Al la enhavo

simple damando

de Vojaĝanto, 2009-januaro-11

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-14 20:14:49

Ŝak:.
Vi pruvis nenion krom via malĝentileco. Certe mi ne auskultos vin. Mia konsilo, tute ĝusta, al lernanto, ne estas via afero, kaj vi ne estas bonvena diskuti ĝin kun mi. Forigu kaj ĉesu ŝovi vian nazon en fremdan vazon.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-15 01:21:14

mnlg:
Ŝak:Ĉu vi dirus, ke "estas preferinde..." aŭ dirus, ke tio estas eraro, el la okazo, kiam tio ne estas eraro?
Mi dirus ke estus preferinde; eraroj apartenas al gramatiko. Ĉio alia maksimume "sonas malĝusta". Cetere signifoj kaj stiloj emas ŝanĝiĝi dum la tempo. Z preskaŭ ĉiam uzis adjektivojn post substantivoj, nun se iu sisteme farus tion, tiun oni vidus kiel strangulon. Ekzemploj de lingvaĵo de Z tial estas, laŭ mi, ne tro indikaj por la nuno.
Ĉu la aŭtoro de PMEG Bertillio estas por vi sufiĉe indika por nuno? Li ŝajne uzas en tiu senco nur "korekta"
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/ro...
La tuta teksto estas korekta, krom unu frazo. Unu frazo ne estas korekta.

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/subfrazoj/kio.h...
Se Zamenhof skribis tiel, tio certe estas korekta. → Tiuokaze tio certe estas korekta.

http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/he...
Skribo sen dividostreko estas same korekta, sed iafoje malpli klara.

http://bertilow.com/pmeg/pmeg140/gramatiko/nombroj... nuancilon po li uzis normale nur kiel rolmontrilon, sed li skribis, ke ankaŭ uzado kun N estas korekta

mnlg:Estas dirinde ke en ĉi tiu tempo, oni preferas uzi "korekta" en aga kaj ne priskriba signifo.
Estas dirinde, ke iuj homoj emas juĝi pri la nuna lingvaĵo nur surbaze de sia lingvaĵo kaj de la lingvaĵo de la samaj sciuloj kaj emas nenion legi ridulo.gif
Sed fakte la afero estas jena: Iu kreteno disvastigas la miton, ke korekta ne havas la signifon "ĝusta". Kiu li estis kaj kial li tion decidis mi ne scias. Eble al li venis la halucinaĵo, ke ĉar en F estas skribite, ke correct=ĝusta kaj korekti=to correct li deliris el tiu, ke nek korekta povas havi ailan signifon nek povas esti sinonimoj de ĝusta. Iuj aliaj kretenoj, ne kapablaj pensi kiel papagoj repapagas tion al xiuj aliaj. Tio vere malpliigas la oftecon de tiu senco, sed kelkaj pensantaj homoj, kiel Bertillio kaj multaj aliaj ne emas kredi ĉiun kretenaĵon kaj simple fajfas pri tiu stultaĵo. Vi simple ne fermu la okulojn antaŭ la vero. Legu PMEG, ReVo (ŝajnas ke pri la lasta okupiĝas nur Pokrovskij, do akademiano), Mi ne certas, sed ŝajnas ke en la Esperanta vikipedio estis decido, ke oni povas uzi korekta en la senco de ĝusta kaj multaj aliaj aŭtoroj eĉ ne atentas tiun kretenan konsilon do vi simple ne rimarkas ke ili ĝin malobeas.

mnlg:
Ĉar la demano esatas ankaŭ pri la esperantista mitaro, kiun envius eĉ helenoj.
Ĉi tie mi zorgas pri gramatiko, lingvostilo kaj lingvouzo; kiam estos forumo pri mitoj, mi partoprenos, aŭ evitos, ĝin.
Mi celis mitojn ĝuste pri "gramatiko, lingvostilo kaj lingvouzo" Ĉar multaj nekompetentaj instruistoj ne kapablas mezbone ellerni la lingvon, ili disvastigas diversajn mitojn kiel la mito pri tio, ke korekta ne povas havi la signifon ĝusta.

mnlg (Montri la profilon) 2009-januaro-15 21:37:26

Ĉu la aŭtoro de PMEG Bertillio estas por vi sufiĉe indika por nuno?
Mi havis la plezuron lin renkonti plurfoje, kaj ni parolis pri gramatiko inter aliaj aferoj. Mi havis impreson ke li mem bone konscias ke kelkaj aferoj pri esperanto-gramatiko, aŭ lingvouzo, estas tiaj nur pro tradicio, sed ili ne havas ajnan sencon kaj ili estus tre facile forigeblaj aŭ plibonigeblaj.

Li kompreneble plu uzas kaj priparolas tiujn en PMEG.

Mi preferas uzi aliajn vojojn, kiuj plu restas en la trakoj de esperanto, sed kiuj evitas uzi tiujn formojn. Temas pri mia volo.

