İçerik Görüntüleme

Enigmo

başlangıç nornen, 22 Ocak 2021

Mesajlar: 27

Dil: Esperanto

nornen (Profili görüntüle) 22 Ocak 2021 21:59:44

Post minutoj vi ne nur sukcesis legi la tekston, sed vi ankaŭ klarigis la logikon (voĉigo, nazigo, ktp) de la skribsistemo.

Mi suprenigas mian ĉapelon.

nornen (Profili görüntüle) 22 Ocak 2021 22:07:16

Kion markas la falanta streketo (gravis) super konsonanto?

Kvankam ĝi ne aperas en la teksto, ĉu vi scias kiel skribi la literon Ĵ?

sergejm (Profili görüntüle) 22 Ocak 2021 22:14:05

La streketo faras afrikaton: ŝ > ĉ, s > c, ĵ > ĝ. Ĵ estas ŝ kun punkto aŭ ĝ sen streketo.

Mi pensas, la reston povas deĉifri aliuloj.

Kaj kion pri ĥ ?

sergejm (Profili görüntüle) 22 Ocak 2021 22:30:23

nornen:Post minutoj vi ne nur sukcesis legi la tekston, sed vi ankaŭ klarigis la logikon (voĉigo, nazigo, ktp) de la skribsistemo.

Mi suprenigas mian ĉapelon.
Nur post sugesto de 'la'. Sen tio, tio okupus pli da tempo.

sergejm (Profili görüntüle) 22 Ocak 2021 22:35:08

Vosteto super 'a' faras 'aŭ'. Sed verŝajne origine ĝi devus signifi nazan 'ã'

StefKo (Profili görüntüle) 23 Ocak 2021 11:21:09

Mi rigardis tion ĉirkaŭ unu horon kaj nenio deduktis. Mi supozis ke esperanta teksto estas skribita per iulingva alfabeto kaj iel transformita (turno, spegulbildo) sed mi ne trovis ĝin en interreto.
Gratulon!

sergejm (Profili görüntüle) 23 Ocak 2021 13:11:15

Ĉi tio similas al https://en.m.wikipedia.org/wiki/Devanagari
Tamen nur similas

Sed nur deĉifri ĉi tio ne necesas.
Mi deĉifris la komencon, komprenu kiel oni skribas leterojn kaj legu la reston

nornen (Profili görüntüle) 23 Ocak 2021 16:32:11

sergejm:Vosteto super 'a' faras 'aŭ'. Sed verŝajne origine ĝi devus signifi nazan 'ã'
Kvankam la klasika Esperanto ja havis nazajn vokalojn, la origino de la vosteto estas alia. En la klasika Esperanto, la vosteto estis ĝenerala ellassigno. Ekzemple, R+vosteto = reĝu (reĝo), KTP+vosteto = kajo tevel plu (kaj tiel plu), A+vosteto = avu (aŭ). Kiam en la postklasika Esperanto la sekvencoj /avu/ kaj /evu/ ekprononcis /aŭ/ kaj /eŭ/, oni ĝeneraligis la uzon de A+vosteto = avu= aŭ por skribi ĉiam /aŭ/ kiel A+vosteto kaj /eŭ/ kiel E+vosteto.

La historio de la vosteto super la nazaj konsonantoj estas simila. La preklasika Esperanto havis tri nazajn konsonantajn fonemojn /n/, /m/ kaj /ŋ/. Sed tiuj tri estis skribata per la sama (en la klasika Esperanto forigita) grafemo ℕ. Post vokalo (en la vosto de la silabo), tiu tute ne kaŭzis problemojn, ĉar ℕ simple nazigis la antaŭan vokalon. Sed silabkomence, oni skribis Tℕ por /n/, Pℕ por /m/ kaj Kℕ por /ŋ/. Oni ekforlasis la ℕ, kaj ekuzis la vosteton super T, P kaj K por marki la ellason. Tiel ekestis T+vosteto = /n/, P+vosteto = /m/ kaj K+vosteto = /ŋ/. Kiam en la postklasika Esperanto la sonoj /n/ kaj /ŋ/ kuniĝis, la grafemo K+vosteto malaperis.

En la "Kodekso Umaras" (kolekcio de leĝaj tekstoj el la 18a jarcento a.Z.) ni trovas ekzemple tiun frazon, kun uzo de ℕ kaj sen markado de voĉaj konsonantoj:

HOPℕUℕ PℕORTIℕTAℕ URPOFE TℕEKE EℕTERIKU TℕEKE PRULIKU

Tiu frazo verŝajne prononciĝis kiel: homũ mortĩtã urbove neke ẽterigu neke bruligu.
Aŭ eble: homũ mortĩtan_urbove nek_ẽterigu neke bruligu.
Kaj en moderna Esperanto ĝi estus: Homon mortintan en la urbo nek enterigu nek kremaciu.

sergejm (Profili görüntüle) 24 Ocak 2021 23:06:58

R. R. Tolkien dekomence kreis elfian, gnoman k.t.p. lingvojn kun histoirio de ilia deveno kaj nur poste skribis Majstron de l'Ringoj kaj fine oni fari filmon.
Vi proponas fari la samon kun Esperanto?

Altebrilas (Profili görüntüle) 25 Ocak 2021 15:58:23

Vi ŝatis tabelvortojn, vi ŝategos tabelliterojn!

Kiom da bazaj literoj, kaj da kromsignoj, entute?

Başa geri dön