Al la enhavo

Lernolibroj en Esperanto

de MiMalamasLaAnglan, 2019-aŭgusto-21

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 20:31:59

Ĉu haveblas iuj lernolibroj por uzo en lernejoj kiujn oni skribis Esperante aŭ tradukis el aliaj lingvoj en Esperanton? Ekzemple, libroj pri matematiko, historio, scienco, Esperanta gramatiko, aliaj lingvoj, ktp.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 06:09:47

Hm, unu el la plej uzataj lernolibroj de la espa estas Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek. La libro ekzistas krom en la espa ankaŭ minimume en 40 aliaj lingvoj. Bona aldona materialo estas Poŝamiko, kiu estas kajereto kun bildoj.

Mi ne scias, ĉu ekzistas lernolibroj pri aliaj fakoj en la espa, sed ekrigardu de

SEN7759 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 09:10:18

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 15:27:15

SEN7759:Rigardu. https://vk.com/topic-42815027_34076635
Dankegon pro tio!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 15:35:51

MiMalamasLaAnglan:
SEN7759:Rigardu. https://vk.com/topic-42815027_34076635
Dankegon pro tio!
Tamen, ĉu vi scias, kie oni povas trovi ne-fizikajn librojn, se ili ekzistas?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 23:06:01

Ĉu estas iuj lernolibroj, kiujn oni uzus en (mi ne scias kiel diri ĝin Esperante)... la lernejoj al kiuj iras neplenkreskuloj?

Balbutanto (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-23 16:03:39

MiMalamasLaAnglan:Ĉu estas iuj lernolibroj, kiujn oni uzus en (mi ne scias kiel diri ĝin Esperante)... la lernejoj al kiuj iras neplenkreskuloj?
(Psst! Vartejoj...)

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-23 17:55:37

Balbutanto:
MiMalamasLaAnglan:Ĉu estas iuj lernolibroj, kiujn oni uzus en (mi ne scias kiel diri ĝin Esperante)... la lernejoj al kiuj iras neplenkreskuloj?
(Psst! Vartejoj...)
Mi serĉis en retejoj kaj mi pensas, ke mi scivolas pri elementa lernejo kaj mezlernejo. Ĉu estas lernolibroj por tiaj lernejoj en Esperanto?

Balbutanto (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-24 12:30:04

En la katalogo de UEA, sub la kategorio "Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj", vi probable trovos tion, kion vi serĉas.

Reen al la supro