Al la enhavo

mia filmeto pri semajno en la dezerto. Ĉu vi povas ĝusti ĝin? :)

de irishpolyglot, 2008-novembro-25

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-novembro-25 21:12:22

Mi faros alian filmeton por mia blogo, Ĉirkaŭ la mondo en 80 jaroj pri pasigi semajnon en la dezerto de "Nevada"!!

Kompreneble, mi faras ĝin esperante! ridulo.gif Ĉu vi povas kontroli tiun ĉi tekston?? Mi ankoraŭ devas lerni lango.gif Ĝi estas la aŭdiokomento kiun mi enmetos dum mi montras la filmeton
Dankon!!!

-----------------
Bonvenon al la urbo de "Black Rock". Normale, estas senfrukta dezerto en "Nevada" sed dum unu semajno aŭguste, preskaŭ 50.000 homoj venas kaj kampadas kune por fari malpermanentan urbon por la evento "Burning Man".
Kiel ĉiu urbo, ekzistas stratoj kaj adresoj, sed la loĝantoj ĉi tie devas alporti ĉion kiun ili bezonas. Ili donacas tion por helpi la aliajn ĉar oni ne povas uzi monon. La homoj ĉi tie havas belajn ideojn pri la mondo kaj mi volas ekscii ilin!
-----
INTERVJUO:

Oni ne uzas la vorto "festivalo" multe, ĉar ĝi implicas ke ni estas spektantoj... Ni kredas ke ĉiuj estas partoprenantoj. Ni kuniĝas... kaj ekzistas pli da difinoj de la evento ol la nombro de homoj!
Ekzistas 10 gravaj valoroj en "Burning Man", inkluzive la kompleta memesprimo kaj la kompleta memstareco. Mi ne povas listigi la aliajn.
-----

Homoj kun multe da interesoj venas kaj kreas specialajn kampadejojn por disvastigi iliajn ideojn. Mi pasigis la plejparton de la tago en malsimilaj kampadejoj kaj mi lernis multon.
Mia kampadejo estis kun 100 aliaj en la kampadejo de "Couchsurfing".
Mia favorata kampadejo estis la "Supermarkto de animofratinoj [???] de 'Costco'"

----
INTERVJUO:

Animofratino de altega kvalito je malaltegaj prezoj estas la celo de la "Supermarkto de animofratinoj de 'Costco'".
La koncepto estas de veni kun iu kiun vi povas interŝanĝi por alia homo ke estos via animofratino, laŭofice elprovita de "Costco".
-----
Ni partoprenis kaj post unu tago oni asignis niajn animofratinojn al ni! Ni havis iliajn adresojn kaj ni transiris la dezerton serĉante ilin, kaj ni trovis ilin!! Mi ne trovis mian veran animofratinon sed la serĉado estis bonega kaj mi ellernis multon.
Foje estis facile forgesi ke ni estis en dezerto sed la naturo memorigis nin ofte!! Ĉar estis polvtempestoj, ni devis surhavi maskojn kaj tegokulvitrojn. Kelkaj homoj restis en iliaj tendoj, sed mi tre ŝatis esplori ankaŭ dum la tempestoj!
La plej bona maniero de vojaĝi inter la kampadejojn estis bicikle ĉar la urbo estis tre granda! Sed ankaŭ ekzistas aliaj alternativoj.
Nokte, ni surhavis lumojn por ne koliziĝi. La festoj kontinuis dum la tuta nokto ĉiu tage.
La nomo de la evento elvenis el la brulo de ligna viro sabate. Por multa da homoj estas la pli bona parto de la semajno, sed mi preferis la brulo de la tempio dum la lasta nokto. Dum la semajno, la homoj lasis objektojn kiuj reprezentis la afero de iliaj vivoj kiujn ili volas forgesi, kaj ili lasis mesaĝojn por iliaj amatoj kiuj mortis. La emocio estis nekredebla. Ni restis ĝis la lasta momento kiam tuta strukturo disfalis.

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-novembro-25 21:13:27

La media filozofio de ne lasi elĵetaĵojn estas tre forte promociita. Tiamaniere ni forprenis tuton kiun ni kunportis kaj poste la dezerto estas la sama, kvazaŭ neniu estis tie.

Mi malkovris pli malavaran kaj pli ŝerceman flankon de homoj dum la semajno. Mi kunportis tiujn ideojn kun mi dum la tuta vivo!

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-novembro-27 22:37:58

Ĉu neniu povas helpi min? ploro.gif

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-novembro-28 16:39:44

Mi jam faris la filmeton en la angla, la franca, la hispana, la itala, la portugala kaj mi nun faras ĝin en la irlanda. Mi ne povas fari la filmeton esperante ankoraŭ ĉar mi ne sciis se la teksto estas bona...

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-decembro-04 20:39:55

La filmeto estas preta en esperanto!! Rigardu ĝin en mia blogo!! ridulo.gif

Dankon al Jasminka kaj al Andreo pro la helpo kun la teksto!

Reen al la supro