İçerik Görüntüleme

Radikoj finitaj per “-h”

başlangıç R2D2!, 10 Kasım 2008

Mesajlar: 6

Dil: Esperanto

R2D2! (Profili görüntüle) 10 Kasım 2008 01:14:13

Mı legıs ĉe anglalıngva Wıkıpedıa (http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_phonology#L...) ke fına -h estas malpermesıta.
Ĉu tıo veras? Se jes, do kıal?

—Ilhuıtemoc δ

danielcg (Profili görüntüle) 10 Kasım 2008 03:39:39

Ili certe ne abundas, sed jen tri:

Alah'o - la islama nomo de Dio.

Subtrah'i - aritmetika operacio

Ŝah'o - persa monarĥo

Indas rimarki, ke nur la tria troviĝas en la Akademia Vortaro (konsultebla en www.akademio-de-esperanto.org). La unua estas propra nomo, kaj la dua estas ĝis nun neoficiala.

Via,

Daniel

R2D2!:Mı legıs ĉe anglalıngva Wıkıpedıa (http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_phonology#L...) ke fına -h estas malpermesıta.
Ĉu tıo veras? Se jes, do kıal?

—Ilhuıtemoc δ

Rudolf F. (Profili görüntüle) 12 Kasım 2008 13:02:54

Plia radiko estas
"mirh-"

La kaŭzo, eviti finan "h" ĉe radiko, estas, ke ĝi ne elparoleblus dum elizio (ellaso de la fina "-o"):

En "mirho" oni aŭdas la "h", sed en
"mirh'" (elizia formo) ne.

Miland (Profili görüntüle) 12 Kasım 2008 14:54:48

La artikolo veras. Ĝi diras: "Any consonant except h may close a syllable." Mi tradukas: "Iu ajn konsonanto krom h povas fini silabon." Vortoj estas dividitaj en silabojn, kaj en ili, h neniam estas la fino. Ekzemple A-la-ho; Sub-tra-hi, ktp. Rudolf F. jam donis alian ekzemplon.

Melequíades (Profili görüntüle) 12 Kasım 2008 15:52:13

La artikolo estas priskriba, sed por priskribi la fonologion oni devus eltiri konkludojn per ekzemploj el voĉa komunikado kaj la verkinto de la artikolo uzas skribajn dokumentojn (kiam li trovas "vortprovizon" en Google).

Multaj esperantistoj uzas esperanton en skriba komunikado (kaj en tiu kazo ĉiuj literoj ĉiam estas klaraj), sed en voĉa komunikado se aperas kune kelkaj konsonantoj, ekzemple ĉe kunmetado de radikoj, estas pli da bezono meti [o]-n por ke ĉiuj konsonantoj estu percepteblaj.

Verŝajne, sendepende de la silaba strukturo de la diversaj gepatraj lingvoj de la esperantoparolantoj, estas universala tendenco eviti [h]-on fine de silabo parolante esperanton, aŭ en ĉiuj lingvoj provizitaj per la sono [h] estas tiu tendenco. Ĉi tion mi diras ĉar mi atentas akcenti la antaŭlastan silabon, ĉefe la vokalon, la silaban nukleon, sed ne tiom mi zorgas, je kiuj konsonantoj komenciĝas kaj finiĝas la silabo.

Aliflanke, se oni parolas pri apero de ho fine de radiko, ekzistas ankaŭ Budh/o apud Buda/o. Mi preferas la duan formon ĉar ĝi por mi estas pli facile prononcebla kaj pli komforte por kunmeti alian radikon(buda/figur/o), kaj kun la radiko "budh" mi devus enmeti "o"-n (budh/o/figur/o).

Iĉo (Profili görüntüle) 27 Kasım 2008 14:50:33

Miland:La artikolo veras. Ĝi diras: "Any consonant except h may close a syllable." Mi tradukas: "Iu ajn konsonanto krom h povas fini silabon." Vortoj estas dividitaj en silabojn, kaj en ili, h neniam estas la fino. Ekzemple A-la-ho; Sub-tra-hi, ktp. Rudolf F. jam donis alian ekzemplon.
Jes. Vi pravas. Tiumaniere radikoj kiel ekzemple "Alah-" kaj "Budh-" permesiĝas, kaj radikoj kiel "laht-" malpermesiĝas. Do, "h" neniam povas aperi antaŭ alia konsonanto, aŭ ĉe la fino de vortoj sed eblas ĉe la fino de radikoj.

Başa geri dön