Al la enhavo

transcript of Mazi Revanas Al Gondolando

de dukemasuya, 2009-marto-14

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

dukemasuya (Montri la profilon) 2009-marto-14 06:34:09

http://www.youtube.com/watch?v=XTZFqIoR_DY

Can someone make a transcript of this video? Dankon!

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-14 19:52:45

Ĉi tiu estas esperantlingva forumparto, bonvolu skribi en esperanto.

dukemasuya (Montri la profilon) 2009-marto-15 02:03:29

Rogir:Ĉi tiu estas esperantlingva forumparto, bonvolu skribi en esperanto.
Sed mi estas komencanto.
Mi petas skripton de la video:
http://www.youtube.com/watch?v=XTZFqIoR_DY

Dankon!

henma (Montri la profilon) 2009-marto-16 05:33:20

Mi jam havas transskribon de iom pli ol 4 minutoj.

Morgaŭ mi pensas tion, ke mi povas aldoni ion plu.

Amike,

Daniel.

-----------
Mazi (kantante): Al la kosmo ĝoje
sub mia komando
venas mi refoje
al Gondolando

Mazi: Saluton, mi estas Mazi, granda Mazi.

(Aperas titolo)

Karlo: Mmm, cent kvindek arboj tie, kaj tridek arboj ĉi tie. (Al la kamerao) Saluton, mi estas Karlo.
Petro: Saluton, mi estas Petro. Bonvenon al Gondolando. Jen la palaco, jen la reĝo.
Reĝo: Saluton, mi estas la reĝo de Gondolando.
Petro: Jen la reĝino
Reĝino: Saluton, mi estas reĝino.
Petro: Jen ilia filino, Princino Silvja.
Silvja: Saluton!
Petro: Kaj la edzo de Silvja, Karlo.

Mazi: Karlo, ĉu vi aŭdas min?
Karlo: Kiu parolas?
Mazi: Mi, Mazi.
Karlo: Ho, saluton, Mazi, kiel vi fartas?
Mazi: Dankon, bone. Je kioma horo komenciĝas la festeno?
Karlo: Je la kvina tridek posttagmeze.
Mazi: Ho, ve! Mi malfruas.
Karlo: Tute ne! Vi ne malfruas, Mazi. Vi venis frue.
Mazi: Frue?
Karlo: Jes, la festeno komenciĝas je la kvina tridek.

(Kiom ... Kioma ... Kioma horo estas? Estas la oka.

Virino: Venu je la deka.
Petro: Ĝis!
Virino: Estu frue!

Virino: Kie li estas?
(La deka horo dek kvin minutoj, kvarono post la deka ... La deka tridek, duono post la deka ... La deka kvardek kvin, kvarono antaŭ la dek unua)
Virino: Vi venas malfrue! Vi malfruas!
Petro: Male, mi venis frue! Estas kvarono antaŭ la deka!
Virino: Tute ne! Estas la dek unua.
Petro: Jes, vi pravas. Sed mi aĉetis ion por vi.

Mazi: Kioma horo estas nun en Gondolando?
Karlo: Estas la deka dek kvin, kvarono post la deka matene.
Mazi: Ho, ĉi tiu horloĝo montras kvaronon antaŭ la tria kaj ĉi tiu la kvaran tridek. Ĉi tiu montras la dekan dek kvin, kvaronon post la deka.
Karlo: Vi venis ĝustatempe.
Mazi: Kie estas Silvja?
Karlo: Mi ne scias. Sed ni havas surprizon por vi.
Mazi: Surprizo? Kia surprizo?
Karlo: Ho, tio estas sekreto.
Mazi: Nu, diru!
Karlo: Ne. Tio estas sekreto. Atendu iom.
Mazi: Bone. Ĝis la revido, dum la festeno.
Karlo: Ĝis!

henma (Montri la profilon) 2009-marto-17 22:36:20

henma:Morgaŭ mi pensas tion, ke mi povas aldoni ion plu.
Ho, mi ne povis aldoni ion hieraŭ. Sed pli bone malfrue ol neniam, ĉu ne?

Mi ripetas la lastajn liniojn el la transskribo de mia antaŭa mesaĝo.

Amike,

Daniel.

-----------
Karlo: Ne. Tio estas sekreto. Atendu iom.
Mazi: Bone. Ĝis la revido, dum la festeno.
Karlo: Ĝis!

(Kies)

Karlo: Jen vi! Mia sekreto. Aminda! Kies bebo vi estas?
Silvja: Nia bebo, klare.
Karlo: Jes, vi estas nia bebo. Kies fingroj ili estas?
Silvja: Ili estas de Aminda.
Karlo: Kies piedfingroj ili estas?
Silvja: Ankaŭ ili estas de Aminda. Ili estas ŝiaj.
Karlo: Kaj, kies okuloj ili estas?
Silvja: Ili estas viaj okuloj, Aminda. Beletaj. Kaj ĉi tio estas via nazeto. Via!

