Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per Android

de erinja, 2013-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-09 15:12:35

MessagEase-klavaro estas ĝisdatigita al la versio 11.0.0. En ĝi estis lanĉita la Zom-reĝimo (The Zoom Mode). Do, vi nun povas uzi (laŭbezone) sur via tuŝekrano nur 9 ĉef-klavojn. Bv. legi pri la afero ĉe facebook.

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-11 13:28:13

Esperanto-klavaro por MessagEase-klavaro

Nun vi povas instali mian Esperanto-klavaron ĉe la paĝo ”Android Keyboards Online” de la firmao Exideas. Bv. observi la konsilojn de la paĝo.

Estas grave legi ankaŭ la helpo-paĝojn de la MessagEase-klavaro ĉe via Android-aparato por kompreni kion fari. Do, bonvolu iri al
  • How to… > Keyboard Exchange
Bonvolu noti, ke la ne-esperantaj literoj q, w, x, kaj y daŭre ekzistas en la klavaro, mi ne forigis ilin; nur la lokoj de la literoj estis ŝanĝitaj. Do, vi laŭbezone povas uzi ilin sen la interŝanĝo de klavaroj.

LIGILOJ:_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-10-20

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-13 12:32:59

La finna klavaro por MessagEase-klavaro

Nun vi povas instali ankaŭ la finnan klavaron mian ĉe la paĝo ”Android Keyboards Online” de la firmao Exideas. Bv. observi la konsilojn de la paĝo.

Estas grave legi ankaŭ la helpo-paĝojn de la MessagEase-klavaro ĉe via Android-aparato por kompreni kion fari. Do, bonvolu iri al
  • How to… > Keyboard Exchange
! Per ĉi tiu klavaro vi povas tajpi ankaŭ la ĉapelitajn literojn de Esperanto. ridulo.gif

LIGILOJ:

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-17 10:33:20

MessagEase estas multampleksa kaj mirinda klavaro; ĝin oni povas kompari kun la klavaroj de Makintoŝo, en kiuj ekzistas tre multe da simboloj.

kaŝperanto:Ankaŭ, vi povas tajpi ĉiujn de la simbolaj kiel !@#$%^&*()-=_+{}[]|;:'"<>/?, kaj aliaj eĉ pli ol ekzistas sur mia nuna QWERTY klavaro. Oni povas tajpi ĉi tiuj simboloj per la klavaro mem, kaj vi ne devas ŝanĝi al aliaj "sub-klavaroj".
Krome, vi povas tajpi ekzemple per tren-kaj-reven-gesto (a drag-and-return) simbolon/literon:
– (ĝis-streko) sur /
— (haltostreko) sur \
¡ sur !
¿ sur ?
± sur =
£ sur €
§ sur &
V sur v
K sur k
L sur l
M sur m

Per la cirkla gesto vi povas tajpi kelkajn majusklojn, ekzemple:
A sur a
N sur n
I sur i
H sur h

Bonvolu trovi aliajn signojn. ridulo.gif

La MessagEase-klavaro estas mirinda pro tio, ke ĉiuj simboloj/literoj ekzistas nur en 9 klavoj kaj en ĝi povas uzi plurajn gestojn! — Tio estas la granda avantaĝo por uzanto de la klavaro.
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-10-20

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-oktobro-17 15:24:00

Urho:MessagEase estas multampleksa kaj mirinda klavaro; ĝin oni povas kompari kun la klavaroj de Makintoŝo, en kiuj ekzistas tre multe da simboloj.

kaŝperanto:Ankaŭ, vi povas tajpi ĉiujn de la simbolaj kiel !@#$%^&*()-=_+{}[]|;:'"<>/?, kaj aliaj eĉ pli ol ekzistas sur mia nuna QWERTY klavaro. Oni povas tajpi ĉi tiuj simboloj per la klavaro mem, kaj vi ne devas ŝanĝi al aliaj "sub-klavaroj".
Krome, vi povas tajpi ekzemple per tren-kaj-reven-gesto (a drag-and-return) simbolon/literon:
– (ĝis-streko) sur /
¡ sur !
¿ sur ?
± sur =
£ sur €
§ sur &
V sur v
K sur k
L sur l
M sur m

Per la cirkla gesto vi povas tajpi kelkajn majusklojn, ekzemple:
A sur a
N sur n
I sur i
H sur h

Bonvolu trovi aliajn signojn. ridulo.gif

La MessagEase-klavaro estas mirinda pro tio, ke ĉiuj simboloj/literoj ekzistas nur en 9 klavoj kaj en ĝi povas uzi plurajn gestojn! — Tio estas la granda avantaĝo por uzanto de la klavaro.
Jes, preskaŭ ĉiu simbolo/litero tajpeblas tre simple. Mi foje tajpas komputilan kodon per ĝi, kaj mi povas uzi VIM en terminala imitilo tre efike.

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-21 11:47:56

MessagEase estas la vera alternativo anstataŭ QWERTY-klavaro k.a. en tuŝekranoj (smartfonoj, tabulkomputiloj, smarthorloĝoj, Guglo-okulvitroj ktp.); ĝi estas 2–3-oble pli rapida ol QWERTY-klavaro i.a. pro la malamaso da klavoj (nur 9) kaj pro la grandaj klavoj.

Precipe, mi persone aprezas ĉe ĝi manieron tajpi literojn/signojn per fingrogestoj — precize kaj rapide. Tio estas mojose!

Mallongigoj:
i.a. = interalie, interaliaj
k.a. = kaj aliaj
_ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-10-22

Sinma (Montri la profilon) 2014-oktobro-21 15:50:44

Vi ankaŭ povas uzi la programon AnySoftKeyboard. Mi ne uzas la esperanta klavaron ĉar la ergonomian klavaron bépo estas pli bone ol azertyqwerty por skribi la francan lingvon (evidente!) kaj la esperanton. Mi pensas ke tio ankaŭ ĝustas kun Colemak kaj Neo (eble Dvorak).

Noto: ĝi estas mia unua komento ĉi tie, bonvolu korekti min. ridulo.gif

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 12:07:22

Sinma:Vi ankaŭ povas uzi la programon AnySoftKeyboard. Mi ne uzas la esperantan klavaron ĉar la ergonomia klavaro bépo estas pli bone ol azertyqwerty por skribi la francan lingvon (evidente!) kaj la esperanton. Mi pensas ke tio ankaŭ ĝustas kun Colemak kaj Neo (eble Dvorak).

Noto: estas mia unua komento ĉi tie, bonvolu korekti min. ridulo.gif
Bonvenon! Nur estas etaj eraroj - vi skribas tre bone.

Anysoft kaj Bepo ankoraŭ estas "normalaj" klavaroj. Por Android ne taŭgas uzi tian aranĝon. La MessagEase estas la plej bona klavaro por preskaŭ ĉiu lingvo. Se vi jam pretas lerni novan aranĝon kiel Bepo aŭ azerty vi devas elprovi MessagEase.

externalImage.png

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 10:10:22

Jen plia informo pri MessagEase-klavaro angle kaj Esperante:

Dunkel (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 23:53:19

Saluton,

Mi estas komencato en esperanto kaj mi testas MessageEase. Mi ne komprenas kiel aldoni el 'ŭ'.

Ĉu vi povas ekspliki la aldono ?

Reen al la supro