Al la enhavo

Irlanda Gaela lingvo

de ceigered, 2009-februaro-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-13 11:07:20

Sal' amikoj!

Kie povas mi lerni la Irlandan Gaelan lingvon? Mi ŝatas tiun ĉi lingvon, sed mi ne scias kie mi povas lerni ĝin facile. Multaj lokoj havas la informoĵojn aŭ lecionojn de la lingvo, sed ili estas (plejparte) tro malfacilaj aŭ tro malordaj.

Kiel parolanta en Aŭstralio: Ta! (dankon!) okulumo.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-februaro-14 03:43:25

Vi amuzas min (amike). Kiom da lingvoj studas/is vi? rideto.gif

Preskaŭ ĉiutage mi legas ke vi volas scii novan! shoko.gif

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-14 09:00:02

RiotNrrd:Vi amuzas min (amike). Kiom da lingvoj studas/is vi? rideto.gif

Preskaŭ ĉiutage mi legas ke vi volas scii novan! shoko.gif
rido.gif Mi treeee amas lingvojn kaj la lernado de lingvojn. precipe, kiam mi tre enuas... Mi ricevas multajn kritikojn el miaj amikoj, sed mi ankoraŭ lernas multajn lingvojn.

Mi pensas ke mi studis ĉirkaŭ deknaŭ (19) lingvojn, sed mi ne multe scias pri tiuj ĉi lingvoj, nur bazaj aŭ malgrandaj informaĵoj okulumo.gif (tial, mi ne estas 'poligloto' aŭ ista parolanto de multaj lingvoj).

Lumturisto (Montri la profilon) 2009-marto-18 14:06:13

Mi ŝatus koni vian tutan liston de lingvoj, por komenti pri ĝi. Mi interesiĝis je la "desegno de poliglotlistoj", se oni povas nomi ĝin tiel. Estas tre delikata kaj kompleza afero. Tamen estas tre bona teĥniko por ekpoliglotoj, ĉar ĝi koncentras la atenton, kaj oni devas utiligi la simileco de gravaj mondlingvoj. Mi havas mian propran vidpunkto pri desegno de poliglotlistoj.

Mi pensas ke, kiam vi aĝos tridek aŭ kvardek, vi estos granda poligloto, sed vi bezonas saĝe uzi viajn energiojn kaj ne disĵeti ilin en troaj direktoj. La arto de poliglotismo ne estas bone definita, sed certe estas pli bona maniero de agadi por lerni multajn lingvojn.

Pri la elekto de gaela, aŭ iuj ajn minoritataj lingvoj for de kie oni loĝas, mi ne subtenas tion, laŭ mia sperto. Tamen certaj grandaj poliglotoj diras ke ĝi estas valora kiel enkondukilo a la kelta lingvfamilio, kiu estas koninda.

Bona lernado, koraĝa ekpoligloto!

More (Montri la profilon) 2009-marto-27 08:31:39

ceigered:Sal' amikoj!

Kie povas mi lerni la Irlandan Gaelan lingvon? Mi ŝatas tiun ĉi lingvon, sed mi ne scias kie mi povas lerni ĝin facile. Multaj lokoj havas la informoĵojn aŭ lecionojn de la lingvo, sed ili estas (plejparte) tro malfacilaj aŭ tro malordaj.

Kiel parolanta en Aŭstralio: Ta! (dankon!) okulumo.gif
Mi certe supozas ke la postan pdf-libron vi ŝatos, vizitu ĝin:

Teach Yourself Irish Grammar

Reen al la supro