Al la enhavo

ĉu konstruo de esperantan familio estas ebla ?

de placido, 2007-decembro-17

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-marto-14 21:40:24

Mi gastigis belgan esperantan familion. Hejme ili parolas nur esperanton, kaj la vivo intruis la nederlandan al la knabo. La knabiĉo post 3 monatoj en Usono jam lernis la anglan, jes, mi mem vidis lin angle komukikiĝi. La knabo jam eklernis la francan kaj la germanan.
Dum ilia vojaĝado lia patro faradis ekzercojn por ke li ne forgesu la lingvojn.

Sammondane,
Ĥod

TESS (Montri la profilon) 2008-marto-14 22:56:58

sal.gifsal.gifEn Belgio ofte aŭdigi esperanton.Gebelganoj estas kelkaj lingvoj.

Rodrigoo:Mi gastigis belgan esperantan familion. Hejme ili parolas nur esperanton, kaj la vivo intruis la nederlandan al la knabo. La knabiĉo post 3 monatoj en Usono jam lernis la anglan, jes, mi mem vidis lin angle komukikiĝi. La knabo jam eklernis la francan kaj la germanan.
Dum ilia vojaĝado lia patro faradis ekzercojn por ke li ne forgesu la lingvojn.

Sammondane,
Ĥod

Bert (Montri la profilon) 2008-marto-16 13:38:58

Esperanto-familioj ekzistas delonge kaj tutmonde. Ambaŭ gepatroj estas e-istoj, foje el la sama lando kaj lingvo, foje el diversaj. Kutime al la infano parolas, la patrino la enlandan lingvon, la patro E-on. Se la gepatroj estas diverslingvaj-diverslandaj, tiam la enlanda gepatro parolas E-on, dum la eksterlanda gepatro parolas sian eksterlandan lingvon al la infano; tiel la infano parolas 3 lingvojn, ĉar la enlandan lingvon ĝi ĉiukaze lernas en vartejo kaj lernejo.

En la monda asocio UEA ekzistas "Familia Rondo" por Esperanto-familioj: http://uea.org/rondo_familia/index.html
Ĝi eldonas revuon "Familia Esperanto".

Ekzistas dissendolisto "DENASK-L", kiu diskutas pri hejma uzo de Esperanto kiel denaska kaj familia lingvo, do temas ankaŭ pri denaskuloj: http://www.helsinki.fi/~jslindst/denask-l.html

Ekzistas ĉiusomera "Renkontiĝo de Esperanto-Familioj" (REF), kiu en 2008 okazas en la franca kastelo Grezijono: http://bertosch.free.fr/ref2008

Krome, por infanoj, kies gepatroj iras al Universala Kongreso, 2008 en Roterdamo, ekzistas "Internacia InfanKongreseto" (IIK): http://bertosch.free.fr/iik2008/index.html

Informas Bert SCHUMANN el Francujo. Por havi pli da informoj, kontaktu min je retadreso: bertox ĉe free.fr (Mi ne legas ĉi tie viajn reagojn*)

vmel (Montri la profilon) 2008-marto-17 08:49:00

Bert:Esperanto-familioj ekzistas delonge kaj tutmonde. Ambaŭ gepatroj estas e-istoj, foje el la sama lando kaj lingvo, foje el diversaj. Kutime al la infano parolas, la patrino la enlandan lingvon, la patro E-on.
...k ĝuste tio estas la principa eraro!
La patrino pasigas kun la infano 10-20-oble pli da tempo ol la patro, tial se ŝi uzos la lingvon de la medio - do nur tiun lingvon la infano ekposedos. Maloftaj diroj de la patro NE SUFIĈOS, se neniu krom li parolos E-on en ĉeesto de la infano.
Do, ke la infano libere ekposedu E-on, ĝin devas sisteme uzi LA PATRINO (k dezirinde ankaŭ la patro).

Reen al la supro