Al la enhavo

Sep kantoj

de Серёга, 2020-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 14:36:22

Fianĉino de ekzekutisto

Sulkante sian frunt' kolere,
Ekzekutisto kaŝis triston.
Sed tavernist' komprenis:
La koro de l' punant' rompitas.

— Mi ne havas moron,
— Vidi cian staton fenda.
— Amiko, kial tiom morna?
— Mi ĵuras, nur diablo povus cin ofendi!

(refreno)
- Mi justicon antaŭ' kredis,
- Nun ne havas tie lokon.
- Amikino mia d' infaneco -
- L' fianĉino mortis!

- De mi kaŝi ŝi penadis
- Siajn hororajn turmentojn.
- Homamas' ĉirkaŭ' kriadis,
- Distri sin ili pretendis.

- Viv' kontraŭ morto ludas!
- Ĉe sanktec' pekas kulp'!
- Batis ŝin mi skurĝe
- Opiniante ŝin pli bonan ol ĉiu ul'.

(refreno)

- En publik' l' vort' "sorĉistino"
- Vekis ferocan malicon,
- Ŝtiparumis ŝin obstine.
- Anim' ŝia flugis en abismon.

(refreno)

Серёга (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 14:38:06

Ekflugu

Ci ekflug(u) per aloj ventaj
En landon nian, la parenca kanto.
Al tie, kie ni kun ci kantadis,
Ki(e) estis al ni tiel tre libere.
Tie sub ĉielo arda
Estas aero beata.
Tie sub mara rakonto
Dormas montoj en nubar'.
Tie tiel suno lumas,
Per lum' parencajn montojn surverŝante.
Liber(e) en verdaj valoj rozoj floras,
Kaj najtingaloj kantas en arbaroj,
Kaj frize kreskas dolĉa vit'.
Tie, la kant', pli libere,
Tien, ho, do ci ekflug(u).

Серёга (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 14:39:47

Aliplaneda gasto

Sen kometoj estas nokt',
La planed' en mondo da dorm'.
Trais el foro lumet' -
La sign' el alia mond'.

Kaj alarmas min la pens':
Mi ne vivas inter steloj en sol'.
Vizit' de fratoj per mens' -
Por etern' estos la renkotn'.

(Refreno)
Aliplaneda gast' (Aliplaneda gast')
Alflugas li el foro (Alflugas li el foro)
Aliplaneda gast' (Aliplaneda gast')
Ne scias mi ankoraŭ (Ne scias mi ankoraŭ)
Ke kion al mi portus (Ke kion al mi portos)
Kaj kiom mi eldonus (la-lala-lala-la-a)
Por ci al mi pli frue (Por ci al mi pli frue)
Alflugos por gastad' o-je
Aliplaneda…

Kontakto eblas okazebl'.
Senmortaj iĝos ni,
Do povos flugi kun simplec'
Al foraj mondoj pli.

Nigran kosmon trenstriant',
Kiu spektos en nia pord'?
Ĉu ci venus mem, kara amik',
En alian mond'.

(Refreno)

Серёга (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 14:41:26

Tiam ci voku min

Se subite malsanus, ekfalus ci, plu
Falus pri ĉiu espero momente.
Mi al ci kuros tra neĝo, tra ega pluv',
Tiam ci voku min, eku nepre.
Tiam ci voku min, eku nepre.

Se soleco ekstarus sibite ĉe sojl',
Kiel nebul', kovrus domon laŭgrade.
Mi trapasos momente cent milojn da voj'
Tiam ci voku min, eku nepre.
Tiam ci voku min, eku nepre.

Se kun plago ĉeestas ci sole dum nokt',
Manĝas doloro cin poiome
Ne selentu, ci flustru, kriu nur mian nom'.
Mi ekaŭdos cin do aksiome.
Mi ekaŭdos cin do aksiome.

