İçerik Görüntüleme

Hoj! Halu vin!

başlangıç StefKo, 30 Haziran 2021

Mesajlar: 13

Dil: Esperanto

StefKo (Profili görüntüle) 30 Haziran 2021 11:26:22

El PIV:
lo! Interj., uzata por atentigi. V. halo.
hoj! Interj., uzata de maristoj por alvoki de malproksime: ho! de la boato!.
hoji (tr) Voki de malproksime.
Se eblas hoji, kial ne eblas hali (aŭ li), ekz. Hoj, lernuanoj! Halu (Lu) vin al mi! Mi havas ion interesan por vi!

Metsis (Profili görüntüle) 30 Haziran 2021 20:09:57

Interjekcioj estas preskaŭ kiel onomatopeaĵoj. Oni aŭdas kaj uzas ilin diversmaniere depende de sia denaska lingvo.

Ekzemple al mi la voko "hoj" ne estas aparte marista, nur ĝenerala, kvankam ete malmoderna voko. La nuntempa mialingva voko estas huhuu (kun longa u), esperantigita ekzemplo de kutima uzo estas "Huhu! Ĉu iu estas tie?" Konsekvence la loka verbo "huhui" signifas, ke oni vokas por ekscii, ĉu iu ĉeestas ie proksimume.

Por esprimi ekmiron aŭ surprizon mi diras "ahaa" (kun longa a), ne "ha" kaj mi vidas neniun konekton inter "ha" kaj "halo". En mia lando nur malmultaj respondas al telefono per haloo (kun longa o), ĉar oni rigardas ĝin kiel malĝentilan (kutime oni respondas per sia nomo). Oni uzas la vorton haloo por esprimi, ke io kaŭzis miron, krizon aŭ tumulton, ekz. "Tio levis haloon". Ne estas verbo "haloi", do mi ne komprenas, kion signifas via "Halu vin al mi!"

Sume mi pensas, ke estas tiel grandaj diversaj opinioj pri tio, kion interjekcioj signifas kaj kiel oni uzas ilin, ke estas bona ideo iel limigi ties kvanton.

StefKo (Profili görüntüle) 30 Haziran 2021 20:30:18

@Metsis:

Aha en la pola signifas: konfirmo (jeso), kompreno, rememoro, ironio, ktp. do havas plu larĝa signifo ol la esperanta (la konstato de io atendata aŭ suspektata).
Sume mi pensas, ke estas tiel grandaj diversaj opinioj pri tio, kion interjekcioj signifas kaj kiel oni uzas ilin, ke estas bona ideo iel limigi ties kvanton.
Rigardu la polajn interjekciojn (ne legu tion, nur rigardu!):

Listo de la interjekcioj kaj onomatopeoj:

a, ach, adieu, aha, ahoj, aj, ajajaj, akurat, amen, ale, ależ, aloha, alleluja, ap, apage, aport, argh, am, at, au, aua, auć, ba, bac, bach, bam, banzaj, basta, be, bee, bęc, biada, bim, bingo, bis, biiip, bla, ble, bom, brawo, bravissimo, brr, brum, bryk, brzęk, brzdęk, buu, buch, bul, bum, bums, bzz, cap, caps, cha, chap, chaps, che, chi, chlap, chlapu, chlast, chlip, chlup, chlupu, chlust, chodu, cholera, choroba, chrr, chrum, chrup, chu, ciach, ciao, ciap, cii, cip, cito, ciur, cmok, cup, cyk, cyt, cześć, człap, człapu, czołem, czmych, czuwaj, ćwir, ćśś, dalibóg, darzbór, dlaboga, dobra, dobranoc, dzieńdoberek, dość, dosyć, drr, dryń, dzyń, e, ech, eh, ehe, ehm, ej, ejże, ekhm, ekstra, et, eet, eureka, ęsi, fff, fajt, fe, fi, fik, fiu, fju, fora, frr, fru, fu, fuj, furda, gę, gore, grr, gul, gwałtu, ha, haj, hajda, hajże, halo, harap, hau, he, hej, hejże, hetta, heureka, hę, hi, hip, hm, ho, hoc, hola, holender, hop, hopla, hops, hopsa, hopsasa, hosanna, hu, hura, hurra, huzia, hy, hyc, i, iha, ihaha, ijo, jazda, jeb, jej, jejku, juhu, jupi, kap, kapu, kaput, kic, kici, ko, klap, kle, klik, klops, kłap, kra, ksz, kuku, kukuryku, kum, kwa, kwik, kurde, kurdebalans, kurczę, kurna, kysz, la, laboga, lu, luli, ła, łap, łaps, łał, ło, łoł, łe, łup, łuu, mmm, mach, mee, mhm, mmh, miau, mniam, muu, myk, mrr, na, nazad, nie, no, nuż, nuże, o, och, oh, oho, oj, ojej, ojejej, ojejku, ojoj, ojojoj, ojra, olaboga, ole, opa, pa, pac, pach, paf, pardon, pas, paszoł, pfe, pff, pfiu, pfu, pfuj, ph, phi, phy, pi, pif, pik, pip, plask, ple, plum, plusk, prask, prast, precz, proszę, prr, przebóg, psiajucha, psiakość, psiakrew, psiamać, psik, pss, pst, psst, pstryk, psyk, psyt, puf, puff, puk, pycha, pyk, rany, rety, rym, ryms, sss, serwus, siad, sic, siema, sio, siup, skrzyp, smyk, spoko, sru, super, stop, stuk, sz, sza, szast, szkarwas, szlus, szu, szur, taa, tak, taś, te, tfu, tfuj, tfy, tja, tirli, tik, trach, tralala, tratata, trr, truś, trzask, tss, tup, tupu, tyk, u, uch, uf, uff, uha, uhm, uhu, ups, uwaga, wara, wciórności, wio, wiśta, wiwat, wolnego, won, (wow), wyczha, wynocha, wrr, verte, y, yhy, zzz.