(Kiom ... Kiom? ... Kiom da?)

Kanto:
Kiom da fingroj
dek aŭ pli?
kiom da okuloj
havas vi?

Jen dek manaj fingroj
kaj piedaj dek.
Du okuloj brunaj
kaj unu nazet'
Du okuloj brunaj
kaj unu nazet'

Karlo: Kaj kiom da dentoj vi havas? Aŭ!
Silvja: Malbona Aminda! Sufiĉas, ni iru.
Karlo: Ĉu ni estas pretaj por la festeno?
Silvja: Preskaŭ! Ni estas preskaŭ pretaj. Korvaks preparas torton, grandan torton, grandegan torton.

Korvaks: Hm, nu, kion diras tiu aĉa libro? Ha! Kio necesas? Faruno, jes, faruno, sukero, rosinoj. Ho! Mi malŝatas ĉi tiun laboron. Ha! Bonan tagon! Mi estas Korvaks. Ovoj, butero... Ho, mi bezonas helpon.

Gardisto: Rigardu, Korvaks, li helpos al vi. Kondutu bone, se vi ne volas reveni al ni.
Korvaks: Nu, kiu vi estas? Diru vian nomon.
Trombo: Trombo! Mi estas malbona. Gardu vin!
Korvaks: Malbona, ha.
Trombo: Mi konas vin, Korvaks. Ankaŭ vi estas malbona.
Korvaks: Jes. Ne! Mi estas saĝa!
Trombo: Kion vi faras, Korvaks?
Korvaks: Mi preparas torton, grandan torton, grandegan torton. Nun portu al mi sukeron, kaj ovojn, kaj pomojn, kaj...
Trombo: Hm, aĉa laboro.
Korvaks: Mi malamas laboron, kaj ankaŭ Karlon, kaj multe pli, Mazin.
Trombo: Mazi? Kiu estas Mazi?
Korvaks: Vi vidos lin. La festeno okazos honore al Mazi.
Trombo: Kion li ŝatas manĝi?
Korvaks: Horloĝojn.
Trombo: Horloĝojn?? Ĉu li manĝas horloĝojn?
Korvaks: Jes, horloĝojn. Mazi manĝas horloĝojn. Nun, eklaboru. Mi malamas tiun monstron, mi malamas Karlon, sed mi amas Princinon Silvja.

Karlo: Saluton, Mazi! Bonvenon al Gondolando!
Mazi: Saluton, Karlo! Via majesto...
Reĝo: Estas bone vidi vin denove, Mazi.
Reĝino: Ho, Mazi. Mi estas feliĉa revidi vin.
Mazi: Ankaŭ mi, via majesto.
Silvja: Jen mia sekreto, Mazi.
Mazi: Silvja! Ho, bebo! Kiom agrabla surprizo. Via infano?
Silvja kaj Karlo: Jes! Ĝi estas nia.
Reĝo: Klare ilia.
Mazi: Ĉu ĝi estas li aŭ eble ŝi?
Silvja: Tio estas knabino. Ni nomas ŝin Aminda.
Mazi: Ho! Vere aminda bebo.

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-18 23:24:01

dukemasuya: Sed mi estas komencanto.
Mi petas skripton de la video:
http://www.youtube.com/watch?v=XTZFqIoR_DY

Dankon!
Do... : Brave kaj koran bonvenon !! sal.gif

dukemasuya (Montri la profilon) 2009-marto-19 07:48:06

erikano:
dukemasuya: Sed mi estas komencanto.
Mi petas skripton de la video:
http://www.youtube.com/watch?v=XTZFqIoR_DY

Dankon!
Do... : Brave kaj koran bonvenon !! sal.gif
Mi tre dankas vin!

dukemasuya (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 06:42:01

Mi petas skripton de la video dua ankaŭ:
http://www.youtube.com/watch?v=X9KI5rr4wa4

Kaj, kio signifas angle "iom da..."? Dankon!

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 20:05:51

dukemasuya:Kaj, kio signifas angle "iom da..."? Dankon!
“Some”, kaj oni uzas ĝin kun nomo: ekzemple “iom da mono” signifas “some money”.

dukemasuya (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 22:03:41

jchthys:
dukemasuya:Kaj, kio signifas angle "iom da..."? Dankon!
“Some”, kaj oni uzas ĝin kun nomo: ekzemple “iom da mono” signifas “some money”.
OK, nun mi komprenas. Dankon por helpi al mi!

Reen al la supro