Al la enhavo

dankon pro / por

de crescence, 2009-marto-09

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-09 11:36:41

Saluton al ĉiuj,

Mi legas en la artikoloj de tiu forumo :

"Dankon por viaj komentoj"

kaj

"Dankon pro viaj komentoj"

Kion preferi ?

Dankon por/pro viaj respondoj ! rido.gif

Sxak (Montri la profilon) 2009-marto-09 11:39:48

preferu pro
sed ankaŭ por estas uzata kaj ne estas eraro

Martinbr (Montri la profilon) 2009-marto-09 12:13:10

En PMEG, klarigoj kaj ekzemloj pri por kaj pro ĉe dankmotivoj troveblas ĉi tie kaj tie ĉi.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-09 18:02:05

Mi dankas vin du.

Mi uzos de nun unue "pro".

Ankaŭ dankon pro hiperligo de hejm-paĝo bertilow.com/pmeg, kion mi ne sciis.

Stephan S (Montri la profilon) 2009-marto-14 10:08:18

Se la homo estas rusa, li/ŝi ne havas tiun demandon. Sed povas esti malfacile respondi al angloj, ekzemple, kiuj uzas "for" por "por" kaj "pro"

Kiel oni povas respondi?

Sxak (Montri la profilon) 2009-marto-16 08:16:37

Stephan S:Se la homo estas rusa, li/ŝi ne havas tiun demandon.
Mi tute ne povas konsenti kun vi. En la rusa lingvo ni ĉi tie uzas prepozicion, kutime tradukatan kiel por. Eble ĝuste pro tio en la komenca periodo de Eo Z (kaj verŝajne multaj aliaj) uzis ĝuste por.
Sed mi atentigas vin, ke laŭ la senco ĉi tie devas esti ĝuste pro.

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-19 17:26:45

crescence:Mi dankas vin du.

Mi uzos de nun unue "pro".

Ankaŭ dankon pro hiperligo de hejm-paĝo bertilow.com/pmeg, kion mi ne sciis.
Mi opinias ke, por franca-parolantoj (kiel vi), la signifo/senco de "pro" estas proksima je "par rapport à" en la franca lingvo...

Do, mi preferas "dankon pro"...

Sed, esperanto estas "libera" lingvo, kun malmute reguloj (16 ekzakte) rideto.gif :

Do, mi opinias... ke vi povas paroli tiel, kiel vi volas... se iel vi estas komprenata !

Reen al la supro