Al la enhavo

Alvoko al usonaj esperantistoj/Call to the American esperantists

de Salutisto, 2020-oktobro-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Salutisto (Montri la profilon) 2020-oktobro-03 12:26:59

Alvoko al usonaj esperantistoj:

“Se vi parolas al homo, en lingvo kiun li komprenas, vi atingus lian kapon. Se vi parolas al homo en lia lingvo, vi atingus lian koron”, diris Nelson Mandela. Tial mi hezitis verki tiun alvokon anglalingve, sed ja mia alvoko estas por vi, usonaj esperantistoj, kaj ni estas samlingvanoj.

Antaŭ kvar jaroj, la usona nacio faris elekton; ĝi elektis naciismon.

Sed tiu naciismo gvidis Usonon solecen; Usono eliris el Unesko, kaj farante tion tute ne kontraŭstaris siajn diplomatajn malamikojn, sed permesis ke ili laŭvole agu ene de tiu internacia institucio; eĉ pli grave, la nuna usona administrado minacis eliri el la Monda Organizaĵo pri Sano, the World Health Organization. Pro tio Usono estas vidita kiel egoisma lando kiu zorgas nur pri ĝi mem; ne America first, Usono unue, sed America only, Usono nure.
La prezidento de Usono ne plu estas respektita; dum la ĝenerala asembleo de UN, li estis mokita de la spektantaro pro lia fanfarono; dum kunveno de NATO, estroj de landoj aliancitaj kun Usono ŝajne ankaŭ primokis lin kiam li esris forestanta.
La prezidento de Usono hontigas al sia lando. Ĉar ja estas tiel, ĝi reprezentas ĝin.

Multaj usonanoj ne nur elektis naciismon, ili ankaŭ elektis malfidon pri scienco.
Tiu elekto estas ekstreme danĝera.
La nuna sankrizo pro KOVIM-19, kaj la katastrofa agado de la nuna administrado pri ĝi, klare pruvis tion.
La prezidento de Usono politikigis la viruson, dirante ke ĝi estas “la nova mensogo de la demokratoj”; li ĝenerale fie taksis la verajn konsekvencojn, dirante interalie ke por “99%” de la homoj infektitaj de KOVIM-19 la viruso estas “plene sendanĝera”; li diris, ke “iutage, samkiel miraklo, la viruso malaperos”.
La konsekvencoj de tiu malido al scienco kaj politikigo estas gravegaj: en Usono mortis pro KOVIM-19 pli ol 200 000homoj, tiam kiam mi skribas tiun ĉi tekston. Se la prezidento estus fidinta sciencon, kaj ne estus politikiginta la viruson, tiom alta nombro ne estus atingita. Kaj la prezidento estus fidinta sciencon, li ne infektiĝus pro la viruso.

Sed bedaŭrinde, ne nur pri KOVIM-19 estas danĝerega malfidi sciencon.
Ni estas travivontaj klimatkrizon. Klimatŝanĝo pligravigita fare de homa agado estas ja fakto. La Internacia Panelo pri Klimatŝanĝo (angle: IPCC), kiu per siaj raportoj klarigis la konsekvencojn kaj kialojn de klimatŝanĝo, ne mensogas. Kial ĝi mensogus? Ĉar ĝi estas regata de komunistoj volantaj detrui Usonon? Kompreneble, ke ne. La sola serioza respondo estas ke ĝi ne mensogas.
Tamen, la usona prezidento ankaŭ malfidas scienco pri klimatŝanĝo. Li taksis klimatŝanĝon kiel “ĉina mensogo” en 2012, kaj dum sia prezidantoperiodo malagis por klimato; per tio mi volas diri ke li ne nur ignoris la minacon de klimatŝanĝo, sed ankaux pligravigis la kaŭzojn de ĝi. Li plivigligis la uzadon de skista petrolo, kiu estas katastrofa kaj pro klimato kaj por la medio, kaj mensogis pri ventoturbinoj, daŭripovaj energikreiloj kiuj laŭ ili “donas kanceron” al homoj loĝantaj ĉirkaŭ ili. Li ankaŭ malprotektis la medion, per atako kontraŭ la leĝo de 1973 kreita dum la prezidantoperiodo de la respublikano Richard Nixon, la Ago pri Endanĝeritaj Specioj (Endangered Species Act), kiu interalie ebligis savi usonajn aglojn, kaj provis malfermi Alaskon por borado, afero kiu poluegus la alaskan medion kaj kiu ne estas daŭripova.
Kaj pli grave ol ĉio alia, se la nuna prezidento estas reelektita, Usono foriros el la Pariza interkonsento pri klimatŝanĝo.
Tiam, Usono ne plu havos verajn celojn por kontraŭbatali klimatŝanĝon, kaj la nuna administrado daŭre enuaĉigos la medion kaj klimaton.
La konsekvencoj de tio estus vastega.
Nia planedo ne kapablas suferi plian periodon sub tiu usona administrado.
Tiu balotado estas pro tio la plej grava en la historio de homaro.
Ĉar usonanoj elektos savi aŭ ne homaron.

