Al la enhavo

Oni fritas aŭ rostas ovaĵon?

de Andreo Jankovskij, 2009-marto-12

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-marto-12 21:20:40

lango.gif

Ĉu oni kutime fritasrostas ov-aĵ-on sur pato?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-marto-12 21:26:57

En Reta Vortaro mi trovis:

rosti
1. Kuiri manĝaĵon elmetante ĝin al varmego sur kuirkrado, sur rostostango, en forno, en elektra aparato aŭ en kaserolo, ne uzante grason nek akvon: rosti ŝafon super la fajro; rosti terpomojn, grajnojn, panon, kafon, tabakon; ili manĝu la viandon en tiu nokto rostitan sur fajro; panon kaj rostitajn grajnojn kaj freŝajn grajnojn ne manĝu ĝis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; ekstere la virinoj rostis la Paskan ŝafidon; rostita ansero farĉita per prunoj kaj pomoj; oni rostis tutajn bovojn; "baki", "friti".

2. (figure) Eligi varmegon: kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme; sur la ĉielo senhalte brulis la suno, kies ĉiu radio rostis kaj blindigis. "ardi".

friti
Kuiri manĝaĵon en varmega oleo aŭ graso: frititaj terpomoj, fiŝoj. "rosti", "baki".

pato
Malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti; fritilo.

lango.gif
Interese kion estas skribite en PIV, kaj kia estas via opinio?

henma (Montri la profilon) 2009-marto-12 21:27:58

Andreo Jankovskij:lango.gif

Ĉu oni kutime fritasrostas ov-aĵ-on sur pato?
Nu, jes, mi kutime fritas ovojn kaj aliaj ovaĵojn.

Fakte, hodiaŭ mi manĝis manĝaĵon, faritan el ovoj, faruno, kaj kaĉigitaj pizoj, kaj ĝi estis tre bongusta.

Amike,

Daniel.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-12 21:32:01

Andreo Jankovskij:lango.gif
Interese kion estas skribite en PIV, kaj kia estas via opinio?
Mi opinias la retan vortaron tre bona! Sed, bedaŭrinde, mi ne havas la PIV-on, do mi ne povas opinii pri ĝi.

Amike,

Daniel.

Jasminka (Montri la profilon) 2009-marto-12 21:53:17

PIV:

rosti:
Kuiri manĝaĵon elmetante ĝin al varmego sur krado, sur trapikilo aŭ en kaserolo, uzante nek grason nek akvon

friti:
Kuiri en bolanta oleo aŭ graso

Reen al la supro