Al la enhavo

Kiom grava estas konteksto esperante?

de petrenkin, 2021-februaro-12

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

petrenkin (Montri la profilon) 2021-februaro-12 02:36:34

Ĉiam kiam mi provas babili kun esperantistoj rete mi trovas la saman problemon: la manko de esprimoj.
Jes ja, esperanto estas la ''regula lingvo'' ktp... sed ĉu vi, esperantujo, jam deziris iam ajn ke esperantistoj ne estus tiom formala kaj regula?
Mi sentas, ke la manko de esprimoj kaj libereco por esprimiĝi pro-kontekste en esperantaj babiladoj ĉiam afektas la senton de amika senzorgeco. Ŝajnas ke esperantistoj volas esti Loĵbanistoj, ĉiam zorgante pri la 100% komprenado de siaj paroleroj.
Ĉu vi sentas la saman aŭ mi nur estas nesocieblemulo? XD

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-12 05:09:18

Verŝajne vi estas ne tiom sperta. Esperanto ekzistas jam dum 133 jarojn kaj ĝi enhavas esprimoj necesaj preskaŭ en ĉiu situacio
Kaj ĝi ne estas tiom regula - vidu PMEG kaj PAG.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-12 08:56:40

Dankon Frano por la ligiloj.
Esperanto estas la helpa internacia lingvo kiu sukcesis kaj sukcesas. Ĝi estas centoble pli parolata ol la dua..Klareco, do reguleco, estas tre grava por internacia lingvo. Vidi la riĉecon de la ESperanto-kulturo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-kulturo#Li...

petrenkin (Montri la profilon) 2021-februaro-12 14:28:30

Certe ekzistas esprimoj dum la 133 jaroj, mi konas kelkajn, sed kial esperantujo ne akceptas ofte neformalecon?
Jes ja, ĝi estas internacia lingvo kaj ĝi endas esti komprenebla internacie, mi demandu denove, kial esperantujo ne akceptas neformalecon ofte?
Unu ekzemplo estas la vorto ''sal'', multaj esperantistoj respondas kun tekstegon al la ulo kiu diris ''sal'' ĉar li, gramatike, diris ''salo'' (mi jam vidis iu respondi kun ''pipro'', kio estas bona maniero por trakti neformalecon).

Mi ne estas kontraŭregululo, mi nur volas scii kialojn de esperantujo por klarigi ĝian ĉiu-tagan formalecon.

Ankaŭ dankon pro la ligiloj, mi ĵus vekiĝis do mi legos ilin poste la tagmanĝo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-februaro-12 16:06:26

Mi ne vere komprenas kion vi povas diri per "neformaleco". Ĉu informal? Se jes, tiam frazo kiel "Saluton samideano, ĉu vi venu?" estas neformala, kaj frazo kiel "Bonan tagon sinjoro, ĉu vi povus veni mi petas?" estas formala.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-12 19:56:39

En Esperantujo estas diversaj niveloj de komuniko - en unu nivelo (neformala) oni kompenos vin, se vi forgesos akuzativon, en la alia (formala) oni rimarkos tion.
Sed ankaŭ estas lernanta nivelo, kun kiu vi verŝajne plej ofte renkontiĝas, kiam instruisto DEVAS rimarki, ke vi forgesis akuzativon - ĉi tio estas lia tasko.

petrenkin (Montri la profilon) 2021-februaro-12 20:49:31

Mi ne parolas pri akuzativo mdr
Sed bone, dankon pro la ligiloj, mi legis kelkajn kaj estas mojosa koni la proverbojn ktp, sed mi neniam aŭskultis iun ajn malgajo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-12 21:01:51

Certe, vi diris ne pri akuzativo, ke krom formala kaj neformala niveloj kun diversaj gradoj de neformaleco ekzistas lernanta nivelo.

Pri 'sal' (sur nivelo ke ni akceptas 'sal', sed rigardas ĝin formale):
"sal' " estas "sAlo" kun forigita "-o", do "A" en "sAl' " devas esti same akcentita, kiel en "sAlo"
"sal" estas interjekcio kaj povas esti senakcenta.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-februaro-13 11:11:43

Neformala lingvo ne lerneblas en gramatiko, sed en vivaj situacioj. Ĝi dependas de la grupo ĉirkaŭ vi, kiam ĝi estas sufiĉe sekurigaTiam oni povas libere esprimiĝi en ĝi, kaj slangecaj vortoj tuj aperas.

Mi legis, ke "mojosa" fontas el "montara junulara seminario", ĉar ties partoprenintoj sentis ĝin agrable , kaj poste uzis la saman vorton por traduki la anglan "cool", retradukante la siglon per "ModernJunStila".

Reen al la supro