Al la enhavo

La Plej Malfacila Lingvo en la Tuta Mondo

de JeriUrso, 2008-novembro-12

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-15 13:56:06

DarthMau:Sed serioze, la plej malfacila lingvo estas mia lingvo, Kantono.
Mi ne scias, mi ŝatas Kantona pli ol Mandarina. La prononco ne estas tranĉa kiel (Kontinentĉina). Laŭ mi.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-25 18:53:32

Lingvo ne povas esti malfacila, ĝi povas esti komplika. Malfacila povas esti lernado de lingvo, kio dependas ke lernanto kaj lia denaska lingvo, do, estas realtiva afero. Komplikeco de lingvo ankaŭ estas relativa, ĉar mi ne komprenas kion konsideri komplika? Kvanto de kazoj aŭ sonoj? Tio ne tre gravas se ĉiuj tiuj lingveroj estas ordigitaj laŭ striktaj reguloj logikaj. Malfacile estas se lingvo havas multe da neregulaj trajtoj, esceptoj, tradiciaj neregulaj uzoj. Do, ne eblas mezuri malfacilecon per kvanto de gramatikaj trajtoj, sed nur per reguleco. La plej malfacila estas lingvo neregula. Sed, mi ne scias kiu estas plej neregula lingvo en mondo. rideto.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-25 21:19:22

Ĉu ne ankaŭ tute regula lingvo povus esti komplika, se ĝi havas multegajn regulojn kaj se la reguloj mem estas komplikaj?

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-26 10:43:34

Reguloj ne povas esti pli komplikaj ol aro de esceptoj. Kaj laŭ mi, sekvi klaran regulon estas multe pli facile ol parkere memori ĉiujn esceptojn.

Se lingvo havas "multegajn regulojn" tio signifas ke ĝi estas neregula kaj oni simple nomas escepton kiel "regulo". Regulo estas iu ideo, aplikebla al multego de vortoj aŭ al vortklaso. Reguloj estas ligitaj kaj kreas sistemon, kiun oni lernas. Se en lingvo malestas unueca sistemo, ĝi fariĝas malfacila.

malfacileco != komplikeco

Ĉu esperanto estas malfacila? Ne, ĉr ĝi estas ege regula. Ĉu ĝi estas komplika kaj multeforma kaj riĉa? Jes, ege divelopigita lingvo. Multkapabla kaj diverseca, malgraŭ ega reguleco.

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-26 12:29:34

nikko:Lingvo ne povas esti malfacila, ĝi povas esti komplika.
nikko: Se en lingvo malestas unueca sistemo, ĝi fariĝas malfacila.
malfacileco != komplikeco
Estas malfacile diskuti se vi ŝanĝas vian opinion inter du sinsekvaj mesaĝoj.
nikko:
Kaj laŭ mi, sekvi klaran regulon estas multe pli facile ol parkere memori ĉiujn esceptojn.
Vi pravas se temas pri la lernado de nova lingvo. Sed se temas pri jam tute lernita lingvo, ekzemple la gepatra lingvo, tiam mi opinias ke oni ne plu pensas multe pri reguloj. Mi eĉ ne scias la plimulton de la reguloj de la germana lingvo. Oni simple uzas la memoron por konstrui frazojn.
Ĉu ne la kialo por tio estas la cerbo mem? La memoro funkcias pli rapide ol la logika pensado. Se vi volas flue paroli tiam la logika pensado pri reguloj estas simple tro malrapida.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-26 17:04:35

Mi temis "Ĝi fariĝas malfacila por lernado", kaj vi komprenis tion, ja anticipe mi skribis "Lingvo ne povas esti malfacila, ĝi povas esti komplika. Malfacila povas esti lernado de lingvo,". Tial ne menciu denaskjn lingvojn, ĉar kiam temas pri malfacileco, temas NUR PRI LERNADO FARE DE FREMDLINGVANO. Mi ne ŝanĝas opinion, simple vi ne bone komprenas objkton de diskuto kaj ne distingas inter komplikeco(objektiva) malfacileco de lernado(subjektiva), inter reguleco kaj nereguleco.

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-26 18:02:00

nikko: Mi ne ŝanĝas opinion, simple vi ne bone komprenas objkton de diskuto kaj ne distingas inter komplikeco(objektiva) malfacileco de lernado(subjektiva), inter reguleco kaj nereguleco.
Vi pravas, mi ne sciis ke tio estas la temo de ĉi tiu diskuto, kaj mi ankaŭ ne scias kial gravas por mi distingi inter la komplikeco de lingvo (objektiva, kvankam vi ne povas difini komplika) kaj la malfacileco de la lernado de la lingvo.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-26 18:32:34

Ĉar "malfacileco" montras kvanton de laboro kiun oni malŝparu por ellerni lingvon, tiu kvanto ne akordas kun komplikeco, sed kun malreguleco. Komplikeco estas grado de multeformeco. Ekzemple 3-kaza lingvo estas pli komplika, multe parta ol 1-kaza, sed tio ne signifas ke ellerni trikazan lingvon estas pli malfacile. Ĉar se unukaza lingvo (angla) havas pli da malreguleco, ĝi estas pli malfacila por ellerni ol trikaza (aŭ eĉ dukaza Esperanto).

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-02 04:21:53

ceigered:
DarthMau:Sed serioze, la plej malfacila lingvo estas mia lingvo, Kantono.
Mi ne scias, mi ŝatas Kantona pli ol Mandarina. La prononco ne estas tranĉa kiel (Kontinentĉina). Laŭ mi.
Pri la gramatiko, mi ne pensas ke Kantona aŭ Mandarina estas tre malfacile ĉar la gramatiko estas relative simpla. En ĉi tiuj lingvoj la vortoj neniom ŝanĝiĝas por la verbaj tempoj, pluraloj, aŭ genroj (la genroj ne ekzistas). La aliaj aspektoj de gramatiko, tiel vort-ordo, aliaj specialaj konstruoj ankau ne estas tre malfacila. Nur la skribata lingvo estas vere malfacila.

Mi pensas ke Japana lingvo estas unu el plej malfacilaj lingvoj. Ekzistas multaj formoj de konjugacio, niveloj de ĝentileco, kaj ankaŭ la centoj de skribataj karakteroj.

ILuvEire (Montri la profilon) 2009-februaro-02 06:59:53

Mi pensas ke la kartavela estas tre malfacila. Ĉiuj lingvoj kaŭkaziaj estas malfacila!

Ankaŭ, la hungaria kaj la finna estas tre malgranda. Ili estas lingvoj finno-ugraj.

Reen al la supro