Al la enhavo

Esperanta rendevuo en kafejo, en Parizo, 6a de majo (2009)

de erikano, 2009-aprilo-13

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 19:09:32

Bonan tagon !

Ĉu vi loĝas en (aŭ apud) Parizo, Francio ?

Ni (kelkaj loĝantoj de Parizo, en la 10a kvartalo), organizos rendevuo por paroli Esperanton kaj pri esperanto, kaj ankaŭ pri "lingvaj problemoj en Eŭropo" (perspektive de la venonta Eŭropa-parlamento voĉdonado), en Parizo, la 6a de majo.

Vi povas sciigi tion, iamaniere, al ĉiuj ge-esperantistoj loĝantaj proksime Parizon, kiujn vi konas :

"Café Esperanto" (La rendevuo estas nomata "Esperanto-Kafejo")
Merkredo 6a de majo (2009) je 19h (ĝis, eble, 21h)

Café "Le Zocco" (Ĉi-tio estas la ejo de la rendevuo)
22 avenue Claude Vellefaŭ
75010 Paris
Subo-trajno*-stacioj : "Goncourt" aŭ "Colonel Fabien"


Kontakto :
Erikano (esperanto @reperageurbain.com )

P.S. : Se la unua rendevuo suksesas aŭ "plaĉas", ni organizos monatan rendevuon, ĉiu unua merkredo de ĉiu monato...

Korajn salutojn !

*: anstataŭas la neprononceblan ( rido.gif laŭ-mi)vorton “Metroo” ... okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 20:14:57

erikano:
*: anstataŭas la neprononceblan ( rido.gif laŭ-mi)vorton “Metroo” ... okulumo.gif
Kial la vorto estas ne prononcebla?
me-tro-o
Vi certe povas prononci tiujn tri silabojn, ĉu ne?

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 17:45:52

horsto:
erikano:
*: anstataŭas la neprononceblan ( rido.gif laŭ-mi)vorton “Metroo” ... okulumo.gif
Kial la vorto estas ne prononcebla?
me-tro-o
Vi certe povas prononci tiujn tri silabojn, ĉu ne?
Certe... Mi povas. Mi ŝercis... (kvankam la vorto "metroo" estas ankaŭ iom simila al la vorto "metro"... Alia malfacilaĵo.)

Sed, Horsto, ĉu vi ne ŝatas ankaŭ la vorton "Subotrajno" ?

Mi pensis tion ĉar estas simila al "UnterBahn" en la germanlingvo...

Mi povus ankaŭ diri "urbosubotrajno", sed ĝi estus iom longa... ĉu ne ?

La ĉefaĵo estas ke vi komprenas pri kio mi parolas. Ĉu vi ? rido.gif

Mi estas "urba-sociologisto", kaj mi pripensas pro faka-vortaro pri urboj kaj "urbologio". Do, ankaŭ mi serĉas trovi samsignifo-vortojn en tiu fako/temo , (eble) pli (tuj) kompreneblajn por ekster-eŭropanoj...
Ĉar mi bonvolus krei profesia-reton ankaŭ kun ĉinoj kaj aliaj azianoj.

Jen alia ekzemplo : Tramo = Stratotrajno, tuj komprenebla laŭ mi. (Ankoraŭ kiel en la germana "StrassenBahn" ! Germanlingvo estas simpla lingvo, fine !okulumo.gif)

Amike. Ĝis.

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 20:20:31

erikano:
La ĉefaĵo estas ke vi komprenas pri kio mi parolas. Ĉu vi ? rido.gif
Jes, mi certe plejparte komprenas vin. Sed la sento pri kio estas komprenebla, povus trompi vin pro la gepatra lingvo. Eble eksterlandanoj, ekz. el Azio, havas pli da problemoj kompreni vin.
erikano:
Sed, Horsto, ĉu vi ne ŝatas ankaŭ la vorton "Subotrajno" ?
La vorto ne estas tre preciza. Ĉu tio ne povus ankaŭ esti iu subklaso de trajnoj? Pli preciza estas "subtera fervojo".
erikano:
Mi pensis tion ĉar estas simila al "UnterBahn" en la germanlingvo...
"Untergrundbahn" estas la germana vorto, sed la germanoj nur diras "U-Bahn".
erikano:
Germanlingvo estas simpla lingvo, fine !
Mi ne certas pri tio, sed rilate al kunmetitaj vortoj la germana estas preskaŭ same simpla kiel Esperanto.

Amike. sal.gif

novatago (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 02:38:21

erikano:
Subo-trajno*-stacioj
*: anstataŭas la neprononceblan ( rido.gif laŭ-mi)vorton “Metroo” ... okulumo.gif
Ĝi ŝajnas prononcebla al mi. Tamen se mi ŝanĝus ĝin, mi dirus subteran trajnon aŭ suburban trajnon aŭ eble suburbilon. La lasta eble ne estas la plej klara...

Ĝis, Novatago.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 05:43:32

Se al vi ne plaĉas vorto metroo, vi povas uzi vorton metropoliteno. Metropoliteno ne ĉiam estas suburba fervojo,
en Moskvo estas linioj surteraj.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 05:52:53

Pardonu min, se ĉu ne estas strange ke neniu komentas la estontan renkontiĝon, pri kiu Erikano rakontis, sed nur ĉu "metroo" aŭ alia vorto estas la korekta termino?

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 07:06:13

AlfRoland:Pardonu min, se ĉu ne estas strange ke neniu komentas la estontan renkontiĝon, pri kiu Erikano rakontis,...
Eble neniu Parizano vizitis tiun mesaĝon...

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 08:00:26

Mi vidis ĝin. Mi loĝas sufiĉe proksime de Parizo, kaj mia lernejo estas apud Parizo. Sed mi ne pensas, ke mi iros, ĉar mi bezonas unu horon kaj duonon por rehejmiĝi, kaj mi ne ŝatas rehejmiĝi malfrue. ploro.gif

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 10:24:00

Okazis la unua rendevuo ! Ni estis ĉirkaŭ 25 personoj,
Ĉiaj niveloj de parolantoj ĉeestis, kaj ĉiuj kune parolis esperante (almenaŭ : provis iomete okulumo.gif !) !

kaj la etoso estis tre bona !

Do : ni re-rendevuos !

Jen la novaj rendevuinformoj :

DUA RENDEVUO "Café Esperanto" en Parizo
Je la 3a de Junio, 2009, en la sama loko, je la sama horo !
(Zoco Bar - 22 avenue Claude Vellefaŭ - Paris 75010 - ekde 19h !)

Poste : ni planas rendevui je ĉiu unua merkredo de ĉiu monato !

Reen al la supro