Al la enhavo

Kiom da tempo post via Esperantistiĝo lernis vi "La Espero" ?

de Zam_franca, 2020-junio-22

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-22 07:40:30

Mi parolas Esperanton kaj estas esperantisto ekde 2019, sed mi nur konas la unuan strofon de La Espero. Tiusomere mi lernu la tutan himnon!
Ĉu vi lernis ĝin frue post via Esperantistiĝo, aŭ multe pli malfrue? Estus interese scii, ĉu ĝi estas plu forte rilata al Esperantismo.

LM59650 (Montri la profilon) 2020-junio-22 12:23:27

Mi ne lernis "La espero" (fakte, mi ne vere ŝatas tiun kanton)
Sed mi lernis la eŭropan himnon, kaj mi povas tute kanti ĝin :
https://www.youtube.com/watch?v=13Z982q_UVw
Mi lernis ĝin je 3 aŭ 4 monatoj post mi eklernis esperanton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-22 12:51:45

LM59650:Mi ne lernis "La espero" (fakte, mi ne vere ŝatas tiun kanton)
Sed mi lernis la eŭropan himnon, kaj mi povas tute kanti ĝin :
https://www.youtube.com/watch?v=13Z982q_UVw
Mi lernis ĝin je 3 aŭ 4 monatoj post mi eklernis esperanton.
Ankaŭ mi konas ĝin, mi lernis la plejparton de la eŭropa himno 🇪🇺. Mi kvazaŭ konas la tutan himnon. Kantu kune amikaro...
Ĉu vi ne ŝatas "La Espero" ĉar vi trovas ĝin religia? Mi mem estas ne religiulo, sed mia propra penso ne vidas la poemon "la Espero" kiel religian poemoj. Zamenhof skribis "la sankta amo" kaj ne "la amata sankteco", ekzemple. Tiel mi povas konsideri la a-vorton "sankta" kiel "netuŝenda", "gravega", kaj ne "dia".

LM59650 (Montri la profilon) 2020-junio-22 13:18:54

Neniu problemo pri religio.
Eble mi ne estas vere esperantisto, nur esperantparolanto.
Kaj mi trovas, ke la stilo de "la Espero" estas iom malmoderna (franclingve "désuet").
Kompreneble, estas nur mia opinio.

Reen al la supro