Al la enhavo

E.D.E.

de Matilda 69, 2006-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

ermito (Montri la profilon) 2008-majo-07 13:16:58

Ankaŭ mi ne havas multe da tempo por trastudi la dokumentojn de EDE, des pli ke mi estas loĝanto de ne-EU-a lando. Tial se iu bonvolus ĉi tie klarigi al mi la aferon, mi tre ĝojus.
Min zorgigas en la afero de EDE nur tio, ke la adeptoj de tiu ĉi partio, ŝajne, volas fari E-on eŭropa identigilo. Se tiel vere estas, ankaŭ deekstere (ekster EU) E-on oni komencos identigi nur kun Eŭropo, kio al mi tute ne plaĉas.
Mi preferus vidi en E-o identigilon de ĉiuj teranoj, aŭ, almenaŭ, identigilon de ĉiuj bonaj homoj de la tero.
Ĉu mi eraras?

Bert (Montri la profilon) 2008-majo-07 23:51:56

Matilda, EDE provas havi liston en ĉiuj EU-landoj, sed tio tre malfacilas. Ja necesas trovi homojn en ĉiu landoj kiuj konas la landajn regulojn. Krome en iuj landoj necesas milionoj da subskriboj aŭ multe da mono.

RiotNrrd kaj GuyJohnston, Esperanto kaj UEA neniam estis neŭtralaj pri lingvaj aferoj. Simile en EDE oni fokusas precipe pri lingvo, komunikado, esprimrajto. Fakte uzo, disvastigo kaj instruado de ajna lingvo estas jam politiko.

Pastorant, Esperanto nun ne estas serioza kandidato en EU, la grandaj lingvoj ridas pri Esperanto. Sed homoj kiuj agas por paco, demokratio, naturprotekto, kiuj ne zorgas nur pri mono, aĉetado kaj povo, tiuj ekŝatas la ideon de Esperanto.

Kwekubo, vi pravas. Se en iu lando okazas grava decido, tiam plejmulto voĉdonas "utile" por iu granda partio. Sed kiam la voĉoj ne tre gravas, tiam iuj ŝatas voĉdoni por etaj alternativaj partioj. Tiel voĉdonis por EDE 25 mil francoj, precipe neesperantisto.

Miland, la moratorio estas fakte respondo kontraŭ nova leĝo de franca eduka ministrejo kiu volas ke la angla estu deviga lingvo en la unuaj klasoj (de baza lernejo); kiam la infanoj ankoraŭ ne bone lernis sian landan (francan) lingvon. La moratorio ne volas devidi Esperanton, sed lasi liberan elekton. Neniu neas la nunan neceson de la angla por labori, vojaĝi ktp.

Rodrigoo, la partio EDE nur proponas ilojn, kiuj pouvs igi Eŭropon pli demokratiaj. EDE intence ne havas kompletan programon kiel grandaj partioj, ĉar Esperanton uzas homoj de ĉiuj politkaj vidpunktoj. Fakte EDE ne vere celas regi landon, sed nur ekspluati la amasmedian interesiĝon pri voĉdonoj, senkostan reklamon (por Esperanto) en televido antaŭ voĉdono.

Rodrigoo, la interna kaŝita celo de EDE estas promocii Esperanton je la sama nivelo kiel aliaj fremdaj lingoj. Se Esperanto jam estas egale elektebla en lernejoj kaj universitatoj (kiel en Hungarujo), tiam la celo de EDE estas atingita kaj EDE laŭstatute malfondiĝos. Poste la popoloj mem decidos, ĉu uzi la anglan, Esperanton au la ĉinan.

Miland, vi pravas, EDE ne estas la E-movado, oni ne konfuzi ambaŭ. La lingvo Esperanto estas nur unu el pluraj proponataj iloj en la programo de EDE.

Ermito, EDE ne celas igi Esperanton identigilo de EU. Sed probable, samkiel en Usono, iu lingvo iam iĝos la ĉefa lingvo, do identiga. EDE agas en Eŭropa Unio, ĉar en ĝi nun plikajpli kuniĝas landoj, leĝoj, reguloj, lingvoj. EDE povus ricevi EU-subvenciojn, sed ĝi partoprenus Eŭropan baloton en sufiĉe da landoj. EDE kaj EDE-anoj volonte iĝus tutmondaj. Eble pli da ŝanco havas "Afriko Demokratio Esperanto".