Interjekcioj en diraĵoj:

ale-ale, bara-bara, bęc-bęc, bim-bam, bim-bam-bom, bim-bom, bum-bum, bum-cyk-cyk, ciach-ciach, ciachu-ciachu, ciach-mach, cyk-cyk, człap-człap, człapu-człapu, dum-dum, fafa-rafa, figo-fago, fik-mik, fiku-miku, fiu-fiu, gę-gę, ha-ha, hi-hi, he-he, hej-hej, hokus-pokus, hop-siup, hu-hu-ha, hu-ha, hop-hop, kla-kla, ko-ko, kra-kra, ku-ku, kum-kum, łap-cap, łapu-capu, łubu-du, łupu-cupu, ojtam-ojtam, pif-paf, pam-pam, ple-ple, puk-puk, pyk-pyk, rach-ciach, rachu-ciachu, raz-dwa, raz-raz, re-re-kum-kum, rym-cym-cym, stuk-puk, stuku-puku, szach-mat, szast-prast, szastu-prastu, szuru-buru, szurum-burum, teges-śmeges, tere-fere, tida-dida, tik-tak, tra-la-la, trąf-trąf, trele-morele, trzask-prask, trzy-cztery.

La prepoziciaj esprimaĵoj kiel interjekcioj:

do cholery, do diabła, do diaska, do diabła, u diaska, do licha, u licha, o dziwo, o jeju, o mamo, o matko i córko, o matyniu, o kurczę, do kaduka, o kurna, o rany, o rety, po diabła, u czorta.

Aliaj diraĵoj kiuj funkcias kiel interjekcioj:

chodź no! chodźcie no! czekaj no! daj no! idź no! płać no! pozwól no! przynieś no! słuchaj no! spójrz no! wyjdź no! chodźże! chodźcież! czekajże! dajże! idźże! płaćże! płaczże! pozwólże! przynieśże! słuchajże! spójrzże! wyjdźże! nauczże! róbże! zróbże! zobaczże!

En la pola la interjekcioj estas senfleksia sed en Esperanto iuj estas (rigardu hojo! - hoji)

El https://pl.wikipedia.org/wiki/Wykrzyknik_(cz%C4%99...

StefKo (Profili görüntüle) 30 Haziran 2021 20:33:02

Mesaj gizlendi.

Altebrilas (Profili görüntüle) 1 Temmuz 2021 08:06:38

Saluton!

Mi komprenas "halo!" ĉefe pri telefono. Sed ne "hali".

Krom la fakto ke "halo" estas jam nomo de loko (mi (?)halas = mi estas en halo), mi scivolas pri la signifon de:
Anna halas Bernardon al Karlo
Ĉu vi povas doni difinon? Antaŭdankon!

StefKo (Profili görüntüle) 1 Temmuz 2021 09:11:38

Povas esti oni devis skribi ha lo, ha loi? Tiel: Hodiaŭ mi ha lois tra 5 minutoj, en senco mi kriis ha lo!

Por tiu stranga demando inspiris min la frazo el PIV:
hoji (tr) Voki de malproksime.
Hoj! ja estas interjekcio, do mi demandis min, kiel ne hali, hoti, ohi, aĥi? ktp.

Hodiaŭ mi halis kvin minutoj. (Mi kriis halo!)
Kiam mi veturis Parizon, mi ohis unu tago. (Mi kriis oh!)

sergejm (Profili görüntüle) 1 Temmuz 2021 10:51:00

En 'halo!' -o ne estas finaĵo, sed parto de radiko. Do devus esti 'haloi', se ĉi tio estas akceptabla.
Sed 'haloo' estas astronomia termino.

StefKo (Profili görüntüle) 3 Temmuz 2021 14:42:12

@sergejm
Jes, mi trovis en PEMG: Ankaŭ ne eblas skribi *halo’* kun apostrofo, ĉar ĝi neniel estas O-vorto
Cetere mi mise supozis ke lo! estas mollongigita versio de halo!
Kiel vi opinias la problemon: laŭ PIV la verbo hoji povas esti hojdevena (analogie vei de vedevena) sed aliaj, ekz. loi, hei, hai, hoi, hui, aji, heji, ktp.,ne estas eblaj? Povas esti ili estas (kiel verboj) sennecesaj?
Ĉu, povas esti, ni troviĝas sur la periferio de Esperanto?

amigueo (Profili görüntüle) 11 Temmuz 2021 12:52:10

Kiel, kie mi povus trovi lernan matetrialon por interjekcioj?

Antauxdankon.

sergejm (Profili görüntüle) 11 Temmuz 2021 14:43:53

PMEG - prononcu 'pomego', ĉi tio ankaŭ helpos memori en kia ordo estas la literoj.

Se vorto mankas en PIV, ĉi tio ne signifas, ke la vorto ne ekzistas, do mi pensas, ke oni povas uzi vorton 'haloi' (ne 'hali'!), sed la vorto estas dusignifa:
1. Petro haloas al Andreo
2. Luno haloas dum fajnnuba vetero.
Kaj:
Nova bildo ekhalis en muzeo.

PS:
Vortaro de Kondtatjev, eoru.ru:
halo!, ha lo! interj алло́! (= lo!); прим. обратите внимание на постановку ударения: hálo!, но ha ló!
Do hálo! - kun nekutima akcento
Aŭ ha ló! - skribita kiel du vortoj.

Başa geri dön