İçerik Görüntüleme

De kie devenas speciala uzo de "unu"?

başlangıç StefKo, 29 Eylül 2020

Mesajlar: 2

Dil: Esperanto

StefKo (Profili görüntüle) 29 Eylül 2020 19:41:13

De kie devenas speciala uzo de "unu"?

El PMEG:
"
23.1.3. Specialaj uzoj de unu
La baza signifo de unu estas nombra(...) Sed unu havas ankaŭ kelkajn specialajn signifojn kaj uzojn.
Unu por sameco, unikeco(…)
Unu por individueco(…)
Pronomeca unu(…)
Unuj(…)
Unujn(…)
Duondifina artikolo(…)
Unu, iu kaj certa(…)
Unu... la alia(…)
"
Mi trovis informaĵojn pri flikeco de la nombrovortoj en la pola (en aliaj slavaj lingvoj estas same). Ĉu en aliaj lingvoj estas simile?
"
Hodiaŭ la nombrovortoj estas en la slavaj lingvoj, inkluzive la polan, la parolparto tre flikeca. Ili havas komunan signifon, tamen individuaj nombrovortoj estas esence malsamaj laŭ la fleksio kaj la sintakso. Ĉi tiel estas ĉar vortoj kiujn oni kunigas en grupon de la numeraloj, laŭ deveno estas la pronomoj (unu, du), la adjektivoj (tri, kvar) kaj la substantivoj (aliaj numeraloj) kaj ilia fleksio devenas el ĉi tiuj parolpartoj.
Du fenomenoj okazis en la praslava regiono, kiuj estas konsiderataj kiel pruvoj pri formiĝo de la nova vortparto. La unua estas ligo de la pronomo jeden, esp. „unu” - pewien, jakiś (esp. „certa”, „ia” aŭ pli bone „iu”) kun la koncepto de unueco. La vorto jeden (esp. “unu”) ankoraŭ povis esti uzata kiel pronomo, ekz. jeden człowiek – jedni ludzie (“unu homo” – „unuj homoj”), kaj ankaŭ prenis novan signifon, ĝi estis asociita kun specifa koncepto kaj en ĉi tiu nova senco li liberiĝis de la grupo de pronomoj (konservante iliajn formalajn apartaĵojn).
"

nornen (Profili görüntüle) 30 Eylül 2020 16:00:49

Ŝajnas al mi, ke la specialaj uzoj estas prunitaj el la lingvoj parolataj de Zamenhof, kaj tiuj uzoj ne estas tre strangaj en multe da hindeŭropaj lingvoj. Ekzemple en la germana, ĉiuj tiuj uzuoj estas esprimebla per la vorto "ein" (unu) aŭ derivaĵoj el ĝi (einzig, einig, einander, ktp).
Ĉu en aliaj lingvoj estas simile?
En la hispana ĉeestas iom da "flikeco". La vorto "un/uno/una/unos/unas" (kaj la nombroj kiuj finiĝas je ĝi, ekz "treinta y uno") fleksiiĝas laŭ nombro kaj laŭ genro. La aliaj nombroj ĝis cent tute ne fleksiiĝas. La vorto "cien/ciento/cientos/cientas" denove fleksiiĝas kaj fakte iom strange:

100 viroj = cien hombres
100 virinoj = cien mujeres (same por ambaŭ genroj)

120 viroj = ciento veinte hombres
120 virinoj = ciento veinte mujeres (same por ambaŭ genroj)

200 viroj = doscientos hombres
200 virinoj = doscientas mujeres (malsame)

Ĝi rolas iel kiel substantivo. La vorto "mil" male denove tute ne fleksiiĝas. La vortoj "millón", "billón", ktp samkiel "ciento" rolas kiel substantivoj. Ja, tio fakte estas iom flikeca.

Aliflanke, en la q'eqchi'a ĉiuj nombroj estas substantivoj kaj rolas kaj fleksiiĝas tute regule. Anstataŭ "mi vidas ok hundojn" oni diras "mi vidas okon da hundoj", eble kompareble al "osiem psów", "восемь псов", "osm psov", ktp.

Başa geri dön