Al la enhavo

Tradukaĵoj de teknikaj/aliaj esprimoj

de fantazo, 2009-marto-13

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

fantazo (Montri la profilon) 2009-marto-13 17:43:44

Saluton,

mi ofte trovas, ke esperanto ne havas
esprimoj por nova/malnova teknika kreaĵoj.
Do mi kreis tiun fadenon por kolekti
esprimoj por teknikoj, aĵoj, homoj, agoj,
ktp. kiuj
rilatas al tekniko aŭ aliaj aĵoj.

Eble, iu uzos tiujn datojn por plibonigi
la komputeko.net

fantazo (Montri la profilon) 2009-marto-13 18:09:56

en: "genetic programming"
eo: genetika programado?

en: "hacker"
eo: hakisto?

en: "hacking"
eo: hakado?

en: "urban hacking"
eo: urba hakado?

en: "hackerspace" Hackerspaces
eo: hakloko? hakistloko?

fantazo (Montri la profilon) 2009-marto-13 18:12:13

en: "ubiquitous computing"
eo: ĉiea komputado?

Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-marto-13 18:41:45

Verdire mi iom necertas ĉu 'haki' bone komunikas la signifon kiun vi celas... plej ofte al tiu verbo eblas apliki nur la ideon 'dispecigi'.

Kvankam oni ne ĝin konsideru aŭtoritato rilate bonstilan Esperanton, Vikipedio sugestas 'kodumulon' por 'hacker' en la jena artikolo:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kodumulo

fantazo (Montri la profilon) 2009-marto-13 18:56:06

Bone! Mi serĉis tion esprimon longe,
ĉar tion estas la pli pozitivan esprimon
por "hacker". Kaj ne ĝi tio estas en gazetoj.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-13 21:42:16

Saluton!

Novico Dektri:Kvankam oni ne ĝin konsideru aŭtoritato rilate bonstilan Esperanton, Vikipedio sugestas 'kodumulon' por 'hacker' en la jena artikolo:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kodumulo
En Komputada leksikono troveblas kelkaj proponoj por E-igi la anglan hacker permesante laŭbezonan elekton de taŭga termino. rideto.gif

Kolonjano

milupo (Montri la profilon) 2009-marto-13 22:37:10

KoLonJaNo:
En Komputada leksikono troveblas kelkaj proponoj por E-igi la anglan hacker permesante laŭbezonan elekton de taŭga termino.
Vi ankaŭ povas uzi la Komputekon, plurlingvan projekton pri esperantaj komputilaj terminoj.

Reen al la supro