Al la enhavo

Kiom kostas en via lando

de sudanglo, 2019-septembro-05

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2019-septembro-05 13:53:52

Por alkutimiĝi al la Spesmilo, eble helpus elpensi kiom kostas certaj aferoj de la ordinara vivo en via lando.

Ekzemple en mia urbo, taso da teo ĉe buda kafejo kostas 34 Spesojn.

Kaj por ĉ. la sama prezo en supervendejo oni povas aĉeti 4 pajntojn da lakto.

Ĉe MacDonalds oni vendas la plej malmulte-kostan hamburgeron ankaŭ je tiu prezo

nornen (Montri la profilon) 2019-septembro-05 17:23:34

1 gramo da oro 24/24 hodiaŭ en Gvatemalo = 374,24 GTQ = 48,70 USD = 44,12 EUR = 39,49 GBP

Sekve:
1 Spesmilo = 374,24 GTQ
1 GTQ = 2,6721 Spesoj

Redakto:
Tute malĝusta kalkulo.
Trovu suben espereble ĝustajn valorojn.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-06 08:09:09

Hm, ŝajnas, ke mi kalkulas alimaniere ol Nornen. Verŝajne mi eraras, sed mi komprenis, ke laŭ la moderna difino de spesmilo

      8,000 g da oro kun fineco 916 egalas 10,000 ₷

La kurzo de oro ŝajnas ĵus nun esti ĉ. 43,96 €/g (fineco 1000). Do la kurzo inter eŭro kaj spesmilo estas, ke 10 ₷ respondas al 50,36 €, el kiu 1 speso respondas 0,05 € aŭ 5 ¢.

La prezo de taso da kafo varias tre multe, inter unu kaj eĉ kvar eŭroj. Sed ia normala prezo ĉe benzinstacioj kaj budoj ĉe vendoplacoj povus esti 1,80 €, do 36 spesoj.

En superbazaro litro da lakto (en litra bokalo) kutime kostas 0,80 € aŭ 16 spesoj.

La plej malmultekosta hamburgero ĉe McDonals, la fromaĝaja hamburgero, kostas 1,10 € aŭ 22 spesoj.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-septembro-06 15:02:21

Hm, ŝajnas, ke mi kalkulas alimaniere ol Nornen. Verŝajne mi eraras, sed mi komprenis, ke laŭ la 'historia' difino de Spesmilo

8,000 g da oro kun fineco 916 egalas 10,000 Sm
Ĝis tiu punkto bona. Kaj aliaj manieroj por esprimi tiun difinon estas:

1g da 22 karata oro = 1,25 Sm ( 22/24 = .9166, 10/8 =1,25)

7,333g da pura oro = 10 Sm (8 x 0,9166 = 7,333)

Sed poste vi devojiĝis
La kurzo de oro ŝajnas ĵus nun esti ĉ. 43,96 €/g (fineco 1000). Do la kurzo inter eŭro kaj spesmilo estas, ke 10 Sm respondas al 50,36 €, el kiu 1 speso respondas 0,05 € aŭ 5 ¢.
Se €43,96 estas la kosto de 1g oro (fineco 1000), tiam la kosto de 1 g oro (fineco 0.916) estas €40,27. Do 10 Sm = 8 x 40,27 = €322 el kio 1 speso respondas al 3,2¢

Do korektante

La prezo de taso da kafo varias tre multe, inter unu kaj eĉ kvar eŭroj. Sed ia normala prezo ĉe benzinstacioj kaj budoj ĉe vendoplacoj povus esti 1,80 €, do 56 Spesoj.

En superbazaro litro da lakto (en litra bokalo) kutime kostas 0,80 € aŭ 25 Spesoj.

La plej malmultekosta hamburgero ĉe McDonals, la fromaĝaja hamburgero, kostas 1,10 € aŭ 34 Spesoj.


Interese ke la hamburgero kostas same kiel ĉe mi en Ramsgate.

Nornen , poste mi kontrolos viajn kalkulojn

nornen (Montri la profilon) 2019-septembro-06 17:16:22

sudanglo:Nornen , poste mi kontrolos viajn kalkulojn
Ho ve, mi jam vidis, ke mi kalkulis tute erare, ĉar mi supozis, ke 1 g 24/24 = 1 Sm.

