İçerik Görüntüleme

Vortaro

başlangıç richardhall, 14 Mayıs 2007

Mesajlar: 30

Dil: Esperanto

licx (Profili görüntüle) 15 Mayıs 2007 14:35:04

hoplo:ne... ankoraŭ la libro folias kaj folias kaj... sen trovi la tradukto
vi povas malkovri nun, ke vere multe da uzantoj bezonas la vortaro...

saluton

hoplo
Jes, ankaŭ mi havas la saman problemon (Firefox 2.0.0.3, Linukso). Mi provis kun Epiphany kaj ĝi bone funkcias (eĉ pli rapide ol kutime!)

richardhall (Profili görüntüle) 15 Mayıs 2007 14:57:53

Bedaurinde, la vortaro estas funkcias sur (?) Vindozo, sed ne sur mia makintoŝo. Antaŭe, estas funkciis. Mi ĝeniĝas! Ĉu iu ĉe 'Lernu!' ne ŝatas Makintoŝtoj? demando.gif

Jev (Profili görüntüle) 15 Mayıs 2007 15:26:22

richardhall:Bedaurinde, la vortaro estas funkcias sur (?) Vindozo, sed ne sur mia makintoŝo. Antaŭe, estas funkciis. Mi ĝeniĝas! Ĉu iu ĉe 'Lernu!' ne ŝatas Makintoŝtoj? demando.gif
Mi kredas, ke via Makintoŝo ne kulpas. Ekzistas iu cimo, kiun ni ne sukcesas trovi, ĉar ĉe ni ĉio bone funkcias. Pro tio ni ne scias, kie serĉi la problemon. Kiam vi uzas la vortaron, ĉu aperas iu eraro? Ĉu eble via retumilo aperigas iun plendon?

richardhall (Profili görüntüle) 15 Mayıs 2007 20:31:11

Jev:
Mi kredas, ke via Makintoŝo ne kulpas. Ekzistas iu cimo, kiun ni ne sukcesas trovi, ĉar ĉe ni ĉio bone funkcias. Pro tio ni ne scias, kie serĉi la problemon. Kiam vi uzas la vortaron, ĉu aperas iu eraro? Ĉu eble via retumilo aperigas iun plendon?
Mia retumilo estas Firefox sur Mako, kaj IE sur Vindozo. Estas ne eraro, sed ne respondo. Antaŭ sabato, funkciis. Nun, ne funkcias.

Mi devas aĉeti libron!

richardhall (Profili görüntüle) 15 Mayıs 2007 20:42:57

Funkcias kun 'Safari' sur Mako. Eble, la problemo estas kun Firefox?

Urho (Profili görüntüle) 15 Mayıs 2007 21:08:12

richardhall:Funkcias kun 'Safari' sur Mako. Eble, la problemo estas kun Firefoxkun?
En mia Makintoŝo retumilo "Safari" ne funkcias, SED nun funkcias "Firefox 2"; mi forigis la kuketojn.

Charlie (Profili görüntüle) 15 Mayıs 2007 21:43:33

Mi uzas Linukson kaj Firefox, kaj la vortaro ne funkcias. Ĝi ĉesis funkcii kiam la tujmesaĝilo komencis funkcii ! Strange ...

richardhall (Profili görüntüle) 15 Mayıs 2007 21:46:54

Urho:
En mia Makintoŝo retumilo "Safari" ne funkcias, SED nun funkcias "Firefox 2"; mi forigis la kuketojn.
Estas stranga...
Mi ankaŭ forigis la kuketojn. Ankoraŭ la vortaro ne funkcias kun Firefox (2.0.0.3). Intertempe, mi ĝojas uzi Safari.

Urho (Profili görüntüle) 16 Mayıs 2007 04:06:39

Charlie:... Ĝi ĉesis funkcii kiam la tujmesaĝilo komencis funkcii ! Strange ...
Jes, eble tio estas kaŭzo al la problemo? - SED nun la vortaro funkcias kun mia "Firefox"...

Urho (Profili görüntüle) 16 Mayıs 2007 04:35:34

richardhall:... Intertempe, mi ĝojas uzi Safari.
Bonege! - Estas strange, la vortaro ne funkcias kun mia "Safari"(antaŭe funkciis).

Başa geri dön