Al la enhavo

"Esperante" aŭ "esperante"?

de Pupeno, 2008-oktobro-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Pupeno (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 10:59:36

Saluton,

Ĉu oni skribas "Esperante" aŭ "esperante"?

Dankon.

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 13:07:25

Saluton,

Miaopinie, ambaŭ ĝustas. Ĉi tiu paĝo de PMEG (la 2-a ekzemplo en la 4-a skatolo) implicas ke esperante estas la ĝusta formo, sed ĉi tiu paĝo de la Detala Gramatiko (parto 2.3, paĝo 32, 3-a ekzemplo en la listo, 2-a linio), verkita de la sama aŭtoro, uzas la majusklon.

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 15:54:35

Per majusklo vi montras ke vi celas la lingvon, ke vi ne esperas ion.

R2D2! (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 22:04:41

horsto:Per majusklo vi montras ke vi celas la lingvon, ke vi ne esperas ion.
Jes, neniam malmemoru, que la vorto “esperanto” fakte signifas “tiu, kiu esperas”.

—Ilhuıtemoc δ

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-oktobro-14 19:57:23

horsto:Per majusklo vi montras ke vi celas la lingvon, ke vi ne esperas ion.
Klare kaj trafe. Mi konsentas.
Kun Esperantaj salutoj ... okulumo.gif

Reen al la supro