Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-22 02:14:53

nornen:
Rovniy_Sergey:Tage mi volas dormi, kaj nokte manĝi .... Kio okazas al ĉi tiu mondo ???
Tio nomigxas vampirismo.
Ne, li simple vojaĝis el Rusio al Gvatemalo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-22 02:17:13

Rovniy_Sergey:- KIEL MI POVAS FARIĜI MIN BELA ...?
Sufiĉas "... fariĝi bela ...".

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-22 05:29:20

nornen:
Rovniy_Sergey:Tage mi volas dormi, kaj nokte manĝi .... Kio okazas al ĉi tiu mondo ???
Tio nomigxas vampirismo.
Saluton Kara!!! Ĉu via retpoŝto rompiĝis?
Mi pensis pri vulpismo. ridego.gif
https://www.youtube.com/watch?v=ozZLE0m0Bl8

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-22 07:16:25

- Kial infanoj kreskas eldorlotitaj???
- Ĉar estas neniu por vipi avinon!!! )))

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-23 08:23:42

Unu monaĥino havis urĝan bezonon iri al necesejo, do ŝi iris al drinkejo.
Ĝi estis tre brua, sed kiam la vizitantoj vidis la monaĥinon, fariĝis senviva silento.
La virino alvenis al drinkejisto kaj demandis:
- Ĉu mi povas uzi la necesejon?
La drinkejisto respondis:
- Kompreneble, nur mi devas averti vin, ke estas statuo de nuda viro, kies "ĉarmo" estas kovrita nur per figfolio.
- En tiu kazo, mi nur rigardos alidirekten,- diris la monaĥino.
Kiam post kelkajn minutojn la monaĥino revenis el la necesejon, laŭta entuziasma aplaŭdo salutis ŝin en la drinkejo.
La virino iris al la drinkejisto kaj demandis:
- Sinjoro, mi ne povas kompreni. Ili nur aplaŭdis ĉar mi iris al la necesejo?
- Ne, komprenu, - la drinkejisto ekridis: - ĉiufoje, kiam iu levas la figfolion de tiu statuo, la lumo estingiĝas en la drinkejo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-24 11:19:15

Nun: Ni havas 13 normojn por ĉi tio.
- Estas malbone, ni devas fari universalan normon!
Baldaŭ: Ni havos 14 normojn por ĉi tio

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-24 11:22:26

Rovniy_Sergey:- Ĉar estas neniu por vipi avinon!!! )))
Necesas trovi VIP-personon!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-25 11:30:36

Avino vetis kun Sema, ke li purigos la plankojn en la tuta apartamento, se li ne povos manĝi 25 pastopoŝetojn per unu fojo. Maĉante la 23-an pastopoŝeton, Sema rimarkis, ke la 25-a simple ne estas sur la telero.
Jen ĉio, kion vi bezonas scii por kontrakti.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-27 06:02:11

Mi aŭdis fragmenton de konversacio inter nekonata avo kaj juna viro:
- ... Virinoj, ili estas kiel birdoj ...
La junulo senmoviĝis esprimante respekton. Do, daŭrigu, la kara!
Avo silentiĝis multsignife kaj finis:
- Tre multe da ili ...

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-27 09:43:04

Dmitrij Rus, Ludi por vivi:
Je metro de mi sur sia urso sidis Erik. La urso estis kolorigita per griz-verda farbo laŭ koloro de soveta kirasveturilo kaj nomiĝis BTR. Sur unu flanko estis signo de klano de veteranoj: ŝildo, stelo, Georgia bendo kaj oliva branĉo. Sur la alia - flanknombro 171, malrekte pentrita per blanka farbo.
PS:
- Erik, ĉu via BTR estas knabino?

Reen al la supro