Al la enhavo

Tradukaĵo de Itala al Esperanta Lingvo

de skeptikulo, 2009-januaro-30

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

skeptikulo (Montri la profilon) 2009-januaro-30 02:05:26

Geitalanoj, mi tre ŝatas la italan verkiston Alessandro Striggio. Mi faris multajn da klopodo sed mi ne sukcesis kompreni la malsupran tekston, kiun estas verkaĵo farita de li. Ĉu vi bonvole povus helpi min kaj traduki ĝin? Dankon.

Vi ricorda o boschi ombrosi,
de' miei lunghi aspri tormenti,
quando i sassi a' miei lamenti
rispondean fatti pietosi?

Dite: allor non vi sembrai
più d'ogni altro sconsolato?
Or fortuna ha stil cangiato
ed ha volti in festa i guai.

Vissi già mesto e dolente.
Or gioisco e quegli affanni
che sofferti ho per tant'anni
fan più caro il ben presente.

Sol per te, bella Euridice,
benedico il mio tormento.
Dopo 'l duol vie' più contento,
dopo il mal vie' più felice.

Se vi helpu min, mi metos filmon pri Euridice en YouTube. Ĝi estos en Esperanto.

ILuvEire (Montri la profilon) 2009-februaro-02 07:38:46

Mi penas traduki ĉi tio en la mateno. Krom se iu alia tradukas ĝin por vin.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-05 03:45:58

Se oni donas la sencon en Esperanto aŭ angla, mi penos helpi.

skeptikulo (Montri la profilon) 2009-februaro-05 08:41:46

Bedaŭrinde, ĉar mi ne scipovas kompreni tiun tekston en itala lingvo. Precipe ĉar ĝi estas itala el la fino de la 14-a jarcento.

La aŭtomataj lingviloj ankaŭ ne sukcesas traduki ĝin.

Do mi dependas je amikoj por helpi min...

jmarco (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 20:10:28

skeptikulo:Geitalanoj, mi tre ŝatas la italan verkiston Alessandro Striggio. Mi faris multajn da klopodo sed mi ne sukcesis kompreni la malsupran tekston, kiun estas verkaĵo farita de li. Ĉu vi bonvole povus helpi min kaj traduki ĝin? Dankon.

Vi ricorda o boschi ombrosi,
de' miei lunghi aspri tormenti,
quando i sassi a' miei lamenti
rispondean fatti pietosi?

Dite: allor non vi sembrai
più d'ogni altro sconsolato?
Or fortuna ha stil cangiato
ed ha volti in festa i guai.

Vissi già mesto e dolente.
Or gioisco e quegli affanni
che sofferti ho per tant'anni
fan più caro il ben presente.

Sol per te, bella Euridice,
benedico il mio tormento.
Dopo 'l duol vie' più contento,
dopo il mal vie' più felice.

Se vi helpu min, mi metos filmon pri Euridice en YouTube. Ĝi estos en Esperanto.
Ne estas facila traduko eĉ por mi kiu parolas la italan kiel unua lingvo, sed mi provos doni almenaŭ laŭsignifan tradukon:

Vi ricorda o boschi ombrosi,
de' miei lunghi aspri tormenti,
quando i sassi a' miei lamenti
rispondean fatti pietosi?


Ĉu vi memoras, o ombraj arbaroj
miajn longajn akrajn turmentojn
kiam ŝtonoj al miaj plendoj
respondis kompataĵojn

Dite: allor non vi sembrai
più d'ogni altro sconsolato?
Or fortuna ha stil cangiato
ed ha volti in festa i guai.


Diru: ĉu tiam mi ne ŝajnis al vi
pli ol ĉiuj aliaj senkuraĝiĝinta?
Nun la sorto ŝanĝiĝis
kaj farigis feston el malfeliĉoj

Vissi già mesto e dolente.
Or gioisco e quegli affanni
che sofferti ho per tant'anni
fan più caro il ben presente.


Mi jam vivis malgaje kaj bedaŭre
Nun mi ĝojas, kaj tiaj angoroj
kiajn mi dum tiom da jaroj suferis
plikarigas la nunan bonon

Sol per te, bella Euridice,
benedico il mio tormento.
Dopo 'l duol vie' più contento,
dopo il mal vie' più felice.


Nur pro vi, bela Euridice
mi benas mian turmenton
post ĉagreno ĝi pli kontentas
post doloro ĝi pli feliĉas.

Tiu ĉi estas verŝajne tre malriĉa traduko, ĉar mi ne ĉiam komprenis la kuntekston, kaj nur konas surface la grekan tragedion. Bonvolu pardoni min okulumo.gif
Ĝis

skeptikulo (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 08:40:29

Hoooo mia karulo, koran dankon!!!
Mi preparas la filmeton nun, post kelkaj tagoj mi metos ĝin en YouTube kaj vokos vin por spekti.

DANKEGEGEGEGEGEGON!

skeptikulo (Montri la profilon) 2009-majo-10 23:16:22

Reen al la supro