Al la enhavo

pri eblaj sinonimoj

de Azulreal, 2009-februaro-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Azulreal (Montri la profilon) 2009-februaro-21 11:28:24

Saluton al ĉiuj!

Nu, mia demando pri eblaj sinonimoj estas la jena: ĉu retejo kaj retpaĝaro malsamas aŭ ambaŭ havas saman signifon?

sal.gif

erikano (Montri la profilon) 2009-februaro-21 12:51:40

Azulreal:Saluton al ĉiuj!

Nu, mia demando pri eblaj sinonimoj estas la jena: ĉu retejo kaj retpaĝaro malsamas aŭ ambaŭ havas saman signifon?

sal.gif
Laŭ mi, la du vortoj samEGas.

Mi preferas kutime "RETEJO"(-n), ĉar malpli longa kaj pli simpla.

Kaj la populareco/fameco, ĉe Google, favoras pli "RETEJO" (900 000 citaĵoj) ol "RETPAĜARO" (cirkaŭ 120 000 citaĵoj).

Tamen, "Retpaĝaro" eble okaze povas utili, por pensigi/aludi "grandEGan retejon kun multEGaj paĝoj" (tia Vikipedio, LERNU okulumo.gif ... aŭ aliaj similaj). ? ?

Fine, la du vortoj estas komprenataj !
EStas la ĉef-aĵo, ĉu ne ?

Espi (Montri la profilon) 2009-februaro-21 17:08:28

Azulreal:Saluton al ĉiuj!

Nu, mia demando pri eblaj sinonimoj estas la jena: ĉu retejo kaj retpaĝaro malsamas aŭ ambaŭ havas saman signifon?

sal.gif
Saluton,

laŭ Reta Vortaro:

1. RETEJO [TTT-ejo] = parto de TTT, retnodo disponiganta rete atingeblajn hipertekstojn laŭ la normoj de TTT

2. RETPAĜO [TTT-paĝo] = peco de hiperteksto trovebla en TTT per retadreso (URL)

3. RETPAĜARO [TTT-paĝaro] = kolekto da TTT-paĝoj, precipe se ili havas komunan temaron aŭ aŭtoron

Amike
Espi

Azulreal (Montri la profilon) 2009-februaro-21 23:11:55

Dankon al ambaŭ!

Mi plibone komprenas... kvankam mi ne tute komprenas la citaĵon de Reta Vortaro pri "retejo". Ĉu iu povus diri al mi ekzemplon tiurilate? senkulpa.gif

kfa (Montri la profilon) 2009-februaro-22 11:25:33

Azulreal:... kvankam mi ne tute komprenas la citaĵon de Reta Vortaro pri "retejo". Ĉu iu povus diri al mi ekzemplon tiurilate? senkulpa.gif
Laŭ la ĉisupra citaĵo 'retejo' signifas la (virtualan) lokon, retregionon, angle "domain". La 'retpaĝaro' estas la kolekto de la paĝoj kiuj metitas en ĝi, do la entenaĵo de la retejo. Ĉu?
ridulo.gif

Azulreal (Montri la profilon) 2009-februaro-22 11:36:49

Ho! Jes! Mi finfine tute komprenas rido.gif
Dankon!

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-11 23:22:50

kfa:Laŭ la ĉisupra citaĵo 'retejo' signifas la (virtualan) lokon, retregionon, angle "domain". La 'retpaĝaro' estas la kolekto de la paĝoj kiuj metitas en ĝi, do la entenaĵo de la retejo. Ĉu?
ridulo.gif
Jes... Sed, laŭ la nunaj esperante uzoj, mult-videblaj ĉe "Google"... kaj ankaŭ kun la vortaro de LERNU :

"Retejo" tamen samas "retpaĝaro", kaj ambaŭ signifas proksime la sekvaj vortoj (en pluraj lingvoj) :

angla : "web site" - français : "site Internet" - Germana : "Webseite" aŭ (oder) "internetauftritt"

Ciuj signifas ĉi TIAN simplan retradreson :

http://www.nomo.com
(aŭ nomo.net, .fr, .de, ktp.)

Amike. Ĝis.

Reen al la supro