Al la enhavo

Kion vi faris por la Zamenhoffesto en via kvartalo?

de nagasiva, 2008-decembro-15

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

nagasiva (Montri la profilon) 2008-decembro-15 14:39:47

Saluton al ĉiuj.

Mi estas Siva Kotha el Hajderabado, Barato. Mi volas scii, ke kion vi faris por la Zamenhoffesto en via kvartalo?

La 13an de decembro, ni festis Esperanto-tagon en Hajderabado. Malgranda grupo de 14 homoj kunvenis che la germana kulturcentro
Goethe Zentrum. Mi parolis (anglalingve) pri la lingvo Esperanto, ghia komunumo kaj iom pri la loko de Esperanto en la pli granda kadro de lingvaj homaj rajtoj, aparte en Barato.

S-ro Rohan DHARWADKAR parolis (ankau anglalingve) pri sia esperantistigho. La cheestantoj ankau spektis la mallongan filmon de Claude Piron, "The Language Challenge - Facing up to reality".

S-ro Siva KOTHA kaj mi muntis ekspozicieton de Esperantajhoj - libroj kaj revuoj priesperantaj en la angla, Esperanto, sanskrito, kaj telugua; vortaroj, lernolibroj, romanoj, bildostrioj, porinfanaj
libretoj. Post niaj paroladoj, ni ech vendis kelkajn ekzemplerojn (fotokopiitajn) de la lernolibro kaj vortaro de d-ro Ranga.

La alvenintoj ghuis esperanto-muzikon (de Kore, Kaj Tiel Plu, kaj Alejandro Cossavella), kaj tipan baratan manghetajhon de samoso kaj teo!

La arangho estis la tria en la serio "lingvaj tagoj" kiujn kunorganizas la franca kulturcentro Alliance Fran�aise, la germana
kulturcentro Goethe Zentrum, lokaj universitatoj Osmania, kaj Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj, kaj la Universala Esperanto-Asocio. Post la sukcesa Europa Tago de Lingvoj festata en Hajderabado en oktobro, tiuj chi lingvaj tagoj daure metas lingvojn kaj plurlingvismon en la publika menso. Jam okazis la Franca-Tago kaj
Kroata-Tago - por tiu lasta vigle kunlaboris amiko Siva.

Goethe Zentrum tre afable donis al ni la spacon kaj ebligis la tutan aranghon. Ni aparte dankas s-inon Amita DESAI kaj s-ron Sekhar KALEPU de la Goethe Zentrum. Menciindas, ke ni estis invititaj disvastigi
Esperanton ankau dum la venontmonata Germana Tago.

Por Siva kaj mi, estis aparta plezuro renkonti amikon Rohan, kiu venis de la urbo Vadodaro (en la gubernio Gugharato) por cheesti tiun chi aranghon. Rohan studas la francan kaj lingvistikon en la universitato
M S University, en Vadodaro. Li memlernis Esperanton. Li diris, ke li jam skajpumis 6-7 foje, sed ke ni estas liaj unuaj 'vivantaj'
alparolatoj! Chiaokaze, lian fluan lingvouzon ni ghuis ghis malfrue en la nokto!

Mi alshutis kelkajn fotojn al
http://picasaweb. google.com/ giri.reto2/ EoTagoGz

Amike salutas chiujn okaze de la Zamenhof-tago

Giri RAO

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-15 15:30:56

Bedaŭrinde, mi konas neniun, en mia kvartalo, kiu parolas Esperanton. Nur amikino en la alia ekstremo de l' urbo.
La plej proksima klubo estas nur je 250 km de nia urbo !
Do, nenio okazis ĉi tie por la Zamenhoffesto. ploro.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-15 15:35:06

nagasiva:http://picasaweb. google.com/ giri.reto2/ EoTagoGz
Giri RAO
Bonaj fotoj. Kaj bonan Zamenhof-tagon!

Matthieu (Montri la profilon) 2008-decembro-15 22:15:36

Mi faris nenion. Fakte, mi ne vere emas festi tiun tagon.
Zamenhof mem diris: “La ideo per si mem ŝajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu ĉi festotago oni elektu mian tagon de naskiĝo.”

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-17 17:33:39

Ankaŭ mi ne konas, tial mi iris drinkejen. Minimume la tuta drinkejo toastis je Esperanto. senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-17 18:27:27

Ĉu la tuta drinkejo tostis je Esperanto, aŭ nur tostis?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-18 18:07:57

Rogir:Ĉu la tuta drinkejo tostis je Esperanto, aŭ nur tostis?
Mi ne certas ĉu ĉiuj komprenis la kialon, sed ĉiuj tostis. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

nagasiva (Montri la profilon) 2008-decembro-21 07:37:19

Sebasities:Bedaŭrinde, mi konas neniun, en mia kvartalo, kiu parolas Esperanton. Nur amikino en la alia ekstremo de l' urbo.
La plej proksima klubo estas nur je 250 km de nia urbo !
Do, nenio okazis ĉi tie por la Zamenhoffesto. ploro.gif
Saluton. Jes ne problemas, ke vi ne faris la Zamenhoffesto en via kvartalo. Ne gravas ni povas fari la feston en la reto por la tutaj vivjaroj. Kaj se eblas al vi, bv. fari la klaseton en via kvartalo por la infanoj aŭ iuj.

orthohawk (Montri la profilon) 2009-januaro-08 23:49:07

Mutusen:Mi faris nenion. Fakte, mi ne vere emas festi tiun tagon.
Zamenhof mem diris: “La ideo per si mem ŝajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu ĉi festotago oni elektu mian tagon de naskiĝo.”
Eble ni devas ŝanĝi la feston al la 27a de julio?

Reen al la supro