Al la enhavo

Amikoj aŭ malamikoj?

de Sevechjo, 2017-decembro-31

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Sevechjo (Montri la profilon) 2017-decembro-31 14:16:28

Mi ĵus legis tiun interesan artikolon:
http://www.liberafolio.org/2017/12/29/samideanoj-n...

Mi ŝatus esti kaj esperantisto kaj subtenanto de aliaj helplingvoj.

Ĉu tio eblas en esperantujo?

Eĉ se mi ne certas ke ili faros pli bone ol esperanto, mi volus diri al ili: bonan kuraĝon, kaj bonvenon en Esperantujo!

Ne gravas ke kelkaj el ili kelkafoje kritikas kelkajn regulojn de Esperanto, ĉar ne estas malĝentile kritiki gramatikojn ridulo.gif

Kaj ĉar mi ofte senĝene kritikas ankaŭ kelkajn el iliaj reguloj ridulo.gif

Sed mi ne povas. Kaj pro tio, iom post iom, mi sentas malagrablecon en Esperantujo.

Do, mi, mi bonvenigas ilin, ĉar mi scias ke ni bezonas pli da diverseco ol nur Esperanto, Ido kaj Interlingua por famigi la ideon de helplingvo. Mi certas ke ili ne disigas nian energion, sed ke ili kontraŭe aldonos novajn malsamajn fortojn al nia komuna celo.

Mi volus diri al ili "bonveno en Esperantujo", sed mi ne povas. Pro tiu maltoleremo en Esperantujo (same al en Idujo...), mi ne plu sentas min hejme en Esperantujo, kaj mi pensas ke mi kabeos por ujo kun pli da scivolemo.

http://elefen.org *
http://www.glosa.org
http://www.kotava.org *
http://www.arwelo.org
http://www.kwesho.com *
http://www.pandunia.info *
http://www.mondlango.com
http://laopalingvo.blogspot.fr
http://www.lingwadeplaneta.info *
http://atlas-language.blogspot.fr/
http://conlang.wikia.com/wiki/Mela
http://angoslanguage.wikispaces.com *
https://sites.google.com/site/uropivarkia/
http://www.panix.com/~bartlett/frater2.html
http://www.blahedo.org/novial/novial98.html
http://ayola.org/wp/learn-ayola/ayola-alphabet/
http://patwa.pbworks.com/w/page/21524902/Guide
http://dana.nutter.net/files/conlang/sasxsek_eng.p...
http://ceqli.pbworks.com/w/page/5455970/FrontPage
http://ecstatiq.tripod.com/languages/intero/index....
http://espigor.w.interiowo.pl/Nov-Esperanto/index....
http://sambahsa.pbworks.com/w/page/10183084/FrontP...
http://web.archive.org/web/20050210074201/http://h...
https://www.reddit.com/r/auxlangs/comments/7kkdmz/...
https://web.archive.org/web/20110716143741/http://...
https://www.facebook.com/notes/fasile21-english/mi... *
https://medium.com/@Vanege/eselano-v0-9-esperantid...

horsto (Montri la profilon) 2018-januaro-01 01:31:16

Antaŭ kelkaj jaroj mi ekinteresiĝas pri artefaritaj lingvoj. Mi legis ke Esperanto estas la plej sukcesa projekto kaj komencis lerni ĝin. La lingvo tuj facinis min pro la facileco. Ankaŭ la homo Zamenhof kaj lia ideo krei kiel eble plej facile lernebla lingvo facinis min. Mi pensas ke ĝis nun neniu alia lingvo estas tiurilate pli taŭga. Sed se estonte aperos alia lingvo, kiu vere havas grandan avantaĝon, tiurilate, kial ne, mi certe estus preta lerni ĝin.
Sed mi iomete dubas ke tio okazos. Unue, lingvo ne estas facila afero. Due, kiel ajn facila la nova lingvo estos, ĝi neniam sukcesos. Ĉar ne prudento regas la mondon, sed potenco kaj mono.
Ni pensas ke ni vivas en moderna mondo, sed estas ankoraŭ kiel antaŭ jarcentoj. La venkinto en milito determinas la lingvon. En la okcidento esta la angla, en la oriento la rusa, estonte eble la ĉina.
Mi neniam legis aŭ aŭdis ke oni diskutis la taŭgecon de lingvo por internacia komunikado, oficiale. Eble mi pretatentis tion. Se iu scias pri tiaj diskutadoj, bonvolu sciigi al mi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-02 10:40:40

Ĉiuj estas bonvenaj en la esperanta movado, iuj ajn estu iliaj motivoj, tiel longe ke ili ne kontraŭas la ideon de Zamenhof. Iu povas iĝi esperantiston pro intereso al artefaritaj lingvoj, kaj dezirinde tiu trovu samhobianoj en la movado mem kaj komuniku per Esperanto kun ili.

