Al la enhavo

Esperantuzado en la laborejo

de celldee, 2009-februaro-27

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

celldee (Montri la profilon) 2009-februaro-27 12:18:30

Antaŭ pluraj jaroj mi devis labori rete kun internaciaj kolegoj. Ni komunikis per la angla lingvo, sed nun mi konas Esperanton mi pensas, ke kelkaj de miaj ekskolegoj devus uzi ĝin por komuniki ĉar ili ne bone komprenis la anglan.

Kompreneble, la personoj kiuj laboras ĉe UEA (aŭ similaj organizaĵoj) komunikas per Esperanto, tamen mi volas scii ĉu aliaj laborantoj uzas Esperanton por komuniki labore. Eble en internacia kompanio?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-27 16:05:08

Mi uzas. Ĉiutage mi bezonas traduki aferojn, sed ili estas tro teĥnikaj aferoj... dank`al esperantistaro, mi ĉiam sukcesis fari tiajn tradukojn, ehe. Kaj mi ankaŭ invitus vin helpi min. okulumo.gif
Krome, ulo kiu laboris en la sama ĉambro kie mi laboras, parolis esperanton, kaj ni ĉiam povis klaĉi pri ĉiuj, ehe.

Sammondane,
Ĥod

Martinbr (Montri la profilon) 2009-februaro-27 22:37:32

Mi iam transprenis tradukkomision de tradukservo eksterlanda (franca), kiu havas kelkajn anojn, kiuj parolas Esperanton kaj uzas ĝin ĉe la laboro. La firmao kontaktis min esperante, kaj la tuta korespondado (kaj unu telefonalvoko) pri la traduko estis en Esperanto.

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-28 13:49:52

Ŝajnas al mi ke rimarkinda nombro de tradukistoj parolas esperanton. Kiom de la tradukistoj en Bruselo parolas ĝin, mi miras.

andogigi (Montri la profilon) 2009-februaro-28 21:53:36

celldee:Antaŭ pluraj jaroj mi devis labori rete kun internaciaj kolegoj. Ni komunikis per la angla lingvo, sed nun mi konas Esperanton mi pensas, ke kelkaj de miaj ekskolegoj devus uzi ĝin por komuniki ĉar ili ne bone komprenis la anglan.

Kompreneble, la personoj kiuj laboras ĉe UEA (aŭ similaj organizaĵoj) komunikas per Esperanto, tamen mi volas scii ĉu aliaj laborantoj uzas Esperanton por komuniki labore. Eble en internacia kompanio?
Mi estas meĥanikisto ĉe usona firmo kiu fabrikas konstruajn maŝinojn. Ni vendas la maŝinojn ĉirkau la mondo kaj mi bezonas veturi al mulataj landoj labori. La maŝinoj havas direktsoftvaron kiun ni jam tradukis al multaj lingvoj (hispana, franca, dana, ktp). Mi nun tradukas esperante ankaŭ. Ni estas internacia firmo kaj ni devas fari laŭe. (laŭ mia opinio)

kaha (Montri la profilon) 2009-marto-17 02:37:04

mi estas instruisto de esperanto do ja uzas ĝin en la laborejo okulumo.gif

Reen al la supro