Se per neforgesiĝa perfid' por centjar'
Eĉ amiko neglektus kaj vendus.
Mia kor' ne permesos al ci morti ja.
Tiam ci voku min, eku nepre.
Tiam ci voku min, eku nepre.

Se aflikto komencus opreson al ci,
Ne memsaviĝu ci senprospere.
Sciu nur ci ke estas amata per mi.
Tiam ci voku min, eku nepre.
Tiam ci voku min, eku nepre.

Серёга (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 14:42:40

Neadoltaj meretricoj

Neadoltaj meretricoj
Al kunum' preparis sin,
Kaj sufiĉe brandon drinkis,
Gambe reapogas sin.

Ĵetis en angul' kajeroj,
Havas al l' vesper' ili
Du malkarajn ĉokoladojn,
Kvin botelojn al la tri'.

Pruntis d' amikinoj aĵojn,
Pudris nazojn laŭ fason'.
Unu el ili eĉ vestis
Al si puran kurt-kalson'.

Sur la centr' jen ŝikaaŭtoj,
Tie intervenas lu'.
L' amikinoj tuj sidiĝis
Triop' en tian ĉarum'.

Forveturis promenveturi
Ili kun nekonatul'.
L' knabinoj bezonas drinki -
Senproblema rendevu'.

Eksterurbe en vilao,
Ili voros vodkon pli,
Sur tabl' bati per la gamboj,
Por ŝtel-fratoj kankani.

Pere de aŭtomobilo
Jen tia estas promenad'.
Hieraŭ lernejo preter -
Maten' por mariĥuan'.

Серёга (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 14:44:04

Eĥas strate de ĉi nokt'

Eĥas strate de ĉi nokt',
Estas softa cia voĉ'.
Ekos tremi ombr' sur mur'?
Eble, ci alpaŝos nun.

Staros ĉe kameno ci,
Diros: - "Ĉu ci amas min?"
De mi nur silent' al l' kont',
Kvazaŭ ne estas respond'.

(refreno)
Sed n'estas cia kulp',
Ke reflektas amon
Nun niaj okul',
Ke gxi havas pasxojn d' ci,
Brakojn de ci.
Sur la vango larmo
Da amo d' mi.
Havas mia am' adiaŭan vals'.
Krepuska hal'…

Aŭdas mi senvorta kant'.
Scias - tio ĉi n'estas am'.
Simple iras ci al hel'
Tra memoro de pase'.

Sidos cxe fenestro ci,
Diros: - "Ci pardonu min".
Ree nur silent' al' kont',
Kvazaŭ ne estas respond'.

(refreno)

Серёга (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 14:45:42

Sonis telefono nokte

Sonis telefono nokte -
Aŭdiĝis de gi ja voĉo — cia
Mi tre atendas gin.
Pri kverel' forgesis ci
Pri renkonto petis ci.
- Jes, mi tiel sciis pri
- Mi tiel sciis pri
- Do mi tiel sciis pri.

(rekantaĵo)
Veston ŝiru vent' kun sal',
Roru uragan-skual'
Mi plenenuis pri ciaj lipoj dense.
--
Kraĉu mi sur grandan ŝtorm'
Kraĉu sur malbonan morn'.
Mi travenos, ho, mia providenco.

Estas jen arbaro kontraŭ,
Staras per obskur' malbona.
Jes, kaj mi pri tio sciis.
Hurlas lupoj forte ie
Devas mi transiri tion — infer',
- infer' enuigis min sur ter',
- infer' enuigis min sur ter',
- infer' atingis min sur ter'.

(rekantaĵo)

Horor' de arbar' sovaĝa,
Sed ĝis ci mi ĝuste vagos.
Sciu! Kraĉos sur ĉi ĉion mi ,
Iros tra nebul' kuraĝe.
Vundojn de vrak' ci kuracos -
- Eĉ ne necesas pli'.
- Eĉ ne necesas pli'.
- Eĉ ne necesas pli'.

(rekantaĵo)

Reen al la supro