Al la enhavo

Rapide respondata demando

de jchthys, 2009-marto-10

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-10 21:31:39

Kion oni diras?

[LISTO]
"Estas rekomendate, ke vi metas ĉiujn..."
"Estas rekomendata, ke vi metas ĉiujn..."[/list]Mi supozas, ke la unua estas ĝusta, se mi volas certi.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-10 22:53:31

Jes, la unua estas ĝusta ĉar ne estas subjekto en la frazo.

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-11 13:33:34

Rogir:Jes, la unua estas ĝusta ĉar ne estas subjekto en la frazo.
Nu, la subjekto estas frazeto.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-marto-12 04:58:43

Adjektivoj nur modifas substantivojn, kaj adverboj modifas verbojn. La unua estas ĝusta, ĉar estas ne substantiva subjekto, nur verbo.

Angle, la frazo komencas "It is recommended that...".

Sed, kio signifas "it"? Vere, nenio. Ĝi havas anglan gramatikan funkcion, sed vere ne signifas ion ajn. Esperante, ni forigas tiun vorton, se ĝi ne referas al io. Se estus nur verbo, tiam ni devus uzi adverbon anstataŭ adjektivo.

MarkIB (Montri la profilon) 2009-marto-12 08:34:24

Mia provo:
Rekomendinde, vi metu ĉiujn ...

Tamen, mi estas nur komencanto..

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-12 13:46:57

Mi ĵus tradukis la programon [url=www.mnemosyne-proj.org]Mnemozinon[/url] en Esperanton, kaj mi uzis: Estas rekomendate, ke vi metas . . .

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-12 17:42:47

MarkIB:Mia provo:
Rekomendinde, vi metu ĉiujn ...

Tamen, mi estas nur komencanto..
Saluton!

Rekomendinde? Angle: "worth recommending"? Mi ne pensas, ke tiu estas la intencita vorto.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-12 18:07:58

Saluton!

jchthys:Kion oni diras?

[LISTO]
"Estas rekomendate, ke vi metas ĉiujn..."
"Estas rekomendata, ke vi metas ĉiujn..."[/list]Mi supozas, ke la unua estas ĝusta, se mi volas certi.
Mi do certigu vian supozon. rideto.gif

Al tiuj, kiuj povas elteni malpli pasivecan stilon kaj ne timas uzi pronomon, kiu same kaŝas la identecon de la rekomendanto, eble rekomendindus jena vortigo:

Oni rekomendas, ke vi metu ĉiujn ...

aŭ eĉ

Oni rekomendas meti ĉiujn ...

Kaj tio sugestas, ke eble vi fakte uzu:

Estas rekomendate meti ĉiujn ...

ĉar, se la anglalingva ekvivalento estas

It is recommended that you put all ...

la you verŝajne signifu oni, do la rekomendo ne celas difinita(j)n persono(j)n (kiel en you, John|Jane||Mr.|Ms. Smithyou all|guys).

Kolonjano

Reen al la supro