Mi alvokas vin, karaj esperantistaj usonanoj, kiujn mi fidas, je kontraŭstari naciismon en la mondo, efike batali tiun fiviruson, kaj agadi kontraŭ klimatŝanĝo, la plej grandan minacon por homaro, pere de unue resti en la pariza interkonsento.

Mi alvokas vin, karaj esperantistaj usonanoj, kiujn mi fidas, je baloti la trian de novembro por la kandidato Joe Biden al cele ĉesigi la danĝeregan prezidenton Trump.

Esperoplene kaj elkore,

Anonima esperantisto

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-03 14:58:48

Oni deziras rapidan resaniĝon al li, kaj al aliaj usonanoj kiuj malsaniĝis tial, kial li.

sendiulo (Montri la profilon) 2020-oktobro-03 15:39:45

Koncerne la klimatŝanĝon, mi timas, ke punkton de nereveno ni jam preterpasis.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-03 16:07:18

sendiulo:Koncerne la klimatŝanĝon, mi timas, ke punkton de nereveno ni jam preterpasis.
Ĉu vere? Mi legis pri 7 restantaj jaroj (jen video de AFP, en la angla kun franclingvaj subtitoloj).

novatago (Montri la profilon) 2020-oktobro-03 23:32:50

Mi ne ŝatas Trump-on. Tamen, mi opinias strangan vian peton. Bonvole, ne komprenu miajn vortojn, kiel atakon al vi aŭ al Usono.

Usono ne elektis naciismon. Usono, jam de longe, estas unu el la plej naciismaj landoj en la mondo kaj Holivudaj filmoj ege fiere montras tion. Usono elektis populismon kaj tio estas alia afero. Fakte, nuntempe tio estas problemo en okcidento kaj eble en la tuta mondo (kaj ĉu oni parolas pri maldekstremaj politikoj, kaj ĉu oni parolas pri dekstremaj).

Aliflanke, mi komprenas tion, ke vi elektis Esperanton por paroli pri ĉi tio, tamen, Esperanto estas ĉiutage uzata por defendi naciismojn, kvazaŭ tiuj estus io bona. Mi pensas ke estas grava, ke vi konsciiĝu pri tio.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Edveno (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 00:10:39

Mi kredas, ke vi "kantas al la ĥoro" kiel ni Anglolingvuloj diras (por tiuj, kiuj ne havas tiun diraĵon en sia lingvo, li diras ion al la homoj kiuj jam kredas je ĝi). La homoj kiuj parolas Esperanton estas statistike la homoj kiuj ankaŭ verŝajne ne elektus iun kiel Donald Trump por regi sian landon.

horsto (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 00:31:10

novatago:
Aliflanke, mi komprenas tion, ke vi elektis Esperanton por paroli pri ĉi tio, tamen, Esperanto estas ĉiutage uzata por defendi naciismojn, kvazaŭ tiuj estus io bona. Mi pensas ke estas grava, ke vi konsciiĝu pri tio.
Vi komprenas ke li elektis Esperanton, bone, ĉar Esperantistoj ne inklinas al naciismoj. Esperanto estas lingvo kiel ĉiuj aliaj lingvoj. Do, se tiuj naciismoj aperas en ĉiuj aliaj lingvoj, ili kompreneble aperas ankaŭ en Esperanto.

