Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-12 20:01:08

Puno por bigamio

Ĉu vi scias kia estas puno por bigamio? Du bopatrinoj.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-12 20:14:07

Edzina surprizo

Novedziniĝita virino diras al sia edzo:
- Amato, baldaŭ ni loĝos triope.
Feliĉigita edzo, pensante pri atendata bebo, kisas edzinon kaj diras:
- Mi tre ĝojas, amatino! Mi estas plej feliĉa viro en la tuta mondo!
- Mi tre ĝojas, amato, morgaŭ enloĝiĝos ĉe ni mia patrino.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-13 11:00:53

Kolerika bopatrino

Matene en oficejo...
- He! De kio vi havas tiun bluaĵon sub okulo!?
- De tio ke hieraŭ kiam ni preĝis ĉe tablo, dirante "sed liberigu nin de la malbono", mi nevole ekrigardis mian bopatrinon.

------------------------
Rimarko:
"sed liberigu nin de la malbono" estas fragmento de la kristana preĝo "Patro nia".

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-14 08:52:36

Patrino-profetino

Filo deklaras al sia patrino, ke enamiĝis kaj post nelonge volas edziĝi. Li diras al la patrino:
- Por ŝerco mi kondukos tri knabinojn. Mi estas sciema, ĉu vi divenos kiu estas tiu elektita?
La patrino konsentas.
Sekvantan tagon la filo kondukas tri knabinojn, sidigas ilin sur kanapon kaj ili interparolas.
Post momento la filo demandas patrinon:
- Do, kiu estas ĉi elektino?
-Tiu ĉi meza - diras la patrino.
- Kiel vi divenis? - demandas la mira filo.
- Ĉar mi jam nun malŝatas ŝin - respondas la patrino.

sergejm (Montri la profilon) 2018-decembro-02 19:30:13

Se lasi kaprinon kaj brasikon solaj, iu iun formanĝos.

sergejm (Montri la profilon) 2018-decembro-04 05:19:21

Viro en Londono provas fumi. Sed pro nebulo liaj cigaredoj estas malsekaj.
Li iras en apotekon.
– Donu al mi kondomon, bonvolu!
– Por viroj aŭ por virinoj?
– Por Kamelo! (Camel – marko de cigaredoj)
– Ho, Reĝa Grandeco! (King Size – surskribo sur la pakaĵo de la cigaredoj)

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-04 07:24:30

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-12 12:04:41

La rusa (pola ankaŭ) festa ludado

Iam dum komunismo en Sovetunio estis multaj ŝtatfestoj. La festo estis la okazo por drinkadi.

Tra moskva strato iras du kunuloj, ili rigardas – surstrate kuŝas unu homo, vizaĝo en flako.
Unu diras al la alia:
– Rigardu, Kola, iuj jam plenludas, kaj ni almenaŭ iras.

a_l_e_k_s (Montri la profilon) 2018-decembro-14 13:45:04

Banditoj kaptis turiston en la arbaro.
Trempas lin en la marĉon kaj demandas – kie estas mono?
Turisto respondas – homoj, tien tre malhele, mi ne vidas, pli mallevu min aŭ tenu longe.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-16 15:43:32

Ŝparema Dio (malnova juda anekdoto)

Unu rabeno rakontis al lernantoj de ĥedero pri malriĉa virino, kiu forlasis en arbaro sian bebon ĉar ŝi ne povis suĉigi ĝin. Tiun bebon trovis arbohakisto kiu estis malriĉa kaj ankaŭ ne povis nutri ĝin. Tiam Dio faris miraklon kaj al hakisto elkreskis virina mamo.
– Kaj kial – demandis unu lernanto – Dio ne elĵetis al la hakisto iom da mono?
– Pripensu iom – respondis la rabeno – se Dio povis fari tian miraklon, do por kio li devis tuj eldoni la monon?

Reen al la supro