Sed oni devas atenti pri la nuna vigla propagando por forigi debatojn pri lingva problemo, profite al la tut-angla ŝajnsolvo. Pro tiu propagando, Esperantistoj ne povas publike aŭdebligi siajn argumentojn kaj debati. Tial la publiko, misinformata, ofte konfuzas Esperanton kun ĝia karikaturo, roboteca lingvo parolata de kelkaj fantaziuloj, ktp.

Tial ni devas eviti ke, krome, niaj samideanoj aspektu kiel nekapablaj eĉ interkonsenti pri komuna lingvo.

Sevechjo (Montri la profilon) 2018-januaro-20 14:46:49

Mi pensas ke Esperantujo estas iom post iom ŝanĝiĝanta pri la temo de la frateco kun la aliaj helplingvoj.
Do, iom post iom, mi pli kaj pli ree amas Esperantujon ^^

Jen Diskorda servilo por amike diskuti inter helplingvanoj el la tuta mondo: https://discord.gg/Jv3eTze
Estas ĉefe en Esperanto, la engla kaj la elefana, sed vi povas paroli aliajn lingvojn ankaû.

Samideane.

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-22 09:27:16

Mi ripetas, kion mi diris en alia fadeno ĉi tie en Lernu: "Oni bezonas filmojn, videojn, ludojn, gazetojn, popmuzikon kaj pornon en E-o." Mi kredas, ke la manko de popkultura E-o estas unu de la plej gravaj kaŭzoj, ke malhelpis E-on por plivastiĝi. Alia kaŭzo estas tiu idealismo pri la tutmonda frateco. Bedaŭrinde multaj homoj rilatas al ĝi per granda suspekto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-22 09:46:25

Sevechjo:
Jen Diskorda servilo por amike diskuti inter helplingvanoj el la tuta mondo: https://discord.gg/Jv3eTze
Estas ĉefe en Esperanto, la engla kaj la elefana, sed vi povas paroli aliajn lingvojn ankaû.
Mi trarigardis ĝin, sed post tajpado de kromnomo, mi nur vidis nigran ekranon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-22 09:59:54

Metsis:Mi ripetas, kion mi diris en alia fadeno ĉi tie en Lernu: "Oni bezonas filmojn, videojn, ludojn, gazetojn, popmuzikon kaj pornon en E-o." Mi kredas, ke la manko de popkultura E-o estas unu de la plej gravaj kaŭzoj, ke malhelpis E-on por plivastiĝi. Alia kaŭzo estas tiu idealismo pri la tutmonda frateco. Bedaŭrinde multaj homoj rilatas al ĝi per granda suspekto.
Idealismo ne estas laŭmoda en nia cinika epoko. Tamen, ĉio, kion homo realigis, estis unue ideo: La aviadiloj oni unue imagis kiel flugilhavaj ĉevaloj aŭ flugantaj tapiŝoj, poste oni desegnis pli malpli fuŝajn flugmaŝinojn kaj fine oni konstruis komfortajn aviadilojn kaj sendis homon sur la lunon.

Do, idealismo ne estas suspektinda afero, sed la motoro de la progreso. Pri homa frateco, multaj restas farendaj, sed la homaro evoluis kaj ekzemple, la normala maniero por ŝanĝi regantojn ne plu estas mordo, sed balotoj. Kaj pri tiuj progresoj ni dankas la idealistoj kiuj imagis tian mondon, la raciemulojn kiu pensis kiel ĝi povas detale funkcii kaj la agemulojn kiuj realigis kaj plurealigas ĝin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-22 10:09:29

horsto:
Mi neniam legis aŭ aŭdis ke oni diskutis la taŭgecon de lingvo por internacia komunikado, oficiale. Eble mi pretatentis(1) tion. Se iu scias pri tiaj diskutadoj, bonvolu sciigi al mi.
Ĉu tio vere surprizas vin?

Vidu kio okazis pri la raporto GRIN

(1) preteratentis?

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-22 10:18:54

Altebrilas:Mi trarigardis ĝin, sed post tajpado de kromnomo, mi nur vidis nigran ekranon.
Ĉu vi uzas Discordon per retumilo aŭ per aplikaĵo? Provu nove la ligilon, post kiam vi estas kreinta la uzantkonton.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-24 09:58:35

Mi ne volas krei uzantkontojn ie-ajn. Mi preferas atendi, ke multaj homoj estos uzinta ĝin, por vidi, ĉu ĝi estas fidebla. Estas tro da piratado nuntempe en Interreto.

Reen al la supro