novatago (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 01:07:36

horsto:
novatago:Aliflanke, mi komprenas tion, ke vi elektis Esperanton por paroli pri ĉi tio, tamen, Esperanto estas ĉiutage uzata por defendi naciismojn, kvazaŭ tiuj estus io bona. Mi pensas ke estas grava, ke vi konsciiĝu pri tio.
Vi komprenas ke li elektis Esperanton, bone, ĉar Esperantistoj ne inklinas al naciismoj.
Ne, mi komprenas ke li elektis Esperanton, ĉar origine Esperanto estas internaciisma, sed mi tute ne certas pri tio, ke Esperantistoj ne inklinas al naciismo. Mi ne dirus tiel facile ke estas pli da mondcivitanistoj, ol da naciistoj. Mi povas diri ke estas malmultaj ekstremaj naciistoj (kvankam, mi dirus, ke la unua fojo, kiun iu montris malŝaton al mi nur pro esti hispano okazis en Esperanta kunveno, mi ne memoras ĉu tio okazis en la Esperanta aŭ en la hispana), laŭ miaj spertoj, sed mi ne povas diri ke Esperantistoj ne inklinas al naciismo, eĉ se estus logika antaŭjuĝi ilin tiel.

Tio sen paroli pri la nunaj modernaj grupaj identecoj...

Ĝis. Novatago.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 11:28:14

novatago:
Aliflanke, mi komprenas tion, ke vi elektis Esperanton por paroli pri ĉi tio, tamen, Esperanto estas ĉiutage uzata por defendi naciismojn, kvazaŭ tiuj estus io bona. Mi pensas ke estas grava, ke vi konsciiĝu pri tio.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)
Pri naciismo, estas normale, ke civitano defendu la landon, kiu protektas lin (kiam tio okazas), kaj la valorojn per kiuj li estis edukata. Sed tiu landano devas konscii, ke la eksterlandanoj verŝajne pensas sammaniere, kaj ke tio povas krei konfliktojn, el kiuj fontos teruraĵojn. Ĉefe kiam oni provas trudi siajn proprajn valorojn al la aliaj, sen ajna klarigo, taksante ilin memkompreneblaj.

Defendi sian landon kaj valorojn per debato, estas konforme al esperantismo, ĉar la lingvo ja estis kreita por anstataŭi perforton kaj insultojn per debato kaj interkompreno. Kaj oni kutime debatas pri malinterkonsentoj, prefere ol "kanti al koruso", aŭ "prediki jamkonvikiton" (laŭ la franca esprimo "prêcher un convaincu"), ĉar estas pli utile.

Mi estas scivolema pri opinio de eksterlandanoj pri la pensmaniero de mia lando. Antaŭ du tagojn, mi aŭskultis nian francan prezidenton prelegi pri separatismo (=komunumismo, "communautarisme"), laikeco kaj respubliko. Li prelegis antaŭ la franca kaj eŭropunia flagoj. Sed mi miris pri la opinioj de aliaj eŭropanoj, kiuj eble vivas en reĝlandoj, en landoj kun oficila religio, aŭ en landoj pli toleremaj al la "ŝtato en la ŝtato", t.e. subgrupoj kiuj aplikigas sian propran leĝon, eĉ se ĝi kontraŭas la nacian.

Li faris tiun prelegon post la atenco antaŭ la eksa eldonejo de Charlie-Hebdo, kiu okazis dum la juĝo de la supozitaj (kiel oni devas nomi ilin antaŭ la kondamno) teroristoj kiuj estus helpintaj prepari la atencon de 2015, kiam pluraj desegnistoj kaj ĵurnalistoj estis murditaj).

Tial mi demandiĝas kiel niaj landoj povos transiri de franca (aŭ hispana, germana...) naciismo al eŭropa naciismo (sen ŝovinistaj kromsignifoj), kaj espereble baldaŭ al monda naciismo, kiam tuttera nacio protektos ĉiujn teranojn.

nornen (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 06:58:04

Altebrilas:Tial mi demandiĝas kiel niaj landoj povos transiri de franca (aŭ hispana, germana...) naciismo al eŭropa naciismo (sen ŝovinistaj kromsignifoj), kaj espereble baldaŭ al monda naciismo, kiam tuttera nacio protektos ĉiujn teranojn.
Tio neniam okazos. Ĉar la "eŭropa naciismo" financiĝas per trouzado de la "tria" mondo. Se ekzistus tutmonda naciismo, el kie venus la malmulkostaj vestaĵoj, fruktoj, sojfaboj, viandaĵoj, oraĵo, diamantaĵoj, ktp, kiuj ebligas la eŭropan vivmanieron? Se la "eŭropaj valoroj" estus aplikataj tutmonde, jam ne ekzistus la bazo de la eŭropa sukceso, ĉar tiu dependas de infanlaboro, detruado de biotopoj, ktp.

Reen al la supro