Al la enhavo

Ĉu Biblio estas interesa libro?

de k.garin, 2007-februaro-25

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

Philipp (Montri la profilon) 2007-decembro-14 17:45:32

Verŝajne mia sperto ne interesas al multaj homoj, sed ŝajnis al mi oportune rakonti mian rilaton kun la Biblio. Kiam mi estis infano, mia avo iam donacis al mi ekzempleron de la sankta skribaĵo, kaj li diris ke mi legu ĝin ĉiutage ĉar ĝi estas la parolado de Dio. Krom tio, mi povas ankaŭ diri ke tie mi ofte trovas utilajn instruojn; kaj se mi iam fuŝas, tio okazas ĉar mi apartiĝis de la Diaj instruoj. El la tuta Biblio mi plej ŝatas la Psalmojn, ĉar ili ĉiutage nutras mian animon.

Reen al la supro