Al la enhavo

Strangaj kvazaŭ-(pseŭdo-)anglaj vortoj en mia lingvo... kaj en via ?

de erikano, 2009-marto-20

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-20 22:16:03

En la franca lingvo, nuntempe, ni tre ofte uzas multajn(kvazaŭ-)anglajn vortojn... kiuj ne signifas same en la angla senkulpa.gif !!

Ĉu tiu fenomeno / okazaĵo ekzistas ankaŭ en viaj lingvoj ?? (krom la angla, kompreneble...) ?

Ekzemple, en la franca lingvo, ni uzas :

-(france) "parking", signifas(angle) "car park" (esperante : aŭtoparkejo)

- "Building" (france) signifas "sky-scrapper"(angle) (esperante : altega-konstruaĵo)

- "footing"(france) signifas "jogging"(angle) (Eo : kureto aŭ kuradeto)

Ktp...

Ĉu vi scias aŭ pensas samajn strangajn "kvazaŭanglajn" vortojn, en viaj lingvoj ? (aŭ aliajn en la franca...)

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-20 22:49:01

Mi pensis alian :

"jogging" (nur en Francio !) signifas : sport-vestaĵo ! (angle "Sportswear ?" aŭ "sweatsuit ?")

Estas multaj aliaj tiaj uzataj vortoj, en Francio... Mi aldonos tiam, kiam mi rememoros ilin.

Espi (Montri la profilon) 2009-marto-21 01:46:33

Saluton,

ekzemplo el la germana:

Ĉi tie estas vendata "body bag" kiel "dorsosako" aŭ "tornistro".
En la angla "body bag" signifas "mortintosako".
Tre bona traduko, ĉu ne? demando.gif

Amike
Espi

ceigered (Montri la profilon) 2009-marto-21 03:54:29

Espi:Saluton,

ekzemplo el la germana:

Ĉi tie estas vendata "body bag" kiel "dorsosako" aŭ "tornistro".
En la angla "body bag" signifas "mortintosako".
Tre bona traduko, ĉu ne? demando.gif

Amike
Espi
Mi pensas ke "body bag" estas firmo de akva sportoj kaj tera sportoj (nu, en Aŭstralia almenaŭ). Ne estas rara por trovi la nomon "body bag" uzatan ekster la konteksto de mortintosako en la angla lingvo, ĉar la vortoj "body" kaj "bago" estas tre ĝenerala. Ekz:

"The term body bag is sometimes used for fashion or other bags worn on the body (sling body bag or across body bag) and this sense has no connection with either of the two above senses."

(La termino "body bag" estas foje uzanta por modo aŭ aliaj sakoj kiuj estas portata sur la korpo (ekz, ekz ktp) kaj tiu kompreno ne havas rilato kun la kompreno de mortintosako) - ne estas ĝusta traduko, sed tiu ĉi donas la ĉefa punkto lango.gif

Sed, la franca ekzemploj estas tre strangaj lango.gif.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-21 07:39:27

En la germana, "Handy" signifas "poŝtelefono" (angle "mobile phone"). "handy" en la angla signifas "oportuna" (germane "praktisch").

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-21 10:38:31

Mi proponas la vorton "promenkuri" por "jogging".

Espi (Montri la profilon) 2009-marto-21 10:53:29

horsto:Mi proponas la vorton "promenkuri" por "jogging".
Saluton Horst,

mi eĉ trovis la terminon "ĵogi".
Sed tiuj neologismoj mi ne ŝatas. Do ofte sufiĉas la Esperantan terminaron (ekz. via "promenkuri") por formi novajn vortsignifojn, aŭ ĉu ne? demando.gif

Amike
Klaus-Peter

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-21 14:42:52

Saluton!

darkweasel:En la germana, "Handy" signifas "poŝtelefono" (angle "mobile phone"). "handy" en la angla signifas "oportuna" (germane "praktisch").
Mi memoras pri uzado de la pseŭdoanglismo Handyman por uzanto de poŝtelefono, kiu estis iom nekutima, ekzotika, ridinda, ... persono pro sia kondutmaniero en epoko, kiam poŝtelefono ankoraŭ estis malofta aparato en la mano de privatulo kaj donis prestiĝon eĉ al krome tute "negrava" persono.

Iom ironie handyman en la angla ja estas ĉiofaristofaktoto -- ne nepre la plej prestiĝa posteno.

En la jaro 2009 la nombro de (privataj) poŝtelefonoj jam delonge superas tiun de la fikstelefonoj kaj eĉ faktoto nepre kunportu tian aparaton por povi aŭdi la voĉon de sia mastro ĉie kaj ĉiam ajn ...

Kolonjano

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-21 15:56:15

Ni, Francanoj ( okulumo.gif ), uzas ankoraŭ

"Dressing" aŭ "Dressing room", signifante (proksime) "ŝranko-ĉambron", ĉambron por ordometi vestoj (nur) en hejmo/loĝejo

Mi kredas ke "Dressing room" havas malsaman signifon en la angla, ĉu ne ?

MikeDee (Montri la profilon) 2009-marto-22 21:46:43

de: Backshop, en: bakery, eo: bakejo
de: Service Point, en: Information, eo: informejo

Reen al la supro