Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-14 13:11:20

Paroli en Esperanto, mi demandas min; ĉu en niaj kluboj kaj aliaj provincoj de Esperantio ni ne devus ja interparoli nur en Esperanto? Efektive, Esperanto, kiel ĉiu lingvo, ekzistas por tio, ke ĝi estu parolata de ĉiuj siaj aliĝintoj kaj amantoj.

amanto(j)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-15 01:59:09

Amantoj en nia klubo ankaŭ amas siajn edzojn (aŭ edzinojn) kaj amikojn (aŭ amikinojn).

amik(in)(o)(j)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-15 12:59:47

Amiko aŭ amikino, se li aŭ ŝi estas sincera valoras la penon, ĉar la vera amikeco superas la egoismon kaj agas iam favore al la amik(o)(ino). Ni ekzamenu niajn korinklinajn sentojn, kaj observu ĉu ili malharmoniigas aŭ trankviligas nin. Ni ne forgesu, ke la ekzisto de ĵaluzo en nia konduto estas simptomo de malekvilibro.

malekvilibro

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-17 01:31:17

Malekvilibro en la atmosfero estas la ofta kaŭzo de la vento.

vento

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-17 16:23:02

Vento milda oni nomas ĝin zefiro, sed se ĝi estas ege forta ja estas tempesto. Oni diras, ke post la tempesto venos sunbrila tago, sed ne estas tio, kion mi vidas, ĉar finiĝinta la tempesto, mi vidas multajn homojn, kiuj perdis siajn domojn forbalaitaj de la forta tempesto.

tempesto.

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-17 22:31:59

"Tempesto en tekruĉo" estas angla idiomaĵo, kiu signifas, ke eventeto estis troigita el malproporcia.

(mal)proporci(a)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-18 11:18:40

Malproporcia troigo oni diras preskaŭ same en la portugala t.e. "tempesto en glaso da akvo" aliaj asertas, ke pro envia sento kelkfoje ni agas tempeste, tial tio devas esti korektita kaj transformita en kamaradecon kaj kontentecon.

kontenteco(n)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-19 01:23:15

Kontenteco ofte akompanas enloĝata hejmo, sufiĉa manĝaĵo kaj trikaĵo, kaj bonaj interrilatoj familiaj.

famili(a)(j)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-19 12:44:52

Familiajn nomojn preskaŭ ĉiuj homoj havas; sed tia vorto rememorigas min pri la jena muziko:

"Mi rememoras mian tempon
de printempo
apud patro kaj patrin'.
Por infanoj familio
estas ĉio...
sed ne ĉiuj havas ĝin"

havas ĝin

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-20 03:59:40

Havas ĝin oni, kiam la konsiderado estas por aliaj.

alia(j)

Reen al la supro