Al la enhavo

demando pri vorto de tago: "-iv-"

de SebastianH, 2008-aprilo-02

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 20:20:36

RiotNrrd:
sergejm:Pro tio mi skribis "iom similas", sed "tute similas"'.
Ĉu vi volis diri "ne tute similas"? (Vidu! Mi uzis ĝin ĝuste.)
Jes, ĉi tie mi forgesis 'ne', legu 'sed ne "tute similas".
RiotNrrd:Mi ne signifas ke ni neniam kreos novajn sufiksojn
Ne vi signifas, sed por vi.
("it signify for you", not "you signify")
vidu ekzemplon en ReVo:
por neniu la tero signifas tiom, kiom por la soldato
Uzu alian verbon, kiel proponis Terurĉjo, se vi volas esti subjekto.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 20:20:48

Terurĉjo:Ĝenerale la vorto "signifi' signifas rido.gif "havi konkretan difinitan sencon aŭ valoron" kaj efektive estas transitiva verbo.

La esprimo "Io signifas..." estas "Io havas sencon de ..." aŭ "Io rolas kiel...".

"Mi signifas..." ekzistas kaj signifas... "Mi estas IO por vi...". lango.gif
Estimata RiotNrrD:Mi ne signifas ke ni neniam kreos novajn sufiksojn
Mi skribus: Mi ne pensas...Mi ne opinias...Mi ne kalkulas...Mi ne supozas...

Al vortaristoj: bonvolu kontroli lernu!-vortaron ĉar tro multe da eraroj estas en ĝi, kiuj malhelpas al uzantoj kaj eĉ misvojigas ilin.
la pley bona traduko de tiu , kiun RiotNrrd volis diri estas " voli diri ridulo.gif .
Aliaj ekzeploj estas ne tute korekte kaj ne akcepteblaj in tiu ĉi okazo ridulo.gif.
Aŭ la propozicio devus ŝanĝiti,ekzemple:
mi pensas ke ni iam kreos novajn sufiksoj......

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 20:54:12

Taciturn_:la pley bona traduko de tiu , kiun RiotNrrd volis diri estas " voli diri ridulo.gif .
Aliaj ekzeploj estas ne tute korekte kaj ne akcepteblaj in tiu ĉi okazo ridulo.gif.
Aŭ la propozicio devus ŝanĝiti,ekzemple:
mi pensas ke ni iam kreos novajn sufiksoj......
La plej bona traduko de tio, kion RiotNrrd volis diri, estas "voli diri".
Aliaj ekzemploj estas ne tute ĝustaj kaj neakcepteblaj ĉi-kaze.
Aŭ la propozicio devus ŝanĝiĝi, ekzemple: Mi pensas, ke ni iam kreos novajn sufiksojn...

Mi konsentas kun vi, estimata Taciturn_, sed RiotNrrd skribis (laŭ via ĵusa propono): Mi ne volas diri, ke ni neniam kreos novajn sufiksojn.

Ambaŭ esprimoj havas preskaŭ saman signifon, nur pro iomete da nuanco ili diferencas.

Komparu:
Mi volas diri, ke ni iam kreos novajn sufiksojn - senescepta aserto.

Mi ne volas diri, ke ni neniam kreos novajn sufiksojn - ne aserto, sed supozo.

Gustumu diferencon.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 21:09:30

Terurĉjo:Gustumu diferencon.
Ha ha! Ĝi sonas tiel, kiel reklamo. "Koka Kola: Gustumu La Diferencon!"

Vi interpretis min ĝuste. Mi volis diri ke ni eble kreos novajn sufiksojn estonte, sed eble ne. Ne ke ni nepre faros.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 21:17:17

ekstertemo.gif
Mi efektive aludis la reklamaĵon de Koka-Kolao.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 21:34:35

Bonega korektaĵo,estimata Terurcjo,mil dankojn.Nur mi tute laŭvole uzis"ŝanĝiti"por ne skribi"esti ŝanĝita",ĉar mi ŝatas tiujn mallongajn formojn,eĉ se ili ne tre laŭgramatikas.Nun mi eksplikas,ke ankaŭ laŭ mi"ne volas diri"estas en sia ĝusta loko,sed ne"ne pensas"estus.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 21:47:45

En lerna paĝaro, des pli en "Konsultejo", oni prefere evitu nekompreneblajn, neoficialigitajn, neaprobitajn de "Fundamento" kaj UEA formojn kaj kunmetaĵojn, kvankam tre ŝatatajn de multaj uzantoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 21:56:09

La tago de marmoto.

Mi ne volas diri, ke ni neniam kreos novajn sufiksojn.

Mi ne pensas, ke ni neniam kreos novajn sufiksojn.

Samo, sed de alia flanko.
Laŭ mia malmodesta opinio.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 22:02:09

Mi lasas al vi eviti kaj al mi uzi,kion oni preferas.Do,se mi sentas kaj vidas ion uzabla,mi ne konsentos al Konsultejo.Des pli,ke tiu estas ena lingva eblo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 22:19:28

Bone, bone, mi neniakaze trudas al iu ajn mian opinion, mi nur petas atente kontroli siajn mesaĝojn por pli bona konprenado antaŭ ol ilin sendi ĉi tien.

Ĉar "uzabla" videblas kaj aŭdeblas tro ridiga por miaj okuloj kaj oreloj. Mi ja havas ilin grandaj.

Reen al la supro