Al la enhavo

Lulkantoj en Esperanto?

de Leonego, 2019-aprilo-18

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Leonego (Montri la profilon) 2019-aprilo-18 19:14:46

Ĉu iu scias, kie mi povas trovi esperantajn lulkantojn? Prefere kun muzikaj notoj.

Al mia fileto (2.5 j.a.) plaĉas, kiam mi kantas al li esperante. Tamen "La Espero" ne estas tre dormiga!

Dankon

Серёга (Montri la profilon) 2019-aprilo-18 20:37:30

Mi scias la kanton Verda Faetono

Серёга (Montri la profilon) 2019-aprilo-18 20:40:13

ndrbs (Montri la profilon) 2019-aprilo-21 06:21:25

Kara Leonego,
Tiaj kantoj sufiĉe multas. Mi aldonis * kiam mia (3-jara) ido pli ĝuas ilin. Bonvolu serĉi ilin ĉe Jutubo:
- Kajto, Dormu milde*
- Lulkanto de ursino
- Lulkanto de kuko
- Lulkanto por piratoj
- Ĉio silentas
- La maro estis serena*
Aliaj estas disponeblaj tie kaj tie.

Reen al la supro