Al la enhavo

Ekzamenoj

de tonymec, 2009-aŭgusto-14

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

tonymec (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 05:40:36

Ĵus registriĝinte ĉe Lernu.net, mi provis (kaj tuj sukcesis) la ekzamenon "c" (Lingva - supera), sed nun ĝi diras al mi, ke mi ankoraŭ devas sukcesi tri aliajn, inter kiuj troviĝas la lingvaj "meza" kaj "baza". Ĉu tiuj tri "lingvaj" ekzamenoj estas tiom malsamaj, ke sukceso en la plej alta inter ili ne implicas ankaŭ la du pli malaltajn? demando.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 14:06:40

implikas Alta, sed ne senerara...

Mi faris ĉiujn tri, kaj en mia sperto ili estas tre malsamaj, certe indas fari ĉiujn. Nu, se vi sukcesis la trian vi verŝajne ankaŭ sukcesos la aliajn, sed kostas nur dufoje dek minutojn, ĉu ne?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 14:36:06

Kaj se vi sukcesis je la Baza ekzamenon, mi povas ricevi unu senpagan Esperanto-gazeton…

tonymec (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 22:28:19

Unu senpagan gazeton? Nu yes: Kontakton aŭ Esperanton. Mi jam scias, pri kio ili temas. Per mia UEA-kotizo en kategorio MJ+PT mi jam ricevas Kontakton, kaj por Esperanto sufiĉus ŝanĝi la kategorion venontjare.

Sebasities (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 23:29:40

Bonvenon inter ni ĉiuj, Tonymec !
Mi sukcesis ĉiun ekzamenon. Ne necesas por vi provi la baz- kaj mez-nivelajn. Ili estas simple stadioj antaŭ la alt-nivela. Vi eĉ nun povus peti lingvohelpantiĝis ĉe Lernu!, se vi volus.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 00:02:49

Ve, nur du eraroj restas inter mi kaj tiuj belaj premioj...

Reen al la supro