ bonas. Malpermeso de Mein Kampf estas ja cenzuro, kaj malpermeso de naziaj simboloj.

Sed al homoj en unu lando ne plaĉas la maniero de cenzuro en alia lando, sed tio povas esti reciproka ridulo.gif.

Aldone: Cenzuro tute ne ĝenas liberpenson, male, cenzuro inspiras liberpenson. Kiom da bonaj verkistoj estis dum sovetuniaj tempoj! Homoj aspiris scii pli ĉar komprenis ke estas cenzuro. Nun ne multaj aspiras ion scii, tamen ĉio estas permesita. Do, cenzuro estas bona rememorigilo pri neceso de pensado.

zaratustro (Montri la profilon) 2008-oktobro-16 19:41:55

Mi pensas ke ne nure en ĉinio estas cenzuro, ankaŭ en aliaj landoj estas cenzuro.
Tie ĉi en Hispanio, la estroj fermas ĉiujn retpaĝojn, ke parolas pri aferojn ke ne interesiĝas al la estroj.
Ni nure povas havi informacion ke la estroj volas. Sed mi pensas ke tio ne estas libereco.
Nure havas libereco por paroli iomete da homojn en la mondo, sed ne la civitanoj.

Reen al la supro