Al la enhavo

Ŝatokupoj krom Esperanto

de Terurĉjo, 2007-julio-15

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-18 07:13:31

Kio malhelpas al vi ludi golfon inter Siberiaj neĝdunoj? Laŭ mi, la plej interesa parto de la ludo estos serĉi golfpilkon post ĉiu bato. Mi konsilus al vi farbi la pilkojn je nigra koloro por ke ili estu bone videblaj sur neĝo.
Krome, indas pripenci pri skiado, sketado kaj rosmarumado.

Mi ŝatus okupiĝi pri kolektado de sukceno tra baltmara bordo.

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-18 13:02:38

Pri skiado, sketado kaj frosmarumado mi pripensis minute, sed nur pripensis. Ĉu iu povas imagi ke mi reale farus tio? Nekredeble!
Pli bone mi okupiĝus pri kolektado de ostredoj ĉe Nigra maro.

horsto (Montri la profilon) 2007-novembro-18 22:12:09

rosto:Pri skiado, sketado kaj frosmarumado mi pripensis minute, sed nur pripensis. Ĉu iu povas imagi ke mi reale farus tio? Nekredeble!
Pli bone mi okupiĝus pri kolektado de ostredoj ĉe Nigra maro.
Mi miras pri la vorto frosmarumado. Ĉu mankas la litero t kaj frostmarumado signifas bani en frosta maro?
Same mi tute ne konas la vorton ostredoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-18 22:31:10

Fakte temas pri rosmarumado, rusa popola ŝatokupo.
Rosmaro estas besto, kiu loĝas inter glacieroj ĉe bordoj de Norda oceano. Same en Rusio nomiĝas personoj, kiuj ŝatas naĝi vintre en lagoj aŭ riveroj, kovritaj de glacio, en kiu oni faras truegojn.
Eble, tiu ŝatokupo nomiĝas rosmarumado.
Ostredoj estas speco de manĝeblaj moluskoj, sed oni ne povas ilin trovi ĉe bordoj de Nigra maro. Ĉar mi iam loĝis tie, mi ofte "rikoltis" mitulojn, alian specon de manĝeblaj moluskoj, tre bongutajn eĉ ne kuiritaj.
Jen rosmarumado:

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-19 16:11:30

Rosmarumado-frostmarumado estas bona ŝatokupado! Estas rekomendinda al ĉiuj! Provu, kaj poste vi diros "dankon" al mi!

Pri ostredoj, mi mem ne sciis tiun vorton, mi prenis ĝin el vortaro. Mi volis diri pri tio, kio estas en ĉi tia foto. Lastan someron mi loĝis ĉe Nigra maro kaj iom kolektis tion.

horsto (Montri la profilon) 2007-novembro-19 16:16:38

Terurĉjo:Fakte temas pri rosmarumado, rusa popola ŝatokupo.
Rosmaro estas besto, kiu loĝas inter glacieroj ĉe bordoj de Norda oceano. Same en Rusio nomiĝas personoj, kiuj ŝatas naĝi vintre en lagoj aŭ riveroj, kovritaj de glacio, en kiu oni faras truegojn.
Eble, tiu ŝatokupo nomiĝas rosmarumado.
Ostredoj estas speco de manĝeblaj moluskoj, sed oni ne povas ilin trovi ĉe bordoj de Nigra maro. Ĉar mi iam loĝis tie, mi ofte "rikoltis" mitulojn, alian specon de manĝeblaj moluskoj, tre bongutajn eĉ ne kuiritaj.
Jen rosmarumado:
Dankon por la klarigoj. En mia vortaro kaj ankaŭ en vikipedio la ostredoj nomiĝas ostroj. Estas amuze ke kvankam mi havis tute alian vorton (frostmarumado) mi preskaŭ komprenis la signifon de rosmarumado. Parenteze, la virinoj sur la foto ne aspektas kiel rosmaroj.

Reen al la supro