Al la enhavo

-itus, -atus, -otus, -intus, kaj "would have" angle -du demandoj

de Nala_Cat15, 2019-junio-20

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-20 03:45:30

1 Kion signifus se verboj povus finiĝi kun -itus, -atus, -otus
Ekzemple:

Mi iritus
Mi iratus
Mi irotus

Ĉu same kiel

Mi estus irita
Mi estus irata
Mi estus irota
?

2 Kaj ankaŭ kiel malsama demando, ĉu la finaĵo -intus tradukiĝas kiel would have ..... en la angla?
ekzemple

Mi irintus --> I would have gone
Mi manĝintus --> I would have eaten
Kaj mi scias ke oni povas traduki ĝin kiel: Mi estus irinta kaj Mi estus manĝinta, sed ĉu eblas la -intus finaĵo por la samaj aferoj?\

Finfine ,Mi ne intencas ke ĉi tiuj demandoj estas praktikaj ; Mi nur scivolas

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-20 04:12:03

"iri" estas ne transitiva verbo, do vi ne povas esti irita, se vi ne estas vojo.
La vojo estus irita/iritus ≈ The way would be gone. (If in English you can say "I go the way")

Male, "manĝi" estas transitiva, sed vi povas esti manĝita, se vin kaptas kanibaloj.
La fiŝo estus manĝata ≈ The fish would be eaten
La fiŝo estus manĝita ≈ The fish would have been eaten

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-20 04:39:05

Mi estas manĝinta fiŝon ≈ I have eaten fish (eating is finished, but some fish can be uneaten)
Mi formanĝis la fiŝon≈ I have eaten the fish (all the fish is eaten)
Mi estus manĝinta fiŝon ≈ I would have eaten fish
Mi formanĝus la fiŝon≈ I would have eaten the fish

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-20 05:17:30

En Esperanto vi povas fari 6 simplaj verbaj formoj kun finaĵon -i, -as, -is, -os, -us, -u kaj 6×6 kompleksajn formojn kun "esti" kaj participoj. Entute vi havas tabelon 6×7=42. Signifo de ĉiu ĉelo estas sumo de signifo de la linio kaj de la kolumno.
Sed prefere uzu simplajn formojn. Kompleksajn formojn povas esti mallongigitaj, sed prefere uzu la plenajn.
Krome, vi povas aldoni prefiksojn al verbo, sed kiun prefikson elekti dependas de verbo.

En la angla, uzante verbajn formojn, "to", "will", "would", "be", "have" vi povas fari similan tabelon 6×8=48
Plus "I am going to" ne estos en la tabelo.

En la angla tabelo iuj celoj ne estas uzataj, iuj celoj havas specialan uzon, do ni ne povas diri ke ia ĉelo en la angla tabelo tute egalas al la certa ĉelo en la Esperanta tabelo, do mi uzis ≈ antaŭe.

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-20 07:38:06

Nala,

Vi jam demandis pri ĉi tio en alia fadeno ĉi tie en Lernu. Bonvolu rigardi miajn respondojn tie.

La plej grava observo estas, ke la us-modo ne montras tempon. Do la frazon

      Mi ne farus la eraron, se ri dirus al mi la veron.

oni povas traduki en la angla (pardonu miajn erarojn, sed la angla ne estas mia denaska lingvo)

      I would not make the mistake, if they would tell me the truth (i.e. something is going to happen and I try to avoid making a mistake)



      I would not haved made the mistake, if they would have told me the truth (i.e. something that has already happened, and I have an excuse, why I made the mistake)

Sergejm pravas, preferu simplajn formojn (iri/iras/iris/iros/irus/iru) eble kun aliaj vortoj, kiuj montras tempajn rilatojn (antaŭe, poste ktp.) aŭ ĉu la ago estas kompleta. Kelkfoje vi povas uzi kompleksajn formojn esti + participo, sed evitu formojn de pasiva participo + -us (-itus/-atus/-otus) kaj de aktiva participo + -us (-intus/-antus/-ontus). Legu pli en PMEG.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-23 17:22:42

Mi bedaŭras pro demandi ĉi tio denove...... mi nur volas scii ĉu “estus irita” estas same kiel ”iritus”

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-24 07:17:34

Nala_Cat15:Mi bedaŭras pro demandi ĉi tio denove...... mi nur volas scii ĉu “estus irita” estas same kiel ”iritus”
Mi komprenas.

Sergejm pravas, ke "iri" estas netransitiva verbo (ne akceptas rektan objekton). En E-o oni povas formi pasivan formon nur el transitivaj verboj. Alivorte ne ekzistas formoj "irita", "irata" aŭ "irota" (sen n).

(Parentese en E-o vojoj kuras. "Ĉiuj vojoj kuras al Romo", all roads lead to Rome.)

"Manĝi" estas transitiva verbo. Konsekvense oni povas diri kun pasivaj participoj
La fiŝo estis manĝita: The fish was/has been/had been eaten
La fiŝo estas manĝita: The fish is/gets/is been eaten
La fiŝo estus manĝita: The fish would be/have been eaten

sed notu, ke la strikta vortordo de la angla kaŭzas, ke oni uzas pasivajn participojn tre pli ofte ol, kio estas necesa en E-o. Oni ja povas diri:
La fiŝon oni manĝis.
La fiŝon oni manĝas.
La fiŝon oni manĝus.

Teorie oni povas konstrui mallongigitajn formojn de verboj.
La fiŝo estis manĝita → La fiŝo manĝitis
La fiŝo estas manĝita → La fiŝo manĝitas
La fiŝo estus manĝita → La fiŝo manĝitus

sed mi evitus tiujn formojn. Por kialoj legu PMEG-on.

amigueo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-15 17:06:44

problemo estas pri memorkapablo:
kompaktaj tens-esprimoj bezonas ekzercadon kiun malmultaj esperantuloj trapasas.

analoge "25" estas pli kompakte malfacila ol "5 fingroj kaj 2 dumanoj". rilate al tensoj en esperanto oni preferas la duan stilon. latinaj numeroj iam avantagxis kompaktajn polinomojn kiuj laste trudigxis kiel "numeroj".

mia proaktiva emo produkas:

amintontis = ...?

Reen al la supro