Al la enhavo

Virbovido

de Zam_franca, 2020-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-23 16:28:39

Kion signifas "virbovido"? Ĉu "vira bovido" aŭ "ido de virbovo"? Mi emus elekti la unuan respondon, sed fakte mi ne estas plene certa.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 05:35:31

Formale, povas esti ambaŭ sencoj. Sed vi ja komprenas, ke la dua estas rida?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 11:36:16

sergejm:Sed vi ja komprenas, ke la dua estas rida?
Nu, se virbovo kaj bovino generas bovidon, laŭ mi tiu bovido estas kaj la ido de la bovino, kaj la ido de la virbovo, ĉu ne?

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 15:50:16

Povas esti tiel.

Se la vorto "virbovido" estas kun "la", tio signifas ke antaŭe oni uzis la vortojn "virbovo" aŭ "bovido". Tiel ni ekkonas kion signifas la vorto "virbovido". Se la vorto estas sen "la" tio signifas ke al vortkunmeto "virbovo" oni aldonis la sufikson "ido" do ni ankaŭ ekkonas kion ĝi signifas (sufikson ni aldonas ĉiam al ekzistanta vorto aŭ kunmeto de vortoj).
Sume ni ekkonas la signfon per kunteksto. Se vorto estas sen kunteksto, ĝi povas havi ambaŭ signifon.

Tiel mi kombinas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 21:00:58

Por mi estas vira bovido, kiu plu povas esperi iĝi virbovo - kaj naskigi bovidojn, ĉar la arena lukto ne estas tiel esperinda sorto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 22:35:24

Dankon al ĉiuj pro respondi.

La respondo de Stefko ŝajnas al mi esti la plej taŭga, kiun mi povas esperi havi: mi supozas ke por kelkaj vortoj, kiel "virbovido" do, kunteksto havendas.

Krome, ĉu pli bonus kruele morti pro arena lukto aŭ pro la ĉi-monda neceso produkti MakDonadajn hamburgerojn? Jen filozofia demando.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-28 18:03:42

Ĉu ambaŭ estas nekongruigeblaj?

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-29 08:30:30

Altebrilas:Ĉu ambaŭ estas nekongruigeblaj?
1. Ni konstatas ke tiu ĉi bovido (pri kiu ni parolas) havas viran sekson - vir'bovido.
2. Ni konstatas ke tiu ĉi bovido estas ido de virbovo (ne estas ia ĥimero aŭ klonaĵo) - virbov'ido.

Reen al la supro