Al la enhavo

pronomoj

de crescence, 2009-aprilo-01

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 08:42:43

Saluton,

Kial Z. ne kreis la pluralon de la pronomoj kun la litero "j", tiel :

mi -- mij (= ni)
ci -- cij (= vi)
li -- lij (= ili)
ŝi -- ŝij (= ili)

Kial i- antaŭ la vorto li por krei la pluralon ili, anstataŭ uzi la literon -j ?

tommjames (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 09:21:30

crescence:Saluton,

Kial Z. ne kreis la pluralon de la pronomoj kun la litero "j", tiel :

mi -- mij (= ni)
ci -- cij (= vi)
li -- lij (= ili)
ŝi -- ŝij (= ili)

Kial i- antaŭ la vorto li por krei la pluralon ili, anstataŭ uzi la literon -j ?
Hmm laŭ mi la diferenco inter "mi" kaj "mij" estas tre malfacile aŭdebla. Same kun la aliaj.

KienLi (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 10:43:00

crescence:
Kial Z. ne kreis la pluralon de la pronomoj kun la litero "j", tiel :
Demandu lin okulumo.gif

More (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 11:45:49


Tamen, laŭ mia opinio, ekzistas neniu perfekta lingvo. Ili, nek enhavas difektojn nek enhavas virtojn, simple tio dependas de la vidpunkto de ĉiu persono. La esperanta lingvo estas tiel, kaj tiel estas kiel mi ŝatas ĝin. Ni ĉiuj havas lingvon interne kaj, fakte, mi pensas ke tio estas ĉiam pozitive por nia imagado.

Kial la pronomoj tiel estis kreitaj?
Nu, verŝajne ili havas latinan originon kaj Zamenhof preferis simpligi ilin per mallongaj silaboj.

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 12:33:21

crescence:Saluton,

Kial Z. ne kreis la pluralon de la pronomoj kun la litero "j", tiel :

mi -- mij (= ni)
ci -- cij (= vi)
li -- lij (= ili)
ŝi -- ŝij (= ili)

Kial i- antaŭ la vorto li por krei la pluralon ili, anstataŭ uzi la literon -j ?
Laŭ mia opinio, tiaj pronomoj finiĝantaj per -j estas ne nur malfacile distingeblaj de la singularaj, sed ankaŭ tre malbonsonaj. Ili ja sonas iom ruse...

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 13:28:04

Mi pensas, ke pli bona solvo estintus "imi" por "ni", "ivi", por multnombra "vi" kaj.. "ili"/"iŝi"/"iĝi". Eble eĉ "isi" kaj "ioni"...

Tamen, "vi" kaj "ivi" havus la problemon, ke ĝi povus evolui kiel la latina "tu" kaj "vos". En la latina, oni uzis "tu", kiam oni parolis al unu persono, kaj "vos", kiam oni parolis al pluraj personoj - sed ĝi evoluis (ekz. france) en "vous" por kaj unu kaj multaj personoj - kaj "tu" por unu persono, kiun oni "bone konas" (esp. "ci"). Do, eble oni uzus nun "ivi" kiel pli "formala" pronomo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 23:29:35

Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 02:55:07

Rogir:Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?
Ne, oni ne povas. Mi ŝatas la solvon de darkweasel, kiun mi memstare ankaŭ eltrovis; sed kiam oni norme parolas, kaj precipe kiam oni skribas, oni devas uzi la normajn formojn, ĉar ili estas plej konataj.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 10:05:36

Rogir:Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?
Jes,

"mia" estas prononcata per du sonoj : mi-a.

"mija" estas prononcata per tri sonoj : mi-j-a

R2D2! (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 15:44:20

crescence:"mija" estas prononcata per tri sonoj : mi-j-a
Tıo estus “mi-ja”

—Ilhuıtemoc δ

Reen al la supro