La mallonga respondo estas: ne, li certe havas rajton havi preferojn kaj opiniojn. En iu alia kazo, mia opinio disvojiĝas de la lia. En ĉi tiu kazo, mi simple preferas teni la priparolitan distingon, kiel mi jam diris.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-16 03:05:02

Bone. Mi ne konas lin persone, sed mi renkontiĝis plurfoje kun la alia akademiano - kun S.Pokrovskij. Kaj mi kune kun li, Bertillio, kaj B.Kolker, paro da dekoj da aliaj homoj dum kelkaj jaroj estis aktiva partoprenanto de la nun pereinta SCE, do mi multe vidis iliajn disputojn. Mi eĉ supozas, ke unu frazo en PMEG aperis, pro la temo startita de mi tie.
mnlg:
Mi preferas uzi aliajn vojojn, kiuj plu restas en la trakoj de esperanto, sed kiuj evitas uzi tiujn formojn. Temas pri mia volo.
Bonega respondo! Mi pl;ene konsentas kun vi! Mi eĉ volas malkovri malgrandan sekreton: Amkaŭ mi preferas uzi "ĝusta" en la pridiskutata senco. Simple por eviti ambiguecon.
Sed oni ja devas kompreni, ke ekzistas variantoj de normo. Kaj "korekta" estas laŭnorma vorto kaj nekorektenda en la senco de (nekorekt)enda ridulo.gif
Kaj jen estas ankoraŭ unu malgranda sekreto: tiu mito pri korekta havas siajn geografiajn limojn. En kelkaj regionoj oni eĉ ne aŭdis ,ke korekta ne povas signifxi ĝusta kaj kelkaj naciaj vortaroj eĉ konsilas uzi la vorton korekta en tiu senco. Kaj se iu venas kun tiu mito tien, oni dekomence miras kaj poste sendas tiun al PMEG aŭ al Z (aŭ eĉ pli foren). Ĝuste pro tio Google montras amason da tiaj uzoj de korekta kaj pro tio via aserto, ke "en ĉi tiu tempo oni uzas alie" estas malĝusta
Ĉi tie mi jam legis tiom da mitoj, ke eble sufiĉas? Kiel la mito pri tio, ke el prepozicioj nur post "en" povas esti akuzativo ridulo.gif Cetere, mi ne scias geografiajn limojn de tiu mito, sed ekzistas variantoj de ĝi kiel "nur post en kaj sur", "nur post en sur kaj sub" sed ankaŭ tio estas mito

tommjames (Montri la profilon) 2009-januaro-16 10:38:24

Mi ĉiam pensis ke la frazo "Mi parolas Esperanton" ne eĉ estas transitiva konstruaĵo, sed pli ĝuste ĝi estas formo de la frazo "mi parolas en Esperanto" en kiu la prepozicio "en" estas forlasita, tiel ĝi necesigas la akuzativan signon. Kiam oni forlasas prepozicion oni devas uzi la signon de la akuzativo, sed tio ne signifas ke la frazo mem estas en la kutima akuzativ-verba senco. Mi rimarkas ke ReVo ne signas 'paroli' esti transitiva verbo, kaj mi supozas ke tio estas pro ĉi tiu kialo.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-16 13:39:25

tommjames:Mi ĉiam pensis ke la frazo "Mi parolas Esperanton" ne eĉ estas transitiva konstruaĵo, sed pli ĝuste ĝi estas formo de la frazo "mi parolas en Esperanto" en kiu la prepozicio "en" estas forlasita, tiel ĝi necesigas la akuzativan signon.
Tio tamen estas tikla demando. Iusence vi pravas. Sed mi pretas pledi nur por tio, ke la ago paroli mem ne estas transitiva. Eĉ en tiu sama PIV oni skribas, ke tranitiveco de verbo estas ne iu eco de verbo, sed daŭrigo de ĝia signifo. LAŭsignife jes, eblas aserti k tiu verbo ne estas transitiva, sed ĉu vi povas diri tion al germano ne pri la esperanta vorto "paroli", sed pri la germana vorto "sprechen"? Mi ne riskus, ĉar mi plej verŝajne estus neprava.
Iuj lingvoj havas tute transitivajn ĝuste samajn verbojn kaj pro tio ankaŭ la verbo paroli estas ambaŭ transitiva kaj ne.

ubuntuo (Montri la profilon) 2009-januaro-18 17:18:15

Miland:... Vi pruvis nenion krom via malĝentileco. ...
Ne unufoje pro kritiko de siaj "netuŝeblaj fundamentoj" Miland kaj horsto nomiĝas la kritikantojn "malĝentilaj".
Miland:... mi ne malŝparos pli da tempo pri vi ...
Kaj kio ĝi estas? Eble ĝuste malĝentileco? Eble pro via malŝparado da tempo por diskuti iu ĵus rezignis lernadon de Esperanto?
Laŭ mi opinioj de Ŝak estas tre logika, kaj vi, Miland, simple SCIAS. Miaopinie pli bone pensi ol nur scii.

Reen al la supro