Al la enhavo

Esperantlingva rolludo

de Komponisto, 2007-marto-27

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Komponisto (Montri la profilon) 2007-marto-27 12:36:38

Sumere 2005 iuj svedaj esperantistoj fondis Svedan Esperantistan Lajvan Klubon (SELK) por disvastigi esperanton kiel rolluduzata lingvo.

Lajvo (sveda neologismo el la angla "Live role-playing") aŭ larpo estas tipo de duonreala rolludo oftludata en Skandinavio. Ofte la ludantoj uzas memkreitajn lingvojn inspiritaj de la lingvoj de J.R.R. Tolkien – do, la uzataj lingvoj ofte estas kreitaj por nur nehomaj rasoj – pro tial SELK volas disvastigi esperanton kiel opcio de ekzemple Kvenjo aŭ La Nigra Lingvo.

Se vi estas interesanto kaj eble dezirus partopreni en esperantista lajvgrupo e Svedio aŭ alia lando – bonvole kontaktu komponisto@gmail.com aŭ aligu la intersanĝon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-27 15:46:52

Mi legis en nia rusa E-forumo, ke iu nia esperantisto instruis rusajn Tolkienajn rolludantojn dum jarduono pri Esperanto kvazaŭ ĝi estas Kvenjo.
Ankaŭ imagu, li instruis en ilia propra forumo. Kaj ili lernis fervore, ili manĝis tiun lingvon per larĝe malfermitaj buŝoj.
Nur post jarduono iu spertulo en Esperanto, ankaŭ alvo aŭ iu alia, plu ne eltenante sin, klarigis al rolludantaro, kiun lingvon ili ĉiuj studas.

Reen al la supro