Al la enhavo

loĝi

de crescence, 2009-marto-13

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-13 11:02:03

Saluton,

En franca lingvo, oni uzi la saman vorton "habiter" en la frasoj : "habiter une maison" kaj "habiter un pays".

Ankaŭ cû, en esperanta lingvo, uzi la saman vorton "loĝi" eblas ?

Dankon

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-marto-13 13:00:26

crescence:Saluton,

En franca lingvo, oni uzi la saman vorton "habiter" en la frasoj : "habiter une maison" kaj "habiter un pays".

Ankaŭ cû, en esperanta lingvo, uzi la saman vorton "loĝi" eblas ?

Dankon
Ne vi devas uzi la vorton: enloĝi.

Mi loĝas en domo
Mi enloĝas domon

Ĉu mi povis helpi vin?

Angelos (Montri la profilon) 2009-marto-13 13:29:22

Jes, vi loĝas kaj en domo, kaj en lando (kaj vi enloĝas domon aŭ landon).

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-13 17:51:33

Dankon pro viaj helpoj.

Ĉu uzi tiun konstruadon [prepozicio luta kun verbo] ĉiam eblas ?

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-13 18:22:56

FrankoVoglero:Ne vi devas uzi la vorton: enloĝi.
Estas montrinde ke fakte oni ja povas uzi "loĝi", pro la eblo ellasi prepozicion, per tio necesigante la akuzativan signon. El PMEG...

PMEG:Urbon loĝatan ili ne trovis.[Ps.107] = Urbon, en kiu iu loĝas, ili ne trovis. Tiu okazo estas tamen nur ŝajne erara, ĉar loĝi fakte povas esti objekta.

Normale oni ne diras mi loĝas tiun domon, sed tio ne estas eraro. Alia tia verbo estas iri. Plej ofte oni diras, ke iu iras ekz. sur strato aŭ laŭ vojo, sed oni povas ankaŭ uzi objekton: Li piede ekiris la vojon.

Espi (Montri la profilon) 2009-marto-13 19:48:25

Saluton,

nur rimarketo de mi.
Mi anstataŭus enloĝi per ekloĝi (ekz. laŭ Reta Vortaro kaj germana-Esperanta librovortaro).

Amike
Klaus-Peter

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-13 23:38:57

Saluton!

Espi:Mi anstataŭus enloĝi per ekloĝi (ekz. laŭ Reta Vortaro kaj germana-Esperanta librovortaro).
Ĉu ne

enloĝi landon = loĝi en lando

kaj

ekloĝi = komenci loĝi

estas malsamaj aferoj?

Kolonjano

Espi (Montri la profilon) 2009-marto-14 01:01:38

KoLonJaNo:Ĉu ne

enloĝi landon = loĝi en lando

kaj

ekloĝi = komenci loĝi

estas malsamaj aferoj?

Kolonjano
Saluton KoLonJaNo,

mi ne trovis la terminon „enloĝi“, sed „enloĝiĝi“ = sin loki en loĝejon.

„Ekloĝi“ (ntr) = alpreni kiel loĝejon (ekz.: Ili trovis valon en la lando Ŝinar, kaj tie ekloĝis.)

Aŭ: Morgaŭ mi ekloĝos en nova loĝejo.

Sed, se vi volos ekloĝi en alia lando, vi „enmigros“ en alian landon.
Poste vi estos loĝanto de tiu lando.

Amike
Klaus-Peter

(nun mi estas iranta dormi - ĝis!)

Reen al la supro