Al la enhavo

Ĉu ĉiuj vortoj kiuj komenciĝas kun al- en la hispana devenas el la araba?

de vaaspuhr, 2020-novembro-09

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-novembro-09 07:33:53

Ĉu ĉiuj vortoj kiuj komenciĝas kun al- en la hispana devenas el la araba?

jmatty2000 (Montri la profilon) 2020-novembro-11 17:00:54

Mi dubis tion char la investistoj de Esperanto ne sciis la arabiajn lingvojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-11 17:03:30

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-11 17:03:31

jmatty2000:Mi dubis tion char la investistoj de Esperanto ne sciis la arabiajn lingvojn.
Saluton,
1. Vaaspuhr parolas pri la hispana, ne pri Esperanto.
2. Zamenhof ne parolis arabe, sed li parolis hebree (semida lingvo kiel la araba) kaj interalie france (la franca kiel la hispana, sed iom malpli, ankaŭ havas multajn vortojn kiuj venas el la araba).

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-11 17:11:27

vaaspuhr:Ĉu ĉiuj vortoj kiuj komenciĝas kun al- en la hispana devenas el la araba?
Saluton,

ne ĉiuj. -> "alfabeto" (el la greka).

Sed supozeble, tamen multaj!

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-11 17:21:19

Kvankam estas multe da pruntvortoj el la araba, kiujn oni pruntis kune kun la alfiksita artikolo ال, pravas Zam_franca: ne ĉiuj vortoj je al- estas pruntitaj el la araba.

Ekzemploj el la araba: alfombra, azúcar (az < azz < al+z), alférez, azafrán (az < azz < al+z), ajedrez (aj < aŝŝ < al+ŝ), álgebra, algoritmo, ktp.
Ekzemploj ne el la araba: albergue, aliento, ala, alma, alto, ktp.

Reen al la supro