Al la enhavo

loko de la adjektivo en via lingvo

de crescence, 2009-septembro-30

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-30 08:55:19

En la franca, la adjektivo estas prefere post la substantivo. Kelkafoje ĝi estas antaŭ la substantivo. La Francoj ne scias, kial tiu estas post la substantivo, tiu estas antaŭ la substantivo. Kelkafoje, la signifo de la adjektivo ne samas, se la sama adjektivo estas antaŭ aŭ post la substantivo.

Kiu estas la loko de la adjektivo en via nacia lingvo ?

Crescence

le_chaz (Montri la profilon) 2009-septembro-30 09:34:48

crescence:En la franca, la adjektivo estas prefere apud la substantivo.
Ĝi estas postmalantaŭ.

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-30 09:54:28

le_chaz:
Ĝi estas postmalantaŭ.
Dankon. Mi korektis mian eraron. "Apud" estas latina ! rideto.gif

Crescence

fizikisto (Montri la profilon) 2009-septembro-30 11:11:04

En la germana, la adjektivo ĉiam estas antaŭ la substantivo.

Cosi (Montri la profilon) 2009-septembro-30 12:11:51

En la pola la adjektivo staras antaŭ la substantivo, sed oni povas "translokigi" ĝin malantaŭen, ekz. en poezio.

Sxak (Montri la profilon) 2009-septembro-30 13:39:40

Cosi:En la pola la adjektivo staras antaŭ la substantivo,
Ĉuu?????? Mi ĉiam opiniis la malon... Kaj ŝajne multaj lernolibroj diras, ke en la pola oni metu la adjektivojn post la substantivon...
Eĉ en la unua frazo kiun mi povas rememori Rzeczpospolita Polska subsantivo antaŭas adjektivon

Cosi (Montri la profilon) 2009-septembro-30 14:57:01

Kun propraj nomoj estas iomete malsame. Ekzemple: Unia Europejska.
Krom tio la adjektivo estas antaŭ la substantivo (ekz. duży pies - granda hundo, szybki samochód - rapida aŭto), sed ankaŭ povas esti uzata malantaŭ (ekz. "Statek pijany" - "Le bateau ivre", la poemo de Arthur Rimbaud).

Eleuter (Montri la profilon) 2009-oktobro-01 02:44:41

Ŝak:
Cosi:En la pola la adjektivo staras antaŭ la substantivo,
Ĉuu?????? Mi ĉiam opiniis la malon... Kaj ŝajne multaj lernolibroj diras, ke en la pola oni metu la adjektivojn post la substantivon...
Eĉ en la unua frazo kiun mi povas rememori Rzeczpospolita Polska subsantivo antaŭas adjektivon
En la pola adjektivo kutime staras antaŭ substantivo kiam ĝi simple montras iun econ de tiu substantivo,

ekzemple:
wielki dom (grandega domo),
ciekawa książka (interesa libro),
niebezpieczna przygoda (danĝera aventuro) ktp.

Kompreneble oni povas translokigi ĝin - kion rimarkis Cosi - ekzemple en poezio aŭ kiam oni volas soni pli bele.

Oni ja povas diri ekzemple:

To była niebezpieczna i ciekawa przygoda.
Tio estis danĝera kaj interesa aventuro.



To była przygoda niebezpieczna i ciekawa.
Tio estis aventuro danĝera kaj interesa.

Sed tiam oni devus senti la lingvon por ne produkti bizaran efekton...

Tamen kiam adjektivo ne simple priskribas substantivon sed konsistigas kune kun ĝi kvazaŭ apartan nocion, tiam ĝia loko estas post la substantivo, tial kutime estas:

sok malinowy - "suko framba"
wyroby skórzane - "produktoj ledaj"
filozofia stoicka - "filozofio stoika"

kaj kompreneble:

Unia Europejska - "Unio Eŭropa"
Cesarstwo Rzymskie - "Imperio Roma"
Rzeczpospolita Polska - "Respubliko Pola"

Loko en kiu staras adjektivo povas decidi pri signifo de esprimo,

ekzemple:

- "syberyjski tygrys" estas ia tigro kiu vivas en Siberio kaj "tygrys syberyjski" estas "Panthera tigris altaica",

- "rybny staw" ("fiŝa lageto") estas lageto plena je fiŝoj kaj "staw rybny" ("lageto fiŝa") estas lageto aranĝita speciale por teni fiŝojn en ĝi.

Revenante al ŝtatoj - kiam vi dirus "niegościnna republika" (negastema respubliko) tiam oni probable komprenus ke temas pri iu respubliko en kiu oni ne gastemas, se vi dirus "Republika Niegościnna" - oni tion povus noti ĝuste tiel (kun la majuskloj) pensigite ke temas pri ia ŝtato kiu nomiĝas "Respubliko Negastema".

Tamen same kiel pri la aventuro vi povas diri ekzemple:

Krakozja to republika niegościnna i niebezpieczna...

La afero estas kutime tute natura por poloj kaj mi supozas ke la plimulto eĉ ne rimarkas ke estas ia regulo simple parolante laŭ sia lingvosento.

Ĝenerale la pola estas sufiĉe elasta lingvo kaj tiaj reguloj ne estas rigidaj. Oni, kiel mi jam diris, simple bezonas senti la lingvon kaj kapabli rekoni kio bonstilas, klaras kaj taŭgas kaj kio ne... tamen mi memoras ke iam mi legis artikolon en kiu iu lingvisto klarigadis kiel uzi "rzeczywistość wirtualna" kaj "wirtualna rzeczywistość" ("realeco virtuala" kaj "virtuala realeco")... Al mi ŝajnas ke tio ne tre gravas kaj ke la terminoj uzatas sinonime.

Tiel mi vidas la tutan aferon, kvankam mi certe ne elĉerpis la temon. Mi esperas ke mi almenaŭ ne malklarigis ĉion kaj ke mi donis ian ĝeneralan respondon al la demando...

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-01 08:20:03

Eleuter:...Tiel mi vidas la tutan aferon, kvankam mi certe ne elĉerpis la temon. Mi esperas ke mi almenaŭ ne malklarigis ĉion kaj ke mi donis ian ĝeneralan respondon al la demando...
Dankon pro tiu longa respondo.
Kiu estas la lando AQ ? Kie ĝi lokas ?

Crescence

sigkalis (Montri la profilon) 2009-oktobro-01 08:56:49

En la litova, la adjektivo estas antaŭ la substantivo.

Reen al la supro