Do, mi provos denove:

Hodiaŭ en Gvatemala 1 g 22/24 = 344,65 GTQ = 1,25 Sm.
344,65 GTQ = 1,25 Sm
1 GTQ = 1,25/344,65 Sm
1 GTQ = 0,003627 Sm = 3,627 S

Uzante tiun faktoron, mi rekalkulos:

En mia urbo (ĉefurbo), taso da kafo ĉe buda vendejo aŭ panvendejo: 1 GTQ = 3,63 Spesoj.
En supervendejo, 1 litro da lakto 13 GTQ = 47,15 Spesoj. 4 pajntoj = 1,89 litroj = 89,16 Spesoj.
Ĉe McDonald's, la plej malmultekosta hamburgero (sen fromaĝo) = 12 GTQ = 43,52 Spesoj.

Pliaj prezoj kaj valoroj:
10 tortiljoj = 2,50 GTQ = 9,07 Spesoj
1 avokado = 3 GTQ = 10,88 Spesoj
1 meztagmanĝaĵo (ĉefmanĝaĵo, 2 flankmanĝaĵoj, 3 tortiljoj, kapsiketo (chile), supo aŭ postmanĝaĵo, trinkaĵo) = 15 GTQ = 54,41 Spesoj
1 urba veturbileto = 1 GTQ = 3,63 Spesoj
1 litro da benzino (87 oktanoj) = 6,76 GTQ = 24,52 Spesoj
1 kilovatiohoro (kWh) = 1,10 GTQ = 3,99 Spesoj
1 kilogramo da gaso propano = 9,70 GTQ = 35,18 Spesoj
1 kuba metro da akvo = 1,87 GTQ = 6,78 Spesoj
1 tablojdo da ibuprofeno = 0,05 GTQ = 0,18 Spesoj
1 kokino ovoproduktanta = 70 GTQ = 253,89 Spesoj
1 bovino laktoproduktanta = 12.000 GTQ = 43.524 Spesoj
20 cigaredoj = 18 GTQ = 65,29 Spesoj
1 skatolo da biero (743 ml) = 6 GTQ = 21,76 Spesoj
Punmono por malatenti ruĝan lucernon = 200 GTQ = 725,40 Spesoj
Laŭleĝa minimuma monata salajro = 2.992,37 GTQ = 10.853,33 Spesoj

Mi esperas, ke mi nun finfine kalkulis ĝuste.

Kial ĉe vi la hamburgeroj kaj la lakto estas tiom malmultekostaj?
Ŝajnas, ke ĉi tie la vivo estas pli multekosta ol en Eŭropo.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-06 17:34:09

Klare mi miskalkulis, sed mi estas konfuzita. Kiel vi nuntempe difinas spesmilon?
  • 0,7333 g da maso kun oro de fineco 916 egalas 1,000 Sm
  • 0,7988 g da maso kun oro de fineco 916 egalas 1,000 Sm
  • 0,8000 g da maso kun oro de fineco 916 egalas 1,000 Sm
  • 0,8000 g da maso kun oro de fineco 1000 egalas 1,000 Sm
    aŭ...

nornen (Montri la profilon) 2019-septembro-06 19:20:18

Metsis:Klare mi miskalkulis, sed mi estas konfuzita. Kiel vi nuntempe difinas spesmilon?
  • 0,7333 g da maso kun oro de fineco 916 egalas 1,000 Sm
  • 0,7988 g da maso kun oro de fineco 916 egalas 1,000 Sm
  • 0,8000 g da maso kun oro de fineco 916 egalas 1,000 Sm
  • 0,8000 g da maso kun oro de fineco 1000 egalas 1,000 Sm
    aŭ...
Laŭ vikipedio 0,8 g da 22 karata (916/-) oro egalas 1 Sm.

Mi supozas, ke la originala difino uzas 22 karatan oron kaj ne puran oron, ĉar 22 karata oro estis plej ofte uzata por ormoneroj.

