Al la enhavo

Subtenu proponojn pri esperanto en EU!

de baba79, 2021-majo-11

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

baba79 (Montri la profilon) 2021-majo-11 13:19:25

Saluton,
Kadre de la "Konferenco pri la estonteco de EU" ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Konferenco_pri_la_es... ), proponoj pri la disvolvigo de esperanto en EU estiĝis.
Ĉiu povas subteni ilin kreinte konton.
Jen la ligilo:
https://futureu.europa.eu/search?filter%5Bdecidim_...

Ĉiu EU-ano subtenu ilin!!

baba79 (Montri la profilon) 2021-junio-10 09:19:13

Baldaŭ 200 subtenantoj!
Vi estu la sekvanta!

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-junio-10 21:40:10

La debato estas aŭtomate tradukita al diversaj lingvoj, sed bedaŭrinde, la tradukado estas aĉa kaj EDE eĉ protestis kontaŭ tio (franclingve):

https://e-d-e.fr/Pourquoi-une-aussi-mauvaise-tradu...

Schattenflug (Montri la profilon) 2021-junio-11 14:29:16

Post la Briteliro kaj la Trump-ŝoko nun estas nova historia ŝanco por antaŭigi Esperanton ĉar la anglalingva politika influo, la prestiĝo de la Angla kaj de la angla kulturo estis reduktataj kaj la popoloj de la Europa Unio estas serĉantaj novan identecon. Do por iu vera demokratia EU, kiu samtempe respektas la diversecon de la kulturoj kaj apogas la unuecon de Europo bonvolu apogu la proponon (aŭ eble la proponojn) en la konferenco.

akueck (Montri la profilon) 2021-julio-15 15:45:10

baba79:Saluton,
Kadre de la "Konferenco pri la estonteco de EU" ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Konferenco_pri_la_es... ), proponoj pri la disvolvigo de esperanto en EU estiĝis.
Nova propono estas tiu:
Europa Unio rekomendu kanti la Europan himnon en la neutrala komuna lingvo Esperanto che oficialaj okazoj:
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8...

Amike

Andreas

dosieroj (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-19 15:45:49

Mi kredas, ke la malavantaĝo de la nuna versio de Esperanto estas la alfabeto, la Gotika tiparo. Post kiam ĉiuj, estas multaj tiparoj en la mondo krom Gotika: Cirila, araba skribo, la greka alfabeto, hieroglifoj, ktp.. Mi proponas al bazo de la Esperanto-tiparo sur stenografio karakteroj kaj nomas tiun lingvon, Esperanto+.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-19 21:06:46

Mi estas scivolema vidi ĉapelitajn literojn skribitajn per gotika tiparo. Ĉu videblas ekzemplo?

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-19 21:27:12

por kompari la himnon en diversaj lingvoj:

https://www.youtube.com/watch?v=ZNmfmjJpsI8

Mi preferas la esperantan version, sed eble mi estas malobjektiva...

La angla versio aspektas ironia en la brekzita kunteksto...

dosieroj (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-20 03:55:08

Altebrilas:Mi estas scivolema vidi ĉapelitajn literojn skribitajn per gotika tiparo. Ĉu videblas ekzemplo?
Tiaj demandoj devus esti solvita fare de specialistoj. Mi ne estas specialisto.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-20 13:30:32

Verŝajne, eblas trovi ie gotikan tiparon kun ĉapelitaj literoj - sed ĉi tio ne estas problemo de Esperanto, Esperarnto ne devigas uzi gotikan tiparon, ekzemple en lernu oni uzas ordinaran unikodan tiparon.
Verŝajne, vi volis skribi 'unikoda tiparo' anstataŭ 'gotika tiparo'? Sed unikodo nun estas uzata preskaŭ ĉie.

Reen al la supro