Pino (Montri la profilon) 2008-majo-08 07:55:14

Esperanto kiel ilo en EU ne estas vera danĝero por la neŭtralco de Esperanto.
La ideo estas ankaŭ tre utopia. Kaj lingvo estas interesa nur se ĝi estas uzata. Ne uzata lingvo estas neŭtrala.
Se la lingvo estus ilo pri komerco, politiko aŭ religio estus ne neŭtrala.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-09 09:40:20

Bert:Miland, la moratorio estas fakte respondo kontraŭ nova leĝo de franca eduka ministrejo kiu volas ke la angla estu deviga lingvo en la unuaj klasoj (de baza lernejo); kiam la infanoj ankoraŭ ne bone lernis sian landan (francan) lingvon.
Se homoj volas ke iliaj infanoj lerni la anglan kiel profesia utila lingvo, estas pli bone komenci kiel eble frue. La landa lingvo ne malfortos pro tio, ĉar etaj infanoj estas genioj je lingvoj. Sed se la gepatroj preferas (ekzemple) ke la dua lingvo estu germana, ilia prefero respektendas. Ne saĝe por politikistoj ignori la volojn kaj naturajn rajtojn de gepatroj pri la edukado de la infanoj.

trojo (Montri la profilon) 2008-majo-13 19:36:18

Miland:Sed se la gepatroj preferas (ekzemple) ke la dua lingvo estu germana, ilia prefero respektendas. Ne saĝe por politikistoj ignori la volojn kaj naturajn rajtojn de gepatroj pri la edukado de la infanoj.
Se la gepatroj preferas, ke la angla ne estu la unua lingvo lernata lerneje, ĉu ilia prefero malrespektendas? Kial la francia edukministro rajtas devigi al ĉiu lerni la anglan? Kie estas la "naturaj rajtoj de gepatroj" ĉi-kaze?

Kaj eĉ se la gepatroj volas, ke iliaj gefiloj lernu la anglan, pli efike estus lerni Esperanton unue.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-13 21:18:07

trojo:Se la gepatroj preferas, ke la angla ne estu la unua lingvo lernata lerneje, ĉu ilia prefero malrespektendas?
Ne. Sed tio memorigas min pri ŝerco.
Demando: Ĉu ni povas krei socialismon en Armenio?
Respondo: Jes, sed kial?

Enkonduki infanojn al Esperanto estas tre bona ideo. Malhelpi ilin lerni utilan lingvon kiel la anglan, eĉ kontraŭ la volo de la gepatroj, ne!

Bert (Montri la profilon) 2008-majo-13 23:27:50

Milando, Trojo.

Por ne aserti aŭ supozi ion malĝustan pri EDE, bonvolu legi ĝian programon kaj moratorion:
http://e-d-e.org/spip.php?rubrique3
http://e-d-e.org/spip.php?article127

Nek EDE nek normala e-isto deziras trudi E-on kiel sola lingvo. EDE celas nur agnoskigi E-on kaj doni la saman rajton al E-o, kiun havas aliaj lingoj. Nun homoj en diversaj landoj NE havas la rajton mem elekti sian lingvon, Bretonaj, alsacaj aŭ eŭskaj/vaskaj civitanoj de Francujo eĉ ne rajtas elekti sian gepatran lingvon en lernejo, tio okazas en la "lando de homaj rajtoj".

Cetere, mi sentas la Uson-anglan kolonian premon en mia loĝlando nun tiel kiel mi sentis antaŭ jardeko[j] la Soveti-rusan kolonian premon en mia naskiĝlando GDR. Mi povas iom kompari miajn vivspertojn kaj mi bedaŭras tiujn multajn homojn, kiuj penas sensukcese lerni fluan anglan lingvon kredante ke tio nepre necesas en laboro. En mia multlanda firmao oni ja iam larĝe [provis] uzis la anglan, sed okazis tro da miskomprenoj, ke la plejmulto uzas la anglan nur minimume kiam necesas.

La angla estas same valora kaj bela lingvo kiel ĉiuj aliaj lingvoj, restu tiel.

Rian (Montri la profilon) 2008-majo-15 10:27:31

Amikoj!
Mi ne nur opinias, ke la celoj de EDE estas sekvindaj, sed ankaŭ necesaj. En regiono kiel la EU, kie la vivo politika kaj ekonomia estas tiel strikte ligita estas simple nekomprenebla, ke la plej multaj homoj ne povas adekvate komunikiĝi kaj tio estas demokratie tre dubinda. Ke la solvo aŭ unu solvo de la problemo estas disponebla (en la formo de Esperanto) kaj estas oferita al sinjoroj en la EU-a parlamento kvazaŭ sur la pleto kaj tute senkoste kaj tamen ne estas uzata, laŭ mi estas absurda.
Granda avantaĝo de Esperanto estas ĝia simpleco, ligita kun la potenco de eldiri ĉio, kio oni povas diri en aliaj lingvoj. Tial estus ankaŭ bone ellernebla lingvo por pli aĝaj homoj. La lernado de Esperanto ne forglutus tiom da tempo kaj, laŭ mi, oni devus uzi en la lernejoj la eltiritan tempon per la instruado de io, kio estas tute neglektita en nia moderna socio: la etiko. Humanista edukado kaj Esperanto apartenas unu al la alia.

Frankp (Montri la profilon) 2008-majo-22 12:43:47

Bonvolu skribu komentarioj en tiu Eŭropo Forumo.
Legu kaj skribu en via nacia lingvon.

Eŭropoforum

Bonvolu estu aktiva.

Frankp (Montri la profilon) 2008-junio-04 09:57:59

Ĉu iu legis la artiklo Novaĵoj/G8.
Bonvolu tradukos tio al via nacia lingvo kaj distribuas.

Reen al la supro