0,8 g da 22 karata oro enhavas 0,8 g * 22 / 24 = 0,733 g da elementa oro.

Sekve: 0,7333 g da 24 karata (999/-) oro egalas 1 Sm.

Vi diris, ke 1 g da 999/- oro kostas 43,96 € en via lando.
Sekve, 0,7333 g da 999/- oro kostas 43,96 € * 0,7333 = 32,24 €.
Sekve 32,24 € egalas 1 Sm.
Sekve 1 € egalas 1 Sm / 32,24 = 0,0310 Sm = 31 S.
Sekve 1 S egalas 32,24 € / 1000 = 0,03224 € = 3,224 ¢.

Tio estas la sama valoro, kiun kalkulis sudanglo.

- - - -

Sume:
0,800 g da 22/24 (916/-) = 1,000 Sm.
1,000 g da 22/24 (916/-) = 1,250 Sm.
0,733 g da 24/24 (999/-) = 1,000 Sm.
1,000 g da 24/24 (999/-) = 1,364 Sm.

- - - -
Plia pensero:
Brita Suvereno konsistas el 22/24 oro kaj pezas 7,98805 g ≈ 8 g kaj valoras nome 1 GBP.
Tial 1 GBP = 10 Sm.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-06 21:30:53

De kie oni akiras la valoron de la spesmilo? Mi retserĉis, kaj mi trovis nur informaĵon pri ĝia historio.

Redakto: Mi vidis, ke nornen skribis pri tio.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-septembro-08 12:23:20

Pri la konfuzo pri la difino de la valoro de la Spesmilo (en oro) - lasu min klarigi.

Estas vere ke aliloke mi proponis revizion de la historia difino al 8g da pura oro = 10 Sm. Sed tio estas nur proponita kiel ebla kurza konvencio inter la samideanoj uzantaj jam ekzistantajn or-monerojn kiel Spesmilajn monerojn kaj kiuj volas ŝangi en la lokan valuton.Ekzemple se vi alvenas al kongreso eksterlande kaj volas lokan valuton por elspezi ekster la kongreso.

Sed samtempe mi diris ke la fakta kurzo por tiaj transakcioj estu afero de interkonsento inter la transakciantaj samideanoj.

Kial estu tia konvencio? Ĉar ĝenerale aĉetante jam ekzistantan oran moneron oni devas pagi pli ol la or-enhavan valoron. Do tiu kurza konvencio estis proponita por la evito de perdo kaj kuraĝigi la uzon de la Spesmilo antaŭ ol la Movado jam produktus siajn proprajn monerojn.

Mi nun pensas ke por relanĉi la Spesmilon oni uzu ĝin unue konte kaj poste oni zorgu pri realigo en monera aŭ bileta formo.

Se vi tamen volas pagi per or-enhava monero (aŭ krei krediton) tiam la historia valorigo aplikiĝu.

Klare, se la prezoj en Esperantujo estas jam en Spesmiloj, estas nenia kialo devii de la origina difino.

Kial en 1907 oni proponis ke 8g da 22-karata oro estu 10 Spesmiloj? Mi kredas ke kialo estas ke tiu valorigo rezultigis simplan konverton al aliaj valutoj de tiu epoko

El Vikipedio: La spesmilo egalvaloris al 0,8 gramoj da 22-karata oro (t.e. 0,917 aŭ 11/12 da pura oro, aŭ 0,733 g da pura oro). Tio certigis al la Spesmilo egalvaloron kaj transpag-eblecon en multaj ekzistantaj monunuoj: du britaj ŝilingoj, unu rusa rublo, duona usona dolaro, 2,5 frankoj svisaj aŭ francaj, 2,5 hispanaj pesetoj. Mallonga ŝanĝotabulo ebligis scii rapide la kurzon laŭ multaj monunuoj.

Memoru ke antaŭ la unua mondmilto tiuj supre mencitaj valutoj estis difinitaj per certa pezo da oro (same kiel la Spesmilo) kaj do ties valoroj ne flosis ĥaose inter si kiel okazas nuntempe.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-08 12:40:02

nenio. mi eraris

Reen al la supro